Numero 119 – vintro 2017

Permesata ekde la 18-a vivojaro

„Kiu amas danĝerojn, tiu en ili pereos” (Sir 3:26).

 

Kara junularo!

 

„Permesata ekde la 18-a vivojaro” – tian aldonan ri-markon vi legas ĉe titolo de filmoj, en vitrino aŭ gazeto. Tiuj ciferoj vekas fieron kaj kelkfoje ribelon kaj malkon-tenton. Domaĝe. Ĝi devas esti interesa, se malpermesita por pli junaj, do vi ŝajnigas vin plenkreska kaj iras…

Kiam en decembro 1865, fratoj Lumiére projekciis unuafoje en Parizo kurtegan filmon s.t. „Alveno de trajno al stacidomo” – ili ne supozis, ke ilia eltrovaĵo kaptos kaj fascinos milionojn da homoj en la tuta mondo. Ili eĉ ne sonĝis, ke ilia eltrovaĵo fariĝos la deka Muzo de jarcento kaj preskaŭ la plej granda vivlernejo, amasa kulturcentro, aparta sekcio de scienco kaj arto, influos la formiĝon de pensoj, opinioj, ke ĝi anstataŭos libron, gazeton, kronikon, lernejan lekcion, ke ĝi fariĝos la dua vivo, reflekto reala kaj fantasta, sublima aŭ ordinara, bona kaj malbona. Ili ne antaŭsentis ĝian evoluon, ke ĝi fariĝos sona, kolora, pano-rama, stereofonia, plastika. Ke averaĝe ĉiu loĝanto de ter-globo almenaŭ kvinfoje en la jaro rigardos sur la arĝentan ekranon.

Filmo estas vivlernejo

 

Sendube granda estas la rolo de filmo. Papo Pio la 12a nomis ĝin „vivlernejo”, kiu pli efike ol pure racia ins-truo kondukas grandan kvanton da homoj al virto kiel an-kaŭ al delikto. Prave. Filmo estas kaj povas esti distro kaj relakso por laca homo, deŝiro disde dura realo, forgeso pri ĝi. Sed antaŭ ĉio estas vivlernejo, edukanto kaj instruisto. Kaj plenumas tiun rolon kiomfoje reproduktas sur ekrano la misteron de homa vivo kun ĉiuj ĝiaj problemoj: kun ĝia grandeco kaj amo, aspiroj kaj fiaskoj, celeco kaj senco. Kiomfoje vekas admiron por bono, belo, vero kaj amo. Kiomfoje liberigas bonajn kaj noblajn sentojn en la homo, levas lin supren, proklamas venkon de bono super malbo-no, de vero super falso, de amo super malamo.

Kaj ni konas tiajn filmojn. Filmoj elpremas larmojn en la okuloj de spektantoj, larmojn de ĝojo, kunsento, bon-volemo, dankemo kaj boneco. Ili ĉiam sukcesas. Nenecese ili devas esti kun religia, katolika temaro, ĉar tiaj estas ne-multaj. Sufiĉas mencii la filmojn „La strada”, „Flugas gruoj”, „Sorto de homo”, „Edzeco de d-ro Deniwitz”, „Vo-jo al ĉielo”, „Ĉielo sen amo”, „Kruckavaliroj”, „Mizer-uloj”, „Se ĉiuj homoj bonavolaj” kaj pluraj aliaj.

Tamen vi konsentos, ke ne ĉiu filmo faras tion, ke estas filmoj bonaj kaj malbonaj, moralaj kaj malmoralaj. Filmoj edukantaj novajn junajn gangsterojn, enrompistojn, trompantojn, malĉastajn kaj depravaciitajn junajn homojn. Estas filmoj ludantaj sur malaltaj sentoj de homoj, liberig-antaj kaj laŭdantaj malbonon, liberigantaj beston en la ho-mo. Finfine oni povas kaj devas montri sur ekrano mal-bonon, sed oni devas nomi ĝin laŭnome, ne falsi la veron. Krimulo ne povas esti heroo. Al homo ne sufiĉas senpensaj kvereloj. Li rajtas postuli la tutan veron pri vivo kaj altan nivelon artan kaj moralan.

La efikoj de spektado al tiaj filmoj ne konformaj al aĝo estas priploritaj. Jen ekzemplo: En la jaroj 1955 kaj 1956 en Gdańsk, Lębork kaj Wejherowo oni notis amasajn ŝtelojn de bicikloj. Post kelka tempo la milico kaptis kel-kajn kaŭzintojn. Ili estis knaboj ĝis la 17a jaro. Demanditaj de juĝisto, kial ili ŝtelis la biciklojn, ili respondis ke ili spektis la filmon „Ŝtelistoj de bicikloj” kaj imitis la heroojn de scenaro.

La 15-jara lernantino de unu el lernejoj, filino de tre bonstata patro, forŝtelis el vestgardejo kelkajn parojn de pantofloj. Post vendo ili devis kovri kostojn de fervoja bi-leto al Zakopane por ŝi kaj amikino. Kaŭzo de ŝtelo? Simila sceno vidita en kinejo.

Junulo restadanta en korektodomo, demandita: kial li estis fraŭdanta monon de homoj sub falsa familinomo en la nomo de administra aŭtoritato? – respondis, ke li ellernis tion el filmo.

Pritakso de filmo

 

Ni aliras do al la afero de filmopritakso. Ne ĉiam de-cidas pri tio majesta titolo, nek distingopremio en la film-festivalo de Cannes, nek ankaŭ la formulo: „permesata de la 18-a vivojaro”. Ne, la problemo „permesata” aŭ „mal-permesata” decidiĝas antaŭ ĉio en la homa konscienco, kaj ne sur afiŝo, dependas de etika matureco de individuo. Tio postulas de spektanto multe da scio, kritikismo, ĝenerala individua kulturo. „Oni devas scii legi gazetojn, esprimi juĝon pri filmo, kritiki spektaklon – diras papo Pio la 12a –

unuvorte scii konservi sian opinion, esti la mastro de siaj pensoj kaj sentoj”. Jes, „ne ĉio estas oro kio brilas”. „Ve al la mondo pro la skandaloj!” – diras Kristo. „Sed kiu ajn skandalos unu el ĉi tiuj etuloj, kiuj kredas al Mi, estus pli bone por tiu, se oni pendigus grandan muelŝtonon ĉirkaŭ lian kolon, kaj dronigus lin en la profundo de la maro” (Mat 18:6). „Kaj se via dekstra okulo pekigas vin, elŝiru kaj forĵetu ĝin; ĉar estas pli bone por vi, ke unu el viaj membroj pereas, ol ke via tuta korpo iros en la Gehenon” (Mat 5:29). „Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj” (Mat 7:15). – „Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon” (1 Joh 4:1).

 

Kia estas via rilato al filmo?

 

Kiel vi pritaksas filmon? Mi starigas la demandon, al kiu vi devas respondi al vi. Ĉu vi serĉas nur distron, „por pasigi la tempon”, kontenton, scivolemon, sensojn, aŭ ion pli? Ĉu vi eliras pli bona, pli nobla, pli saĝa, aŭ ankaŭ pli malbona? Ĉu vi petas pri ies opinio antaŭe, ĉu vi elektas, ĉu vi iradas nur al la plej bonaj? Ĉu male, intence al la plej malbonaj, sen elekto, malmoralaj? Ĉu aktoroj, stelulinoj, ilia ludo, muziko, sugestas al vi pensojn stultajn kaj mal-profundajn? Ĉu male – ili instruas al vi venki malfacilaĵojn, labori pri vi kaj viaj kapabloj.

Nature, al la demando: „Kia estas tiu filmo?” – vi re-spondos: „Bonega” – „Unu alian knalis, do tiu alia super-flugis trans bufedon kaj kaptas la pistolon…!” aŭ: „Li estis ĉarma, belstatura, kaj sciu… tiom longe ili sin reciproke kisis!” Kaj tio estu la ĝusta pritakso de filmo? Verŝajne vi mem malkonsentos pri tio? Sekve for la slogano „filmo por filmo”! Ĉar la vivo estas mallonga kaj la tempo tro kara, por ĝin malŝpari je tia plezuro. Do elektu kaj rigardu tion, kio estas la plej bona. Konsultu vian konsciencon, racion. Ĉu vi aŭdis eble ion pri la psika higieno? Apliku ĝin ankaŭ en ĉi tiu branĉo. Tiel kiel serioza, malfacila libro ne al ĉiu konvenas, ĉar li ĝin ne komprenas, same estas kun filmo.

Iradu do al filmo, rigardu la arĝentan televid-ekranon hejme, sed kun modero, sed kritike kaj prudente, kaj nur tion, kio estas plejbona por vi. Kaj tiam la ekrano estos via instruisto kaj edukanto – vivlernejo. Kaj vi forirados pli bona, pli saĝa.

Rigardante la ludon de aktoroj ne forgesu, ke ankaŭ vi estas artisto kaj kunkreanto de granda filmscenaro. Tiu filmo estas konstante farata. Vi estos en ĝi ne nur statisto, sed unu el herooj… Ĝi estos projekciata ne en unu ĉambr-ego, por grupo de homoj aŭ por ia lando, sed antaŭ la tuta mondo, sur ekrano de la Lasta Juĝo.

Kiel elfalos por vi la premiero de tiu filmo? Kiel el-falos via rolo? Tio dependas de vi, de via vivo.

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.42, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w 2024: Elżbieta Gnejek Leokadia Nycz Elżbieta Grzejek Anna Renner Aleksandra Królikowska Elżbieta Sierańska Marek Fedorowicz Janusz Majewski Roman Gawlik Elżbieta Kowalczyk Tomasz Daniszewski Andrzej Cap Ryszard Góral     Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony