Numero 122 – aŭtuno 2018

Paĝo el teologia etvortaro

rekolekta – rilata al rekolekto. Domo en kiu okazas rekolekto nomiĝas rekolekta domo. Instruo (prediko, prelego) aŭdigata dum rekolekto nomiĝas rekolekta instruo.

rekolekti – fari, realigi, partopreni rekolekton. Aktiveco de tiu, kiu rekolektas, nomiĝas rekolektado.

rekolekto – (latine recollectio = interna rekunigo, re-kolekto) spiritaj ekzercoj konsistantaj el instruoj, prelegoj, diservoj, pekkonfeso kaj komuniiĝo. Distingiĝas rekolekto aperta (publika), kiam la partoprenantoj kunvenas por instruoj kaj diservoj sen interrompi siajn ĉiutagajn okupojn, kaj reko-lekto fermita realigata en klostroj aŭ en apartaj rekolektaj domoj. Dum la daŭro de fermita rekolekto la partoprenantoj loĝas en tiuj ĉi domoj, observas la rekolektan regularon kaj striktan silenton.

Tiuspecan fermitan rekolekton devas realigi la religiuloj kaj sacerdotoj en periodoj determinitaj de la eklezia juro. Krome oni devas rekolekti antaŭ la ordinoj, ordena votado, epi-skopa konsekro k.s.

Rekolekto, precipe la fermita, nomatas alie spiritaj ek-zercoj. Homo, kiu rekolektas (t.e. faras, realigas, partoprenas rekolekton), nomatas rekolektanto. Kaj homo, kiu gvidas reko-lekton (profesie okupiĝas pri rekolekto, aŭdigas rekolektajn instruojn), nomiĝas rekolektistorekolekta gvidanto. Vidu spiritaj ekzercoj.

Spiritaj ekzercoj – larĝasence ĉiuj praktikoj de pieco (partopreno en la meso, adorvizito de Sanktega Sakramento, preĝetoj k.s.). Sed striktasence tiu ĉi nomo indikas rekolekton (precipe la fermitan).

*

         Esperanto devas esti enkondukata en lernejojn. Esperanto kiel rimedo de la mondpaco meritas la plej bonan subtenon.

Joseph Wendel (1901-1960), ĉefepiskopo de München

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony