Numero 100 – junio 2013

Ora jubileo pastreca de episkopo Ladislavo Miziołek

Paĝo el nia historio

La 23an de junio 1990, en varsovia katedralo festis la jubileon episkopo L. Miziołek. Por partopreni lian sank-tan Meson kunvenis varsovia episkoparo kun primaso kar-dinalo J. Glemp kaj reprezentantoj de diversaj animzorgaj grupoj, kiujn li prezidis dum pluraj jaroj, konforme al sia devizo – ministrare – servi. Kaj la servado ne estis facila, kiel ankaŭ la tempo, en kiu li devis vivi.

Li naskiĝis la 16an de decembro 1914 en vilaĝo Kąpina ĉe Bzuro, kie dum la unua mondmilito longe daŭris bataloj. Familio Miziołek apartenis al batalantoj pri liber-igo de Pollando. La patro mortis, lasante ok infanojn, el kiuj la plej juna Ladislavo havis nur du jarojn. Do tuta zorgo pri la eduko falis sur la patrinon.

La fundamentan lernejon li vizitadis en la naskiĝ-vilaĝo kaj gimnazion en Łowicz (loviĉ), post kiu li aliĝis al la porpastra seminario en Varsovio. La lasta studjaro estis aparte malfacila, ĉar komenciĝis dum la germana agreso kontraŭ Pollando. Ja la subdiakonecon li ricevis en varso-via katedralo la 23an de septembro, dum bombado de la germanaj aviadiloj. La ordinon administris episkopo Stani-slavo Gall, kiu dum la bombado ordonis al la alumnoj for-lasi la katedralon, tamen mem ne foriris de la altaro. Tio fariĝis kvazaŭ simbolo por la pastroj, ke ili ne devas cedi el sia posteno, eĉ se minacas al ili grava danĝero… Post la soleno Varsovion venkoprenis Germanoj. Dume multaj alumnoj perdis la vivon, la aliaj estis arestitaj en Paviak por du semajnoj. La pastreco de Ladislavo tamen maturiĝis kaj la diakonecon li ricevis sekrete en privata kapelo de la epis-kopo. Li pastriĝis jam en iom rekonstruita katedralo, la 23an de junio 1940 j.

La unuajn jarojn de la pastreco travivis sacerdoto Miziołek dum la animzorga laboro en Karczew kaj Mię-dzylesie, poste ekde la jaro 1951 li komencis sian laboron en la porpastra seminario, komence kiel prefekto, poste kiel rektoro. Li episkopiĝis la 19an de februaro 1969 kaj sam-tempe akceptis parokon en Varsovio kun la preĝejo de s-ta Aleksandro ĉe la Placo Tri Krucoj. Tiam la akceptis ankaŭ postenon de estro en la Episkopa Komisiono pri Ekumen-ismo kaj Ĝenerala Animzorgado en Pollando.

El tiu tempo datiĝas kontaktoj de la episkopo kun esperantistaro. Pastro Henriko Paruzel sukcesis lin esperan-tigi, kaj la Animzorgado, kiu fondiĝis en krakova KIK-o (1973), tuj estis aprobita. La episkopo mem partoprenis en kunveno de Esperanto-Sekcio en Krakovo kaj ekde tiu mo-mento en multaj aliaj lokoj de nia lando naskiĝadis aliaj esperanto-grupoj katolikaj. Tio estis des pli necesa, ĉar la Pola Esperanto Asocio nuligis katolikan sekcion ene de la organizo. Tiamaniere polaj esperantistoj katolikaj ricevis agnoskon kaj rifuĝejon ene de ekleziaj instancoj.

En Varsovio esperantistoj ricevis gravan protekton de la episkopo kaj en la preĝejo de S-ta Aleksandro la per-meson celebri esperantlingve unufoje en la monato. Unu-foje en la jaro la Meson esperantlingve celebris la episkopo mem. En la sekva jaro (1974) komenciĝis regulaj spiritaj ekzercoj en Gostyń Poznański kaj diversaj pilgrimoj al po-laj sanktejoj. Ene de tiuj okazis la unua simpozio honore al beata Maksimiliano Kolbe en Niepokalanów (1974), en kiu partoprenis ankaŭ episkopo Miziołek.

Poste sekvis IKUE-Kongresoj en Romo (1975), Ĉen-stoĥovo (1977 kaj 1987), en kiuj nia episkopo aktive parto-prenis, celebrante kaj predikante en la lingvo Esperanto. Al tio oni devas aldoni tre gravan kaj malfacilan taskon, kiun li bonvolis akcepti, nome – estradon de la Liturgia Komisi-ono Internacia, kiu zorgis pri la E-Meslibro. (…)

Ĉi tiu esperantlingva Roma Meslibro, aprobita de la Kongregacio pri la Dia Kulto kaj la Disciplino de la Sakra-mentoj, la 8an de novembro 1990, aperis en junio 1995 en du volumoj (Meslibro kaj Legaĵaro).

Nun la Jubileulo Episkopo Ladislavo estas ne tro sana, ĉar li devis akcepti enplantitan elektran movigilon por sia koro, malgraŭ tio li laboras por bono de la Eklezio kaj la Patrujo. En tiu solena jaro ĉiuj esperantistoj katolikaj sentu sin devigataj ne nur sendi al la Karega Episkopo siajn gratulojn, sed ankaŭ varmegan preĝon intence de lia sano.

(Surbaze de 12 Letero de la animzorganto – julio 1990)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony