Numero 122 – aŭtuno 2018

Patrina rakonto

Jam vesperiĝis, sed la eta Antono ne estis dormema. Li sidis en ĝardeno kaj rigardis la stelozan ĉielon. Post momento venis patrino.

– Pri kio vi pensas, Antoĉjo – ŝi demandis.

– Ankoraŭfoje mi ripetas en mia menso, kion panjo diris al mi iam pri la katolika Eklezio. Mi eksciis tiam multajn intere-sajn aferojn. Sed mi ŝatus scii ankoraŭ pli. Tial eble…

– Rakonti al vi plu?

– Ho jes.

– Bone, sed sub unu kondiĉo. Mi volas, por ke vi ĉe iu okazo rakontu tion ĉion al siaj kolegoj, kaj precipe al ĉi malriĉa Marteneto. Li ne havas patrinon. Neniu diras al li pri Dio. Do vi okupiĝu pri li kaj ripetu al li miajn vortojn.

– Tion mi faros, panjo.

– Kaj do aŭskultu. Vi scias, por kio Sinjoro Jesuo venis en la mondon?

– Por nin savi.

– Jes, por ĉiujn homojn alkonduki al eterna feliĉo. Li venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon. La katolika Eklezio kondukas plu tiun ĉi verkon de la Savanto, far la sanktaj Sakra-mentoj, far la ordonoj. La instruon de Kristo konservas, anoncas kaj klarigas la Papo kaj episkopoj. Tial la Papon kaj episkopojn ni nomas la Eklezio instruanta.

– Kaj de kie ni scias, ke ili transdonas al ni la veran instruon de Kristo?

– De tie, ke Kristo donis al sia Eklezio la donacon de neeraripovo, promesinte al Ĝi la helpon de Sankta Spirito. Ĝus-te diris Sinjoro Jesuo: Jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn ĝis la fino de la mondo. Mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian gvidanton, la Spiriton de la vero, kiu estos kun vi por ĉiam. Kiam venos Li, la Spirito de la vero, Li gvidos vin al plena vero. La Sankta Spirito pridonacas do la Papon per la donaco de neeraripovo. Se do la Papo kiel la vikario de Kristo alparolas la tutan Eklezion pri la kredo kaj moraleco, tiam Li estas neerari-pova, ĉar mesaĝas per li la Sankta Spirito.

– Kaj kion mi devas, panjo, fari, por esti bona membro de la katolika Eklezio?

– Vi devas, fileto, kredi je tio, kion instruas la sankta Eklezio kaj vi devas plenumi tion, kion la Eklezio ordonas. Antaŭ ĉio tamen vi danku ĉiutage al Dio, ke Li alvokis vin al la vera Eklezio. Laŭmezure de fortoj helpu ankaŭ en ĝia disvast-igado. Preĝu do, por misiistoj, ke ili akiru kiel eble plej multe da animoj.

– Panjo eksilentis. Antoĉjo ne interrompis la silenton. Li ripetadis al si en la memoro tion, kion li ekaŭdis, por bone ĉion parkerigi.

 

El: „Przewodnik Katolicki” n-ro 34, la 23a de aŭgusto 1936.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony