Numero 123 – vintro 2018

Orgeno la reĝo de instrumentoj

En la latina Eklezio necesas havi en granda estimo la ŝalman orgenon kiel la tradician muzikan instrumenton, kies sono al la ekleziaj ceremonioj aldonas majeston, kaj la mensojn de kredantoj forkaptas al Dio kaj ĉielaj aferoj – skribis pri orgeno la Patroj de la Dua Vatikana Koncilio, priparolante la partoprenon de muziko en liturgio.

 

Orgeno estas la plej granda kaj verŝajne plej komplikita instrumento, kiun homo sukcesis konstrui. Mozart nomadis ĝin la reĝo de instrumentojĜi posedas la plej grandajn son-eblecojn – de plej mallaŭtaj, teneraj voĉoj ĝis tiaj, kiuj rezul-tigas krevaĵojn en muroj kaj povas ŝanceli la konstrukcion de la domo.

Kiam orgenisto eksidas malantaŭ la ludtablo, li disponas pri dekoj da butonoj (aŭ tiriloj), kiuj funkciigas „voĉojn” (la vico da ŝalmoj selektitaj tiel, ke ili konvenu reciproke per intenso kaj tembro) – orgeno rememorigas la grandegan orke-stron, kiun priservas apenaŭ unu homo. Se ni alrigardos la nomojn de voĉoj, inter multaj specifaj difinoj (Dulcian, Bombarde, Principal) facile ni elkaptos la konatajn al ni instru-mentojn: Posaŭne (trombono), Cello (violonĉelo), Flote (fluto). Orgenisto devas do ne nur ekludi, sed ankaŭ por momento ŝanĝiĝi en komponiston, kiu findecidos, per kiuj voĉoj (instru-mentoj) elkanti la muzikon skribitan en notoj.

 

Plej granda …

          Oni akceptas, ke pri la grandeco de orgeno decidas la nombro da voĉoj. Por la nomo de plej granda orgeno en Pol-lando povas konkuri du instrumentoj – la nuntempa kaj la historia – la unua estas la impona orgeno en la baziliko en Licheń, disponanta per 157 voĉoj. Tamen ili ne estas fermitaj en unu orgenŝranko – efektive tio estas tri aŭtonomaj instrumentoj. Povas per ili ludi tri muzikistoj samtempe aŭ unu per ĉiuj tri kun helpo de la ludtablo kun ses klavaroj. La potenca sono venanta el tri diversaj flankoj, en kunigo kun la dekkelksekunda resono, faras fulmantan impreson.

La plej granda historia instrumento en Pollando troviĝas en la Arkikadedralo de Sankta Johano la Baptisto en Vroclavo kaj posedas 150 voĉojn (13.207 ŝalmojn!). Ĉi orgeno ne deko-mence troviĝis en preĝejo – la germana firmao Sauer elkon-struis ĝin en la jaroj 1911-1913 en la vroclava Halo de Jarcento, rompante per tio mem la mondan rekordon – la orgeno havis tiam pli ol 200 voĉojn.

Dum la dua mondmilito la Halo de Jarcento ne estis damaĝita, sed tuj post la milito la instrumento estis… profesie dezertigita! Oni forŝtelis antaŭ ĉio ŝalmojn de apartaj voĉoj. Misfaman verkon devis fari la orgenmajstroj rekonstruantaj la detruitan post milito orgenon. Kion fari, malfacile estis atingi tiam la varojn de la unua bezono, kaj kion diri pri la stanaj ŝalmoj… La orgenon el Halo de Jarcento oni transportis en la Arkikatedralon de Sankta Johano la Baptisto kaj en la 50-aj jaroj restaŭris (interalie danke al la multnombra klopodado de Eklezio), kaj neutiligitajn elementojn oni transdonis al la klostro de Paŭlanoj en Hela Monto.

 

Plej malnova…

          Laŭvice la plej malnova pola orgeno troviĝas en la preĝejo de Sankta Andreo en Olkusz. Tio estas la vera vehiklo de tempo, ĉar la tuta instrumento konserviĝis en la origin-nala stato. Danke al tio ni povas aŭdi preskaŭ precize la samon, kion loĝantoj de Olkusz ĉirkaŭ antaŭ 400 jaroj, des pli, ke la orgeno estas agordita laŭ la reguloj el la komenco de la 17-a jarcento, kaj do oni povas ludi sur ĝi ekskluzive la renesancan kaj barokan muzikon. La historio de la olkuŝa orgeno estas interesa ankaŭ pro tio, ke ĝi ligiĝas kun la persona tragedio de ĝia konstruanto.

En la jaro 1611 la germana orgenmajstro, Hans Hummel el Nurenbergo ricevis de la urbaj konsilantoj de Olkusz la taskon elkonstrui belan instrumenton, kiu povus egaliĝi kun la orgeno el la proksima Krakovo. Hummel, ĝuanta la opinion de bonega profesiulo, komencis labori. La konstruado iris tre rapide, ne mankis la mono de malavaraj konsilantoj, kaj la majstro laboris skrupule kaj laŭplane. La orgeno estis jam preskaŭ finkonstruita, kiam la ununura filo de Hummel, hel-panta al li en la konstruado, ŝanceliĝis sur la skafaldo kaj falis rekte sur la pargeton de preĝejo. Oni sepultis lin en subteraĵo, kaj la senkonsola patro tuj forĵetis la laboron super ĉi orgeno en la preĝejo de Sankta Andreo.

 

Plej bela…

          La orgeno en Olkusz estas nur unu el multaj ekzemploj de polaj orgenaj trezoroj. Fama estas la orgeno en Święta Lipka, kun la nekutime riĉa prospekto, ornamita per la moviĝantaj anĝeloj, rotaciantaj planedoj kaj steloj. Gdansko-Oliwa fieras pri la impona romantika orgeno, kies la prospekto “ĉirkaŭas” la ovalan vitralon, kaj Poznań pri la unika orgeno de Franz Ladegast, en kiu verŝajne… fantomas!

Ŝajne la plej altvalora orgeno en Pollando troviĝas en la baziliko de Bernardenoj en Leżajsk. Ĉi tiu fantazia baroka ins-trumento estas entute la verko de polaj manoj (kvankam tiam en la orgenkonstruado eminentis germanoj). Egale en la kampo de teknika projekto kiel ankaŭ en la lignoskulptista dekoracio, farita de la fratoj bernardenoj mem, ĝi estas la unika antikvaĵo kaj samtempe unu el la plej grandiozaj verkoj de la orgena metio en Eŭropo.

Mateusz Ciupka

El: Przymierze z Maryją, n-ro 96, sep/okt 2017, paĝoj: 18-20.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony