Numero 102 – decembro 2013

Patrino

Maria jestas Patrino de Dio, por ĉion ricevi,

         estas Patrino de homoj, por ĉion doni (Bossuet).

 

Certe ni renkontiĝis jam kun la demando: Ĉu eblas diri „Patrino de Dio”? Ja Maria ne povis naski Dion. Dio estis antaŭ ŝi. Dio estas la Kreinto, kaj ŝi la kreitaĵo. Ĉu Maria havas la rajton por la titolo Patrino de Dio?

  1. La Plejsankta Virgulino Maria – Dipatrino! Por Dio nenio estas neebla – diris la anĝelo (Luk 1:37). Kaj Maria: „grandaĵojn faris al mi la Potenculo” (Luk 1:49).

Jesuo volis havi Patrinon. La Plejsankta Virgulino Maria estas vera Patrino de Dio. Malmultaj estas super-naturaj veraĵoj tiel facile pruveblaj kiel la veraĵo pri Dia Patrineco. Neniu el la kredantoj – sed ne laŭ la maniero de Nestorio, kiu apartigadis la personon de Kristo disde la Dia Vorto – dubas tion, ke Maria estas Dia Naskintino kaj tial neniu trovas malfacilecon nomi Marian Patrino de Kristo. Kaj ĉar por ni Kristo estas Dio-Homo, en kiu estas nur unu persono, kaj nome la Dia, tial Kristo Sinjoro estas unu sola subjekto, unu kaj sola Mi. Por ni ne ekzistas du Kristoj: unu Dio, kaj alia Homo, sed unusola Kristo Dio-Homo. Kaj tial por ni Maria, Patrino de Kristo, estas Patrino de Kristo Dio-Homo , aŭ simple Patrino de Dio, ĉar en Kristo estas sola persono la Dia Persono. Por atribui ĉi tiun plej gran-dan titolon, kiun la Potenculo mem donis al unu el siaj kre-itaĵoj, ni havas rajtigon en la Sankta Skribo, en la Tradicio kaj en la senerara instruado de la Eklezio. Ni estas fore de la diigo de Maria kiel ankaŭ de la venigo de Dieco al la homa rango. En la katolika dogmo, Maria rilate al Dieco estas ordinara kreitaĵo; kontraŭe rilate al Kristo estanta Dio-Homo, ŝi estas Patrino.

  1. La Dia Patrineco. Ĉiuj donacoj, gracoj, privilegioj de Maria fluas el ĉi tiu fonto. Kial ŝi estas Senmakule Kon-cipita?… libera de la personaj pekoj eĉ plej etaj?… plena de virtoj kaj plena de graco? Ĉar ŝi estas Patrino de Dio! Kial ŝi mortis sendolore?… prenita ĉielen kaj kronita Reĝino de la ĉielo kaj de la tero? Ĉar ŝi estas Patrino de Dio! Dio estis kvazaŭ devigita doni al la Patrino de sia Filo ĉiujn privile-giojn kaj ĉiujn gradojn de gloro, kiuj ŝi kapablis akcepti. Kaj Li donis. Maria la Patrino de Dio havas iuspecan povon super Dio – sia Filo! Kaj la Filo havas povon nur super la kreitaĵoj! Nekompreneble! La homoj ne kompre-nas. La anĝeloj ankaŭ ne komprenas. S-ta Anselmo skribis: „Neniu similas al Maria. Krom Dio neniu estas pligranda ol Maria!” Kaj iu sacerdoto preĝis: „Dio, donu al mi grandan devotecon al la Patrino de Via Filo”. Tio bele sonas: al la Patrino de Via Filo. Nenia gloro estos tro granda. Se ni ne esprimas tian honoron, kiu konvenas sole al Dio, ni povas al Maria doni ĉion sen la timo, ke ni donas tro multe. S-ta Maksimiliano Kolbe parolis neunufoje al siaj kunfratoj: „Ne timu ami tro multe la Senmakulan, ĉar neniam ni povas egaliĝi kun tiu amo, kiun al ŝi havis Jesuo Kristo!”
  2. La amo de Maria. Ĉe Maria estis tri amoj: unue – la modesta fraŭlino, bona, pia, bonedukita, gracoplena, Dio estis kun ŝi, ŝi servis al Dio… Tio estis la unua amo. En la momento de Enkarniĝo ŝi ricevis la duan amon; amon al Jesuo, amon de Patrino al Filo. Sur Kalvario ŝi ricevis la trian amon: al la tuta homaro kiel Patrino de ĉiuj homoj. Sinjoro Jesuo sciis, ke kiel longe la mondo ekzistos, tiel longe la Patrino de homoj senĉese moviĝos zorgeme kaj la Dia Filo konstante havos trankvilon ĝenatan per homaj aferoj. Benata ĝenado! Ni dankas Vin, Maria. Ni anticipe scias, ke ĝuste niajn aferojn Vi estos priparolanta.
  3. „Jen via Patrino!” Ni scias, kiu kaj en kiaj cir-konstancoj diris ĉi tiujn vortojn. Apud la kruco sur Kal-vario estas Maria kaj sola apostolo Johano, kiu estas repre-zentanto de la tuta homaro. Al li, kaj tra li al la tuta homaro Jesuo parolis ĉi tiujn vortojn. Ili devas esprimi la lastan vo-lon, kvazaŭ Lian testamenton. Oficiale, fronte al la tuta mondo, Sinjoro Jesuo transdonas al la homaro tion, kion Li havas plejkaran surtere: sian Patrinon! Li pensas ne pri si mem, pri siaj nehumanaj suferoj, Li pensas pri ni, pri nia estonteco.

„Jen via Patrino!” Maria fariĝis Patrino de ĉiuj. Ĉiuj homoj estas ŝiaj infanoj. Inter Maria kaj ni estas nodita ligo de supernatura patrineco. La vivo de Maria eniris en novan periodon: ĝis nun ŝi estis Patrino de Jesuo, nun ŝi estas Pat-rino de ĉiuj homoj. Nova digno, novaj devoj, novaj taskoj. Ĉiuj homoj, ĉiuj nacioj, ĉiuj generacioj de la tero havos en Maria sian Patrinon. Maria eldiras en la koro novan fiat – fariĝu! Per la animokulo ŝi vidas homojn de ĉiuj tempoj. „Filo, Vi volas ke mi estu al ili Patrino? Bone, tiel fariĝu!” Kaj Jesuo donante al ni Marian kiel Patrinon, donis al ŝi por ni la koron, sentojn kaj amon de Patrino. Maria plenu-mos la testamenton sigelitan per la sango de ŝia Filo. La amon, kiun ŝi havis por Jesuo, ŝi transportos sur homojn. Por la malsanuloj ŝi estos savo, por la pekuloj rifuĝejo, por la afliktitoj konsolantino, por ĉiuj helpo, prizorgantino kaj amanta Patrino.

„Maria estas Patrino de Dio, por ĉion ricevi, estas Patrino de homoj, por ĉion doni”.

Ni salutas Vin, Maria, kiel nian Patrinon. Ni bone scias, ke la devojn de la plejbona el patrinoj vi plenumos. Pri unu ni tre varmege Vin petas: faru, ke ni estu viaj bonaj infanoj!

Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni! Amen.

 

Sac. Francisko Ziebura CM

                                      Maria nia modelo, p.17-19; tr.SP

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony