Numero 123 – vintro 2018

Preĝejo al Sankta Joakimo

En Zagoro [Zagórze], kvartalo de la urbo Sosnoviec’

 

Zagoro [Zagórze] kiel setlejo estis nomita en dokumen-toj devenantaj el 1228 jaro kiel propraĵo donita de opola princo Kazimiro al opola palatino Klemento. Ĝi trapasis tra manoj de kelkaj nobelaj familioj, por en la 18a jarcento fariĝi propraĵo de grafa familio Mieroŝevski. En la mezo de la 18a jarcento Zagoron regis grafo Jozefo Mieroŝevski, kiu sur la pinto de zagora monteto, en loko de ĝisnuna larika kortegeto, konstruis imponan kortegon kaj en ĝi ekloĝis kune kun la edzino Jadviga el familio Siemienski.

Kiel diras la legendo Jadviga Mieroŝevska, fama pro aktiveco kaj engaĝiĝo, decidis proksime de la kortego en Zagoro elkonstrui la novan preĝejon kaj kiel ĝian lokalizon elektis lokon sur la najbara deklivo proksime de la antika ter-amaso estanta la restaĵo post la mezepoka burgo. La lokalizon decideme kontraŭstaris la grafo decidante, ke la kirko, por esti bone videbla el ĉiuj flankoj, staros sur la pinto de la zagora monto. Post nefiniĝantaj disputoj, kiel administratoro de la hav-aĵo, li findecidis pri konstruado en loko indikita de si mem. Li determinis la placon sub la  preĝejon, amasigis la materialojn, finorganizis homojn por fosado de la fundamentoj kaj murma-sonistojn, por komenci la konstruadon.

Jam dekomence li trafis obstaklojn neebligantajn al li la konstruadon. Je sia surprizo, malgraŭ ke laboristoj dum tago laboris honeste, tamen nokte en neklarigitaj cirkonstancoj iu malkonstruis starigitajn murojn, kaj materialojn disĵetis sur la monteto. Por laŭvicaj noktoj la grafo dungis noktogardistojn. Ili matene alvenis fortimigitaj informante, ke ili forkuris el kon-struoplaco, ĉar la ŝtonegojn preparitajn por kirko disportis grego da potencaj virŝafoj. Tiun ĉi neĉiutagan historion li de-cidis mem kontroli kaj sekvan nokton li ekiris al konstruoplaco, kie li estis atakita fare de grego da virŝafoj, kaj el kiuj unu forte lin kontuzis. Sekvan tagon, elbatita, li decidis, ke li subiĝos la sugeston de sia edzino kaj kirko ekstaros en loko indikita de Jadviga. El ŝtonoj, kiujn li amasigis por konstruado oni faris la ŝutmonteton, lokante sur ĝi la krucon por forpeli demonajn fortojn.

La preĝejo estis konstruita en jaroj 1848-52. Ĝi estis fondita de Jadviga Mieroŝevska, tiama posedantino de  Zagoro. Projektistoj de konstruaĵo estis la krakovaj arkitektoj: Stanis-lavo Golenbiovski kaj Tomaso Majevski. Dekomence patrono de la kirko estis sankta Joakimo.

La grafino ne antaŭvidis, ke Zagoro, pro signifa kvanto da amasigita industrio tiom rapide disvolviĝos kaj en mallonga tempo la preĝejo ne entenos ĉiujn paroĥanojn. Tiu fakto koinci-dis kun funkcianta depost 1835 jaro, sur teritorioj de rusa aneksaĵo, la cara ukazo malpermesanta konstruadon de novaj katolikaj kirkoj sen la permeso de la ŝtataj aŭtoritatoj, kiun akiri praktike estis neeble. Ĉi-tiea paroĥestro, pastro Jozefo Dotkie-viĉ, turnis sin al rusaj aŭtoritatoj pri eldono de la permeso por konstruado de nova konstruaĵo, tamen renkontiĝis kun rifuzo. Ne povante akiri la aprobon, konstruistoj, por konservi jurajn formalaĵojn, decidis la ekzistantan kirkon “pligrandigi”, kons-truante en jaroj 1893-1908, adheran al ĝisnuna la malgranda preĝejo, grandan novgotikan brikan preĝejon laŭ la projekto de konata en Silezio arkitekto Jozefo Pomian-Pomianovski. Ĉar la malpermeso de aŭtoritatoj ne koncernis la pligrandigon de mal-nova preĝejo, la inventema paroĥestro elkonstruis imponan, tri-navan kirkon, kiu ekestis el kunigo kun origina konstruaĵo. Leĝo ne estis rompita, ĉar formale tio estis nur “pligrandigo”. La malnova preĝejo iĝis preĝeja vestiblo de la nova.

Konstruadon de la preĝejo, financatan el kotizoj de indu-striistoj kaj lokaj laboristoj, oni finis en la jaro 1908. Kune kun paroĥestrejo kaj staranta proksime dekokjarcenta kapelo ĝi formis interesan arkitekturan komplekson.

La kirkon konsekris la 15an de aŭgusto 1910 la epis-kopo de Kielco, Aŭgusto Losinski. La nova  preĝejo estas granda pseŭdobaziliko kun transepto kaj plilongigita, fermita plurlatere ĉefaltarejo. Fasadoj kaj turoj de la preĝejo kune kun dekoracio estis faritaj el brikoj. Pli malnova preĝejo estas stukita kaj senigita je ornamoj.

La kirko havas tri navojn. Sur podio en ĉefaltarejo trov-iĝas riĉe skulptita, novgotika altaro farita de Presmicki, kiu uzis pseŭdonimon Vit Viŝ. Ĝi prezentas lirikan scenejon kun figuroj de sankta Anna, sankta Joakimo kaj Plejsankta Virgulino Maria. En unua datreveno de restado en Sosnovieco de papo Johano Paŭlo la Dua, la episkopo de sosnovieca diocezo Adamo Smigielski ornamis la figuron de Dipatrino per krono benita de la Sankta Patro. La flankaltaroj de Ĉenstoĥova Dipatrino, de Krucumo kaj de sankta Barbara estas verko de la eminenta artisto Paŭlo Turbas, kiu krom tio estis kreinto de la ambono, de kvar konfesejoj kaj stacioj de krucvojo.

Sur la internaj muroj de preĝejo konserviĝis tombo-ŝtonoj de: pastro Jozefo Dotkieviĉ, Stefania Gadomska kaj Vanda Stanislava Gadomska. Patronoj de la preĝejo en  Zagoro, krom sankta Joakimo estas ankaŭ sankta Jadviga de Silezio kaj sanktaj Petro kaj Paŭlo. En interno ni ekvidos la ĉefaltaron kun la interesaj fuguroj de sankta Anna, sankta Joakimo kaj Dipatrino. La preĝejo al sta Joakimo estas unu el tiuj kirkoj, en kiu estis vivaj patriotaj tradicioj. Antaŭ la enirejo al ĝi ni ekvi-dos tabulon memorigan pri la polaj oficiroj – viktimoj de sovetia genocido farita en Katin, en 1940 jaro.

 

Stanisław Polanowski

*

Ĉu vi scias, kial la plej bonaj homoj suferas? Tial, ke ili ĉiam estas al dispono de aliaj, pretaj helpi kaj subteni, nenion petante interŝanĝe – kaj neniu aprezas tion.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony