Numero 115 – vintro 2016

Poloj! Io estiĝis

Jes. Io estiĝis. Denove ni sukcesis. Kaj ja opozicio unuvoĉe kriis: „Tio ne povas sukcesi!” Kaj tamen…

 

Mi pensas pri la Mondaj Tagoj de Junularo kaj al-veno de Sankta Patro – la unua vizito en Pollando de papo Francisko. Kelkajn monatojn antaŭ komenco de tiu ĉi sole-naĵo oni tondris, ke estus preferinde ĝin revoki, ĉar oni elektis nefortunan lokon, mankas evakuaj vojoj kaj neniu partumos en la evento konsidere al la minaco de terorismo. Homoj povas surpaŝi sin, Krakovo estos intence detruita k.s., ktp. Sed la ekleziaj kaj ŝtataj servoj faradis sian taskon kaj prepariĝadis al la solenaĵo.

Ĝi portis la esperon de junaj homoj pri la renkonto  kun Ekleziestro, sed ankaŭ pri reciprokaj renkontoj en la Jaro de Mizerikordo – de diversaj rasoj, lingvoj, sed de unu granda kredo. Ili venis el pli proksimaj kaj pli malprok-simaj regionoj, por renkontiĝi kaj kune konfesadi sian kredon sentime. Oni daŭre atendis, ke iu stumblos, ke io malbona estiĝos, sekve la renkonto ne efektiviĝos. Oni timigis nin. Sed evidente Dio volis aliel. Tiuj, kiuj respon-decis por organizado, „alparolis” konvenajn sanktulojn kaj parole interkonsentis, ke ĉio estos bone.

Plejunue okazis la diocezaj solenoj – belaj akceptoj en hejmoj, kies organizo postulis sindediĉon kaj tempon. Ni montris, ke Pollando estas lando de malfermitaj kaj gastamaj homoj.

Plej grava estis la kunveno de junularo en Krakovo kaj renkonto kun la Sankta Patro. Dum la vizito oni antaŭ-vidis ankaŭ oficialajn solenaĵojn kun la reprezentantoj de pola ŝtato. La prezidento kun sia edzino bonvenigis papon Franciskon jam en flughaveno. Aŭskultante la paroladon de sinjoro prezidento, mi estis fiera, ke mi voĉdonis por li. Mankas loko por priskribi ĉiujn eventojn. Mi travivadis la viziton de Francisko en Aŭŝvico, en kiu pereis mia patro. La preĝo kaj silento ĉe la muro de ekzekuto. La papaj vortoj, kiuj impresis min, estas: „Ni konstruadu pontojn, kaj ne murojn”. Ke estu plenumeblaj liaj vortoj en nia patrujo. Ankaŭ enfalis en mian memoron la mesaĝo al ge-edzoj – la simplaj vortoj: „bonvolu”, „dankon”, „pardonu”.

 

Katarzyna Łaniewska, pola aktorino

El semjnrevuo wSieci, (2016/32, p.92)

esperantigis: Stanisław Płachta

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony