Iun tagon al paroĥestro venas terkulturisto kaj petas:
– Pastro paroĥestro, eble vi jam liberigus min de tiu pentopuno.
– De kia pentopuno? – demandas la paroĥestro.
– Nu tiu, kiun pastro surmetis al mi en junio. Li diris, ke mi preĝu litanion al ĉiuj sanktuloj. Mi preĝas jam unu monaton, sed nun jam iras rikoltado, poste terpomrikolto, multa laboro ĉirkaŭ la domo. Jam por nenio mi havas tem-pon, mi ne scias al kio meti la manojn, nokte malmulte mi dormas, kaj al la festo de Ĉiuj Sanktuloj estas ankoraŭ kvar monatoj. Eble jam vi pastro min liberigus…