Numero 123 – vintro 2018

Patrino de indianoj

Katarina Drexel estis filino de la konata bankisto, malavare helpanta al malriĉuloj, Ŝi rezignis pri havaĵo kaj la tutan vivon dediĉis al Dio kaj al homoj, kiuj havis neniajn rajtojn.

            Katarina naskiĝis la 26-an de novembro 1858 en Fila-delfio, Usono. Baldaŭ post la naskiĝo de la knabino mortis ŝia panjo. Post du jaroj patro edziĝis kun tre kredanta virino, kiu ekamis Katarinan kaj ŝian pliaĝan fratinon kiel la natura pat-rino. Knabinoj de siaj gepatroj ellernis la profundan kredon. Ĉiutage ĉiuj kune partoprenis en Sankta Meso. Katarina en la aĝo de 11 jaroj akceptis la unuan sanktan Komunion.

Gepatroj fininstruis al ŝi la ĝustan rilaton al riĉaĵo. Ŝi sciis, ke oni ne povas arigi ĝin nur por si mem, sed oni devas dividi ĝin kun la aliaj. Dum unu el la familiaj vojaĝoj ŝi ekkonis la situacion de indianoj, kiuj estis malhomece  traktataj. Kortuŝ-ita per ĉi vidaĵo longtempe ŝi meditadis pri tio, kion ŝi povus fari, por plibonigi iliajn vivkondiĉojn.

Antaŭ ol ŝi komencis agi, dum tri jaroj kun granda amo ŝi prizorgis sian adoptan panjon, kiu ege malsaniĝis. Ŝi dolore travivis ŝian morton. Post du jaroj mortis ŝia paĉjo. Tiam ŝi komencis la servadon por la plej malriĉaj kaj lasitaj sen vivri-medoj indianoj. Ŝi vizitadis ilin en rezervejoj, en kiuj ili loĝis, senigitaj de rajtoj kaj apartigitaj de la mondo. Ŝi ekkonis iliajn bezonojn kaj problemojn. Ŝi kolektadis por ili nutraĵon, vest-aĵojn, meblojn. Ŝi komencis aranĝi por ili lernejojn. Pli poste ŝi alvenis kun helpo ankaŭ al la homoj devenintaj el Afriko, kiuj laboris kiel sklavoj. Ŝi sciis, ke la solaj vivrimedoj ne sufiĉos. Por ili bezona estis ankaŭ la spirita prizorgo. Ŝi iris do al Romo por peti de Papo Leono la Dektria pri tio, ke li sendu misiistojn al la plej forlasitaj loĝantoj de Usono. La Sankta Patro instigis ŝin, ke ŝi mem iĝu la misiistino. Ĉi tiu instigo vekis en ŝi de-nove la penson pri tio, por monaĥiniĝi.

Post la interparoloj kun sia spirita gvidanto ŝi decidis la tutan vivon dediĉi al Dio kaj al homoj, fondante novan ordenon. Je la onidiro, ke ŝi komencis novicadon ĉe Fratulinoj de Kari-tato, la usonaj gazetoj fulmrapide reagis, skribante: „Fraŭlino Drexel eniras monaĥinejon, forĵetante sep milionojn”. La 12-an de februaro 1891 ŝi eldiris la religiajn votojn kiel la unua fratulino de la Kongregacio de la Plejsankta Sakramento. Sian havaĵon ŝi destinis por helpo al homoj pleje bezonantaj. Apog-adis ŝin ŝiaj naturaj fratinoj. La fratulino Maria Katarina kons-truadis laŭvicajn lernejojn por infanoj sude kaj okcidente de Usono. Ŝi aranĝis  la lernejon por indianoj en la ŝtato Nova Meksiko. Laŭvice en Nova Orleano ŝi kontribuis al ekesto de la Universitato de Sankta Ksavero. Tio estis la unua klerigejo, en kiu povis studi indianoj kaj personoj devenantaj el Afriko. Samtempe ŝi gvidis la novan kongregacion, kiu en la jaro 1907 estis aprobita flanke de Papo Pio la Deka.

Ŝia laboro estis malfacila kaj respondeca. Ŝi pacience kaj kun humileco elportadis ĉiajn kontraŭecojn. Ŝi penis pri rekono de la rajtoj al homoj havantaj diversajn haŭtkolorojn. La forton por servo ŝi ĉerpis el Eŭkaristio kaj el adorado de Plejsankta Sakramento. Post multaj jaroj da peza laboro ŝi malsaniĝis kaj dum 18 jaroj ne povis moviĝadi, sed ŝi ne ĉesis zorgadi pri la malriĉuloj. Ŝi kunigadis sian suferon kun la sufero de Jesuo. Ŝi mortis la 3-an de marto 1955. Sankta Johano Paŭlo la Dua la 1-an de oktobro de la jaro 2000 proklamis la fratulinon Maria Katarina DREXEL sankta !

Magdalena Buczek

   El: Nasz Dziennik, W ogrodzie Maryi

(En la ĝardeno de Maria), marto 2018, paĝo tria.

 

   Elpoligis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony