Numero 108 – printempo 2015

Potenco de bagateloj

„Kiu estas fidela en la plej malgrandaj aferoj, tiu estas fidela ankaŭ en la gravaj. Sed kiu estas malhonesta en la plej malgrandaj, tiu estas malhonesta ankaŭ en la plej gravaj” (Luk 16:10).

 

Kara junularo!

 

„Ne estas eraro en ĉi tiu libro” – tia surskribo estas en Korano; kia bela laŭdo!

„Se vi finfaros bonan pinglon – diris iu fabrikanto – vi povas perlabori pli multe, ol se vi finfaros malbonan va-pormaŝinon”.

„Bone scii unu lingvon estas plibone ol dekdu ling-vojn koni nur supraĵe” – diris Robert Waterac. – Iu alia diris: „Dekdu objektoj faritaj po duone, ne konsistigas an-koraŭ unu objekton faritan bone”.

Precizeco kaj ordo. Ho, mi ne volas paroli al vi pri bagateloj. Sed …

 

Kiun tio povas interesi?

 

Eble vi diros: – Kiel mi aranĝas miajn librojn kaj kajerojn, kiajn krajonojn, plumojn mi havas sur la benko? Kiel mi plenumas mian laboron? Kiel mi aranĝas mian veston antaŭ ripozo? – Ja tio estas bagateloj! Kiu zorgus pri ili… Kiun tio interesas?

Nu, tio povas kaj devus interesi vin kaj aliajn.

Vi aŭdis eble pri domoj disfalantaj baldaŭ post fin-konstruo. Evidentiĝis, ke estis malbona instalo, malforta fundamento ktp. Simple inĝeniero malbone prikalkulis. Ba-gateloj? Ne estas vero.

Kuracisto receptis medikamenton, eraris, apotekisto ne rimarkis signon sur recepto, donis tro fortan medika-menton kaj – malsanulo mortas. Bagatelo? – Unu komo, nekonvena procento. – Alia kuracisto operacias. La opera-cio finita, sed malsanulo tordiĝas de doloro. Ŝvelas. Pusa inflamo, komplikaĵoj, morto. Kial? Ĉar la kuracisto grat-vundis per lanceto inteston, neglektis, aŭ ne sciis atingi la solvon de tio. Bagatelo? La alia ne esploris koron antaŭ la operacio kaj malsanulo ne transvivis.

Sur fervoja transpasejo aŭtobuso kun pasaĝeroj. La ŝoforo ne sukcesis ĝustatempe bremsi. Cetere la transpas-ejo estis negardata. Enveturis trajno kaj kaŭzis la morton de kelkdek homoj. Oni ne mallevis barieron. Denove elreliĝis trajno, la alia surveturis tiun elreliĝintan. Katastrofo. Mul-taj mortigitoj, ankoraŭ plimultaj vunditoj. Kaŭzo? Neglek-tita estis la ruĝa signalo. Bagatelo. Ĉu ne? Oni povus citi milojn da tiaj bagateloj-katastrofoj. Tion konfirmas pres-kaŭ ĉiuj akcidentoj, hospitaloj, establoj.

– Nu, jes… Mi konsentas – vi diras – sed tio koncer-nas homojn plenkreskajn, sur postenoj. Ne estas vero. Tiu senprudenta inĝeniero, kuracisto aŭ estro de fervoja haltejo estis same kiel vi antaŭ kelkaj jaroj junulo. Kaj kiu scias, ĉu li ne deklaris tiajn opiniojn kiel vi nun. Li mokis baga-telojn, precizecon kaj ordon. Verŝajne ankaŭ nemulte li zorgis pri komoj en matematikaj taskoj, lernis siajn leci-onojn rapide, kaj eble „traglitis” tra liceo, abiturienta ekza-meno kaj universitato, ĉar tiam ĝuste oni atentis pli la poli-tikan konsciiĝon ol lernadon. Nenio miriga, ke frukto de tia sinteno estis kaj estas la fuŝlaboro, por kiu devas pagi la ŝtato, la socio, per grandegaj malprofitoj materiaj kaj mora-laj. La malbona laboro estas fakte mensogo kaj priŝtelado de si mem, de la socio kaj Dio.

 

En la vivo ne estas aferoj grandaj kaj malaj, etaj kaj gravaj. Ĉar tio, kio por vi estas „bagatela” – por aliaj male. Tio estas tre relativa ideo. Kaj por Dio ankaŭ ne estas aferoj grandaj kaj malaj. Ĉio estas grava.

Kiu neglektas bagatelojn, tiu forgesas, ke jarcentoj konsistas el jaroj, kaj la homa vivo el horoj kaj momentoj. Riveroj kaj maroj konsistas el gutoj, domoj el brikoj, kaj ĉio el atomoj, sed atomo donis plej timigan bombon; ke vesto konsistas el fadenoj, fortikaj kaj feblaj, pano el gren-eroj, kaj la homa karaktero el bagateloj – el etaj oferoj de abnegacio kaj fortostreĉoj.

Sciis pri tio la romanoj, ĉar ili diradis: „serva ordi-nem et ordo servabit te” (konservu ordon kaj ordo konser-vos vin). Sciis la ĉinoj kaj atingadis grandan perfektecon en produkto de porcelano. Sciis kaj scias grandaj artistoj, mu-zikistoj, ĉiubranĉaj sportistoj. Scias inventistoj kaj militaj komandantoj. Malfacile estas unuvorte diri, kio findecidis pri la venko en lasta milito. Sed verŝajne plej kontribuis radaro. Kaj ĝuste pligranda perfekteco de radaro angla ol germana. Danke al ĝi oni likvidis la germanajn subakvajn boatojn kaj aviadon.

Ĉu vi scias pri tio, ke granda Mikelanĝelo studis ana-tomion de homo pli precize ol kuracistoj de lia tempo, sed ankaŭ li mirigis per tiu granda kompetento. (…)

Tiel estas en ĉiu branĉo de vivo. Bagateloj kreas per-fektecon, kaj perfekteco ne estas bagatelo, „el fajrero far-iĝas karbofajro” (Sir 11:32). „Kiu malestimas la malgran-dajn aferojn, tiu sin pereigas” (Sir 19:1). Konfirmas tion la Sinjoro Jesuo: „Kiu estas fidela en la plej malgrandaj afe-roj, tiu estas fidela ankaŭ en la gravaj”. „Kaj Mi diras al vi, ke pro ĉiu senzorga vorto, kiun la homoj estos paro-lintaj, ili donos responson en la tago de l’juĝo” (Mat 12:36).

Ĝis kia grado la Sankta Skribo instruas precizecon, kiel ekzemplo estu la frazo de saĝulo: „Se ion vi deponas, ĝi estu nombrita kaj pesita, kaj liverado kaj pago: ĉio estu skribita!” (Sir 42:7). Prave, ĉar malzorgemo kaj indiferen-to kapablas ruinigi eĉ milionulon, kaj preskaŭ ĉiuj grandaj homoj per la precizeco kaj fideleco al devoj aliris la celon.

 

Kara juna amiko!

 

Ankaŭ vi de juneco trejnu vin al ekamo de ordo, al precizeco, fideleco al bagateloj. Neniam vi bedaŭros tion. Gardu la ordon sur via tableto, en teko, en ĉambro, sur lerneja benko aŭ en laborejo. Jen la plej bona lernejo de memedukado kaj karakter-formado. Jen la plej bona kaj plej efika maniero aliri la celon en sia vivo. Pli aŭ malpli frue aliaj rimarkos tion kaj ĝuste pritaksos vin. Des pli, ke hodiaŭ estas granda bezono de homoj solidaj, precizaj kaj diligentaj. – Lernu aprezi ĉiun momenton, ĉiun groŝon, ĉiun paperfolion, lernu plenumadi ĉion precize. Ĉar la homaj agoj „non numerantur sed ponderant” – estas ne nombrataj sed pesataj.

Oni demandis iam grandan skulptiston, kial li tiom precize skulptas la figuretojn alte supre, sur preĝejturo, ja ilin de malsupre neniu vidos. „Sed Dio vidas ilin” – res-pondis la sama. Jes, Dio vidas kaj prijuĝos kaj vin kaj ĉiujn viajn agojn. Amen.

      P.d-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p. 29, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony