Numero 105 – septembro 2014

PASTRO PRELATO STANISŁAW PAWLACZEK JUBILEAS

La jubileon de 50 jaroj de la sacerdoteco festis la 28an de junio 2014 la animzorganto de la katolikaj esperantistoj en Vroc-lavo pastro prelato Stanisław Pawlaczek.

 

Pastro prelato Stanislavo Pawlaczek  ekde 30 jaroj estas la paroĥestro de la paroĥo ĉe la preĝejo de Plejsankta Virgulino Maria sur Sablo (na Piasku) en Vroclavo, Pol-lando.

Ekde la jaro 1986 li estas la animzorganto de vro-clavaj esperantistoj, celebrante Sanktajn Mesojn ĉiumonate en la lasta dimanĉo krom la somerferioj. Li estas ĉiam tie, kie atendas lin samkredanoj kaj ĉiuj memoras lian anim-zorgan aktivecon dum la Kongreso de Esperantistoj -Fervojistoj en Karpacz, dum Somerferiado en Szczawno-Zdrój kaj dum la 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Vroclavo en la jaro 2009. Lia sinoferema priservado meri-tas dankemon kaj rekonon flanke de la Pola Sekcio de IKUE kaj de la Estraro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

La pastro prelato Stanislavo Pawlaczek estas la ho-mo tre serena, komprenema, humila kaj per sia tuta koro sindona al tiuj, kiujn li priservadas. Lia sacerdota priservo estis kaj restas multfaka kaj varia.

Post finigo de sudado de la fakultato de la kristana filozofio (specialiĝo filozofia-socia) ĉe la Katolika Univer-sitato en Lublin (KUL), li estiĝis en la jaro 1970 asistanto de la Katedro de Socia Filozofio de la Supera Porpastra Seminario en Vroclavo kaj restas je ĉi tiu posteno ĝis la nuntempo.

Dum la jaroj 1970-1984 li estis ankaŭ prefekto de la Porpastra Seminario. Estante lekciisto de la Katedro de Socia Instruo de la Eklezio li lekciis ankaŭ en Porpastra Seminario en Bagno (1974-86), en la Seminario en Paradyż (1986-92) kaj en la Porpastra Seminario en Legnica (1986-92).

Malfacile estas mencii ĉiujn sacerdotajn priservojn kaj aktivadojn de la jubileulo prelato Stanislavo. Pro ĉiuj multnombraj aktivadoj li estis en la 17-a de oktobro 2008 honorigita per Ora Indec-Kruco fare de la tiama Ŝtatprezi-dento de la Respubliko Pollando.

Precipe atentinda estas lia aktiveco kaj agado por la membroj de la Sindikato „SOLIDARNOŚĆ” (Solidareco), kiu daŭras ĝis la nuna tempo.

Kiel multjara animzorganto de la vroclavaj juristoj pastro prelato Stanislavo estis distingita per la insigno Advokataro por Distingitoj (20a de junio 2012).

La pastro Stanislavo Pawlaczek en la jaro 1984 estis nomumita dekano de la urbokvartalo Wrocław-Śródmieś-cie (Vroclavo-urbocentro).

Liaj multnombraj devoj  ne permesas al li ofte parto-preni en esperantistaj aranĝoj – landaj aŭ internaciaj, sed la samkredanoj kaj samideanoj en Vroclavo kaj en Malsupra Silezio estas fieraj havante tiel eminentan animzorganton! Ili preĝas laŭintence de lia sacerdoteco rekomendante lin al Dia Providenco. Dio benu pastron prelaton Stanisław Paw-laczek. Koran dankon  al vi, pastro Stanislavo, pro via nobla agado por la malsupra-silezia esperantistaro!

 

Zdzisława Kaźmierczak

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony