Ho Patrino de la Sankta Rozario, Regantino de la misteroj, kiujn la mondo ne scipovas ĝisfunde esplori.
Patrino de mizerikordo sur la senkompata tero. Sidejo de saĝeco en la dezerto, kie vagas la fiera homa racio. Rozo spirita, kiu senĉese disfloras per preĝo sur la tuta tero. Stelo matena inter afliktoj de nia tempo. Reĝino de la paco, kiu silentigas niajn korojn kaj liberigas popolojn. Al Vi, Fatima Sinjorino, ni dankas por la senĉesa propetado por ni ĉe via Filo Jesuo Kristo, kiu kun la Patro kaj kun la Sankta Spirito amas Vin super ĉia nocio. Amen.