Numero 101 – septembro 2013

Piaj alvokoj

Rilate al laŭvola pia alvoko, konstatendas la jeno:

 

  1. Alvoko, rilate indulgencon, ne estu rigardata kiel plua diferenca aŭ kompleta faro, sed kiel komplemento de faro, pere de kiu la kredanto, plenumante siajn devojn kaj eltenante vivklopodojn, humila-fide levas sian animon al Dio. Tial la pia alvoko kompletigas levon de la menso; kaj ambaŭ estas kvazaŭ la gemo, enigata per komunaj agadoj, kaj ornamas ilin, kaj kvazaŭ la salo per kiu la samaj agadoj estas ĝuste spicataj.
  2. Preferindas alvoko, kiu pli kongruas kun cirkon-stancoj de la animo: ĉiu alvoko aŭ spontane levas sin el la animo aŭ elektitas el tiuj elprovitaj dum la ĉiutaga uzado fare de la fideluloj, kaj kies mallonga listo aldonitas sube.
  3. Alvoko povas esti tre mallonga, unuvorte aŭ kelk-vorte esprimita aŭ nur mense konceptita.

 

Decas citi kelkajn ekzemplojn: Mia Dio! – Patro!1 – Jesuo! – Estu laŭdata Jesuo Kristo! (aŭ alia uzata kristana saluto) – Mi kredas je Vi, Sinjoro! – Mi adoras Vin! – En Vi mi esperas! – Mi amas Vin! – Ĉion por Vi! – Dankon al Vi! (aŭ: Dankon al Dio! Al Dio dankon! Al Dio estu dan-ko!) – Estu benata Dio! (aŭ: Ni laŭdu la Sinjoron!) – Venu Via regno! – Fariĝu Via volo! – Kiel plaĉas al la Sinjoro!2 – Subtenu min, Dio! – Plifortigu min! – Elaŭdu min! (aŭ: Elaŭdu mian preĝon!) – Savu min! – Kompatu min! – Indulgu min, Sinjoro! – Ne permesu al mi iam de Vi foriri! – Ne forlasu min! – Saluton, Maria! – Gloro al Dio en la altoj! – Sinjoro, Vi estas granda!3

 

 

Alvokoj akceptitaj jam en uzado citatas por ekzemplo4:

 

  1. Benata estu la Sankta Triunuo! (el Roma Meslibro)
  2. Ĉiuj sanktuloj kaj sanktulinoj de Dio, preĝu por ni!

(el Roma Ritlibro)

  1. Dolĉa Koro de Maria, estu mia savo!
  2. Estu laŭdata kaj adorata eterne la plej Sankta Sakra-mento!
  3. Gloro al la Patro, al la Filo, al la Sankta Spirito!

(el Roma Meslibro)

  1. Ho Dio, estu favora al mi pekulo! (Luk 18:13)
  2. Ho Jesuo, estru lin, estu paca homa fin’!

(el Roma Meslibro)

  1. Instruu al mi plenumi Vian volon,

ĉar Vi estas mia Dio!                          (Psa 143:10)

  1. Jesuo, Maria, Jozefo!
  2. Jesuo, Maria, Jozefo, al Vi mi donas mian koron kaj

mian animon!

Jesuo, Maria, Jozefo, helpu al mi en la lasta batalo!

Jesuo, Maria, Jozefo, en la paco kun Vi mi dormu

kaj ripozu!                             (el Roma Ritlibro)

  1. Jesuo milda kaj humila je la koro,

faru niajn korojn similaj al Via koro!

(el Roma Ritlibro)

 

  1. Koro de Jesuo, arda pro la amo al ni,

ekbruligu niajn korojn per la amo al Vi!

  1. Koro de Jesuo, ĉion por Vi!
  2. Koro de Jesuo, al Vi mi konfidas!
  3. Kristo venkas, Kristo regas, Kristo dominas!
  4. Mia Dio kaj mia ĉio!
  5. Mia Sinjoro kaj mia Dio! (Joh 20:28)
  6. Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin,

ĉar Vi savis la mondon per Via kruco!

(el Roma Breviero)

  1. Nin benu la Virgulino Maria kun sia Sankta Infano!

(el Roma Breviero)

  1. Patrino Suferplena, preĝu por ni!
  2. Patrino mia, firma espero mia!
  3. Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton!

(Luk 23:46; Kp. Psa 31:6)

  1. Permesu al mi laŭdi Vin, Sankta Virgulino,

donu al mi forton kontraŭ Viaj malamikoj!

(el Roma Breviero)

  1. Preĝu por ni, Sankta Dipatrino,

por ke ni fariĝu indaj la promesojn de Kristo!

(el Roma Ritlibro)

  1. Reĝino sen peko origina koncipita, preĝu por ni!

(el Roma Ritlibro)

  1. Restu kun ni, Sinjoro! (Kp. Luk 24:29)
  2. Saluton, kruco, espero unika! (el Roma Breviero)
  3. Sankta Dipatrino Maria ĉiam Virgulino,

preĝu por ni!                          (el Roma Breviero)

  1. Sankta Maria, preĝu por ni! (el Roma Ritlibro)
  2. Sanktega Koro de Jesuo, kompatu nin!
  3. Sendu, Sinjoro, laborantojn en Vian rikolton!

(Kp. Mat 9:38)

  1. Sinjoro, fariĝu unueco de la mensoj en la vero

kaj unueco de la koroj en la karitato!

  1. Sinjoro, kreskigu en ni la kredon! (Luk 17:5)
  2. Sinjoro, savu; ni pereas! (Mat 8:25)
  3. Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio!

(Mat 16:16)

 

(Enchiridion indulgentiarum 1968, p. 75-78;

el latina originalo tradukis Stanisław Płachta OFM)

1 Kp. Rom 8:15 kaj Gal 4:6. 2 Kp. Ijo 1:21. 3 Jut 16:13; Kp.Psa 86:10. 4 Aliaj alvokoj, esprimitaj en gepatra lingvo, troveblas en la ordinaraj preĝlibroj. Ekzemple, en la itala lingvo: Gesú mio, misericordia! (Mia Jesuo, mizerikordon! – diradis s-ta Leonardo el Porto Maŭrico); Vergine Maria, Madre de Gesú, fateci santi! (Virgulino Maria, Patrino de Jesuo, faru nin sanktaj! – diradis s-ta Jozefo Benedikto Cottolengo).

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony