Numero 125 – somero 2019

Perpiedaj migradoj

En la tempo priskribita en Biblio ne estis aŭtomo-biloj nek aviadiloj. Asfaltaj vojoj nek trajnaj linioj. Tamen tio ne malhelpadis al homoj translokiĝadi. Migris ankaŭ tiuj, kiuj ne profitis el helpo de bestoj da jarcentoj subten-antaj vojaĝantojn en penoj, portante ilin sur siaj dorsoj. La plej granda migrado priskribita sur la paĝoj de Biblio ra-kontas la historion de la elektita popolo. Kvankam la dis-tancon el Egiptujo al lando Kanaano eblas transpasi dum ĉirkaŭ du monatoj, la elektita popolo iris per ĉi vojo kvar-dek jarojn, haltante tre longe en la dezerto Sinajo, en mon-regiono, proksime al la monto Sinajo. Ĝi atendis tie, ĝis Dio montros la lokon sur tero, kiun Li elektis por ĝi, la lan-don Kanaano.

Kiam Maria iris viziti al Sankta Elizabeta, ŝi iris dum tri tagoj el Nazareto ĝis Ain Karim. Dumvoje ŝi trairadis la montaran kaj dezertan terenon. Tage regas tie tre altaj tem-peraturoj, pli ol 30 gradoj. Nepra estas kapkovrilo, kaj eĉ kovro de la tuta korpo, ĉar oni povas iĝi brulvundita de la suno. Nokte temperaturoj falas eĉ je 20 gradoj kaj sentebla estas granda malvarmo.

Por naski Jesuon, Dipatrino kun Jozefo trairis la vo-jon el Nazareto ĝis Betlehemo situanta ĉirkaŭ 150 kilome-troj de Jerusalemo. Tia vojaĝo povis daŭri pli ol dek tagojn. Unu jaron poste Ili fuĝadis de tie al Egiptujo, situanta je pli malpli ses-semajna marŝado tra montaro kaj dezertoj. Tia tereno aldone plilongigadis migradon. La vojoj estis mal-larĝaj kaj malfacilaj por transpaso, precipe por virinoj kun infanoj.

Sinjoro Jesuo dum tri jaroj de sia aktivado trairis la tutan Galileon. Pli frue 12-jaraĝa Jesuo ekiris el Nazareto al Jerusalemo por la Festo de Pasko, trairinte ĉirkaŭ 150 kilometrojn. Por transiri tian distancon, oni devas iri dum 5-7 tagoj, 20-30 km potage, do ĉirkaŭ 8 horoj tage.

Post la morto de Jesuo kaj post la sendo de Sankta Spirito apostoloj iris en la mondon, por anonci Evangelion al ĉiuj popoloj. Sankta Petro aliris kun aliaj ĝis Romo. Tra tero tia migrado – pli ol kvarmil kilometrojn – povus daŭri eĉ 4-5 monatojn. Li povis ankaŭ translokiĝadi per ŝipo kaj navigi Mediteraneon. Tiamaniere vojaĝadis certe Sankta Paŭlo el Tarso, kiu renkontis la resurektintan Jesuon sur la vojo al Damasko. Tio estas la distanco ĉirkaŭ 360 kilome-trojn – 3 semajnoj da piedirado disde Jerusalemo.

Jesuo kaj Liaj disĉiploj, sed ankaŭ aliaj personoj pri-skribitaj en Biblio, povis trairi dum unu jaro eĉ kelkmil kilometrojn. Tio estu por ni la volontigo, por en la peno de migrado ankaŭ retrovi Dion.

Emilia Przepióra

El: Taga gazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwócy

[En la ĝardeno de Kreinto], junio 2018, paĝo 4.

Elpoligis Stanisław Śmigielski

_______________________________________________________

 

Kristo pere de la homoj renovigas sian oferon. La meso ne estas nura imago de la surkruca ofero, ĝi ne havas valoron de nura rememoro; estas tio vera ofero kiel sur Kalvario, kiun la sankta meso daŭre alestadas kaj aplikas fruktojn de la kruc-ofero. Ni konsciu kiajn trezorojn oni povas akiri por si kaj ankaŭ por la tuta eklezio!

(D.C. Marmion)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony