PAROĤO
PAROĤO
La paroĥa vivo estingiĝas. Ĉiam malpli estas da ĉe-paroĥaj organizaĵoj. Iam estis tiaj organizaĵoj kiel Eŭka-ristia Kampanjo, Infanoj de Maria, Maria Kongregacio ktp. Ĉe preĝejo ofte renkontiĝadis skoltaro. La rondoj da meso-servantoj estis multnombraj. Dum Sanktaj Mesoj por infa-noj la preĝejoj estis plenaj. Restis la paroĥaj korusoj kaj ankaŭ ne ĉie malmultaj organizaĵoj, en kiuj plimultaj estas gepatroj ol gejunuloj.
Kiam estas celebrata la Meso je la komenco de lernojaro aŭ en la tago de lerneja Patrono, kaj al preĝejoj venas la tutaj klasoj, okazas, ke estas tre multaj geinfanoj. Simile, kiam estas instruado antaŭ la Konfirmacio. Sed kie estas ĉiuj tiuj gejunuloj dum la dimanĉaj Sanktaj Mesoj? Tiam videblas pliaĝuloj, ĉefe sinjorinoj, sed tre malmultaj estas geinfanoj kaj gejunuloj.
La influo de paroĥo al la edukado de sekvanta gene-racio evidente malgrandiĝis. Al Unua Sankta Komunio kaj al Konfeso oni iras. Al Bapto estas la infano portata. Sen tio ne estus la geedziĝo en preĝejo, kaj jen oni devas montriĝi en la blanka robo. Al Unua Komunio geinfanoj alvenas emociitaj, same iliaj gepatroj. Oni povas ĉe tiu okazo ilin katekizadi sed pli poste tio rompiĝas. Antaŭ ol venos al Konfeso junularo ĝuste Eklezion ne bezonas. La Konfeson oni traktas nur utilisme, por ke pli poste ne aperu malfacilaĵoj ĉe geedziĝo. Tiu generacio praktike ne estas videbla en preĝejoj.