Numero 116 – printempo 2017

Paĝo el teologia etvortaro

bernardeninoj (latine bernardinae) virina ordeno fondita en la jaro 1514 en Varsovio. Ĝi kreiĝis el la Tria Ordeno de s-ta Francisko, al kiu apartenas laikoj, t.n. terciaroj. Ĝia ekesto ligiĝas kun la restado kaj agado en Krakovo de s-ta Johano Kapistrano (1453-1454), kiu transplantis al Pollando la reformitan branĉon de franciskana Ordeno de Fratoj Minoraj. Ilia unua klostro kaj preĝejo kun titolnomo s-ta Bernardeno el Sieno, ek-estis en 1453 sur Stradom, pro tio la ordenanojn oni nomis bernardenoj. Ĉi tiu nomo transpasis je la virinaj komunumoj de la Tria Ordeno de s-ta Francisko, kiuj kreiĝadis en Krakovo kaj en aliaj urboj proksime de la klostroj de bernardenoj kaj sub ilia spirita zorgo.

 

  1. Bernardeno el Sieno (latine S. Bernardinus Senensis) fondinto de franciskana ordenbranĉo observantoj, t.e. bernardenoj. Li postlasis multnombrajn religiajn skribaĵojn. Li vivis en la jaroj 1380 – 1444. En la jaro 1404 li ricevis la pastran ordinon kaj sin starigis ĉekape de ordena reformo (kreiĝadis tiam multaj klostroj en ĉirkaŭaĵoj de grandaj urboj). Ĝenerala vikario de franciskanoj – observantoj, pledanto de la tezo pri praveco de la politika povo de papo kaj Eklezio. Liajn asketajn skribaĵojn oni eldonis en 1591 en Venecio kaj en 1685 en Parizo. Al Pollando (Vroclavo) bernardenojn venigis s-ta Johano Kapistrano en la jaro 1452. (En kalendaro la rememoro estas la 20-an de majo).

 

bernardenoj (latine bernardini) difino uzata nur en Pollando por t.n. bronzaj franciskanoj (distinge de nigraj konventualaj), kiuj nun-tempe nomiĝas Ordeno de Fratoj Minoraj (Ordo Fratrum Minorum), kaj en la pasinteco nomiĝis observantoj, kio estis signifonta, ke ili respektas kaj observas la originan regulon de s-ta Francisko. La unuajn observantojn sendis al Pollando s-ta Johano Kapistrano (vivinta de 1386 ĝis 1456). Oni konstruis por ili sur Stradom en Krakovo preĝejon laŭ la nomo de s-ta Bernardeno el Sieno kaj ĝuste de ĉi tiu unua preĝejo kaj klostro ili ricevis la nomon bernardenoj (s-ta Johano Kapistrano, disĉiplo de s-ta Bernardeno el Sieno, venis al Krakovo en 1453 invitita de Kazimiro Jagelido kaj restadis en Pollando preskaŭ la tutan jaron). El ĉi tiu ordeno eliris beata Vladislavo el Gielniów, s-ta Johano el Dukla, s-ta Simono el Lipnica.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony