Numero 122 – aŭtuno 2018

Patrono de la instruistoj

Lia familio vidis en li la estontan kardinalon, sed Dio havis por li alian planon. Li establadis lernejojn por infanoj el malriĉaj familioj, senhejmaj kaj tiuj, kiuj ne havis gepatrojn. Tiutempe tio estis la vera revolucio.

Johano Baptisto de la Salle naskiĝis la 30-an de aprilo 1651 en la princa familio en la franca urbo Remso. Liaj gepatroj havis dekunu infanojn, el kiuj li estis la plej aĝa. Ekde juneco li volis iĝi pastro. Post la finigo de lerneja instruo li vojaĝis al Parizo por la studoj, kiuj pretigis lin al sacerdoteco. En ĉi tiu tempo mortis liaj gepatroj. Por du jaroj li revenis hejmen, por prizorgadi la pli junajn gefratojn. Kiam li estis 27 jaraĝa, li akceptis la sacerdotan ordinon kaj iĝis paroĥestro en sia hejma urbo. Kortuŝita per la situacio de la infanoj, kiuj estis orfoj kaj sian tempon pasigadis surstrate, li komencis inviti ilin al paroĥ-estrejo. Baldaŭ li destinis la konstruaĵon por la lernejo kaj loĝejo por la senhejmaj kaj plej malriĉaj infanoj. Li trovis ins-truistojn, kiuj helpadis al li en la gvidado de okupoj. Kontraŭe paroĥaninoj okupiĝis pri pretigo de manĝoj. Kiam en la paroĥ-estrejo estis tro malmulta loko, li translokigis lernejon al sia hejma palaco. Li finrezignis el la mono, kiu apartenis al li, kaj dum la plago de malsato, kiu venis al tieaj teritorioj, li disdonis al malriĉuloj la tutan sian havaĵon.

Ĉirkaŭ pastro Johano komencis ariĝi ĉiam pli multaj helpantoj, kun kiuj kurtatempe li fondis la kongregacion de Fratoj de Kristanaj Lernejoj. Tiam do komenciĝis la rapida dis-volviĝo de lernejoj bazitaj sur la principoj far li enkondukitaj. Ĝis tiam povis lerni nur infanoj, kies gepatroj povis pagi por ilia lernado. Kontraŭe, la lernejoj de pastro Johano estis senpagaj. Oni instruadis en ili nacialingve, kaj ne – kiel en la ceteraj – nur latine. Tio estis kompleta novaĵo en Francio. Li preparadis ankaŭ estontajn instruistojn.

Pastro Johano estis iufoje malbone traktata kaj perse-kutata, ĉar liaj agadoj ne plaĉis al tiuj, kiuj havis grandajn profitojn el la instruado de infanoj. Ĉiujn malfacilaĵojn li akceptadis kun humileco, kaj Dio benis la verkon, kiun li estis kreanta. Li multe preĝis, persiste laboris, gvidante la lernejojn kaj skribante tekstojn pri la temo de edukado. Sur la unua loko li starigadis la edukadon en la kredo kaj amo al Dio. Li parolis, ke instruisto estas por infano kiel la videbla Gardanĝelo, al kiu Dio donis la unikan mision. Ĉi tiu misio estas antaŭ ĉio la helpo al infano en ekkono de Sinjoro Dio kaj gvidado al Li. Gravis por li tio, por prepari lernantojn al la reala profesio kaj ek-laboro. Dum cent jaroj en Francio lia kongregacio fondis 126 lernejojn kaj posedis pli ol mil membrojn.

Pastro Johano de la Salle mortis post mallonga malsano ĝuste en Sankta Vendredo, la 7-an de aprilo 1719. En la jaro 1900 li estis sanktproklamita fare de Papo Leono la Dektria, kaj kvindek jaroj pli poste proklamita la patrono de instruistoj fare de Papo Pio la Dekdua. Lia tombo troviĝas en Romo.

Magdalena Buczek

   El: Nasz Dziennik, W ogrodzie Maryi

(En la ĝardeno de Maria), aprilo 2017, paĝo 3.

                             Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony