Patro Sankta
Patro Sankta
Vi deziris esti aktoro sur la teatra scenejo, sed alian rolon Vi ricevis de Dio. Vi ne disipis la ricevitan talenton, ĉar malgraŭ ventegoj, tempesto kaj kaoso, fiksrigardante en la ĉielon kaj subtenate de krucobastono, Vi staris kuraĝa, forta kaj obstina. Kiel Moseo en la tempoj de dudeka jar-cento, Vi neniam forgesis pri la homo kaj lianome Vi bate-gis je roko, preĝante varmege, ke ĝi krevu – Vi petis. Dio elaŭdis Vin kaj tiel fariĝis, ĉar en Liaj planoj tiel ĝuste esti devis. Descendis la Sankta Spirito kaj krevis ĉi tiu roko, ruĝa, ŝvelinta per la sango de senkulpaj viktimoj.
Vi estu por ni paŝtisto kaj laŭ la ordono de Dio ludu plu la rolon de vojmontrilo, gvidante la polan popolon dum ventegoj, neĝblovado, kun la virtoj de kredo, amo, espero, tien, kie Vi mem jam nun povas adori Dion, ĉar Via plej bona kaj unika la vojo.
Verkis Wojciech Bocheński
Tradukis Stanisław Płachta OFM