Numero 121 – somero 2018

Oziernoje Dipatrino fiŝnutras homojn

Homoj loĝantaj en Oziernoje en Norda Kazaĥio spertas miraklon. Simile kiel antaŭ 77 jaroj en la lago apud la sanktejo de Dipatrino „La Reĝino de Paco” aperis multegaj fiŝoj. Tio okazas je la fino de la Fatima Jaro. Dipatrino Maria ricevas sur tiuj vastegaj stepoj ekskluzivan, specialan kulton kaj havas atri-buitan titolon „Nutranta per fiŝoj”.

Jam, dum la dua mondmilito en 1941 Dipatrino liveris multegajn fiŝojn al treege mizeraj homoj de Oziernoje kaj ne nur. Loĝis tie ĉefe poloj forpelitaj el Pollando fare de sovetaj administraj organoj. Tre mizeraj homoj varmege preĝis kaj dum la solenaĵo de Anunciacio la 25an de marto 1941 kreiĝis (ne-atendite) lago kaj neklarigeble pleniĝis per multaj fiŝoj. Okazis sendube miraklo. Homoj ricevis ege bezonatan nutraĵon en sufiĉo. Post kelka tempo la lago sekiĝis.

Antaŭ unu jaro, tamen, la lago rekreiĝis kaj multegaj fiŝoj aperis en ĝi. Atestas pri tio tiea paroĥestro Wojciech Matu-szewski kaj same aliaj loĝantoj. En la loka paroĥo ĉiutage okazas Adorado de la Plejsankta Sakramento. La Adorado okazas apud la altaro nomata „Stelo de Kazaĥio”. Homoj multe preĝas. Pro la abundo da fiŝoj nun la loĝantoj vivas tie pli facile. Pli kaj pli multaj homoj partoprenas la religiajn solen-aĵojn.

Serĉante respondon, kial la miraklo okazas, ĉefepiskopo Tomasz Peta asertas, ke respondo povas esti tio, ke ekzistas pentraĵo prezentanta la Dipatrinon de Oziernoje, kiu troviĝas en kapelo de episkopo José Luis Mumbida Sierra. Sur la bildo videblas Dipatrino, kiu paŝas tra la lago de Oziernoje. Dipatrino portas Jesuo-Infanon. Jesuo donas al Ŝi fiŝon kaj Dipatrino en-akvigas la fiŝon. Sur la ikono videblas sep fiŝoj simbolantaj la sep sakramentojn. Okaze de la centjaro depost la Fatima Apero, Dipatrino volas, ke homoj renkontu Jesuon Kriston pere de la sanktaj sakramentoj.

 

Laŭ artikolo de Małgorzata Jędrzejczyk, titolita „Cud w Oziernoje” (Kazaĥio). „Nasz Dziennik” n-ro 39, 16.02.2018, paĝoj 1 kaj 10,      

mallongigis Romuald Skaliński

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony