Iuj ĝojas pro pluvo (farmistoj, ĝardenistoj,…), multaj aliaj ĝojas pro suno. Tamen, grumbli pro pluvo (aŭ suno) neniel helpas. Senti sin feliĉa devus ne dependi nur de eks-teraj elementoj (vetero, luksaĵoj, donacoj kaj simile), sed devas veni de interne. Por tiuj kiuj disponas pri la necesaj bazaj vivrimedoj, feliĉo dependas ĉefe de la propra pens-maniero.
Kaj se vi portas sunon en vi, vi povas radii vian lu-mon al la aliaj homoj ĉirkaŭ vi, kiuj per rideto ankaŭ povos ekbrili. Se ni ĉiuj povus ridi unu al la alia, la tuta mondo estus gaja! MsN