Numero 125 – somero 2019
Oleo en la kapo
Por ke la ekzemplo de Maria helpadu al kredantoj
en la imitado de Kristo kaj en la verko de evangelizado.
(Intenco de la Kavaliroj de la Senmakula)
Aŭtobuso. Pliaĝa sinjorino, sidante, traŝovas en fingroj la rozarion. Sur laŭvica haltejo en la aŭtobuson eniras patro kun filo, ili eksidas vidalvide al la preĝanta sinjorino. Knabo fikse rigardanta la rozariajn bidojn frapetas la patron per kubuto:
– Paĉjo, kion tiu sinjorino faras?
– Ŝi preĝas – murmuras sub lipharoj la patro.
– Kaj kion tio signifas?
– Ĝi estas tia superstiĉo praktikata de homoj, al kiuj pajlo el botoj elrampas.
La pliaĝa sinjorino interrompas por momento la pre-ĝon, ekrigardas varme al viro kaj al lia filo, kaj kun favora rideto parolas:
– Malgraŭ ĉio pli bone estas havi pajlon en la botoj, ol fojnon en la kapo…
La unua, kiu eniris en la ĉielon estas Sinjoro Jesuo. La sekvanta, kiu atingis tiun feliĉon, estas Lia Patrino. Iuj asertas, ke por Maria la vojo al ĉielo okupis eĉ malpli da tempo. Jesuo frotadis la trakon, kaj Ŝi nur iris laŭ Liaj spuroj. Tio estas la plej certa maniero, por leviĝi al ĉielaj altoj: ĉar kiucele serĉi novajn padojn, riski, kiam la vojo estas certa kaj elprovita, kaj kiel instruas la ekzemplo de Maria – ankaŭ ebla por la homo. En kio ni devas imiti Jesuon? – Estadas, ke ni ne scias trovi simplan kaj unusencan respondon al tiu demando. Ni serĉas ĝin ie inter spektaklaj agadoj, emociigaj atestoj, suferoj aŭ provokoj, por alpreni ilin ni ne havas kuraĝon. Dume Maria staranta apud Jesuo disde la festeno en Kana de Galileo ĝis la kruco sur Golgoto instruas nin, ke imitado estas unuavice ĉeesto – daŭro ĉe Jesuo, eniro en la rilaton kun Li, konstruado de dialogo, kiu plej simple esprimiĝas en la preĝo.
La simpla preĝo, pleniganta ĉiun liberan momenton, hodiaŭ ne estas moda. La mondo ĝin malestimas, opinias super-stiĉo, mokridas. Same kiel la imitadon de Jesuo, kiel predik-adon de la Bona Novaĵo. Mi ne hontos traŝovatajn en la manoj bidojn de la rozario. Mi ne ektimiĝos sub premo de modernaj opinioj. Mi min ne defendos, akre replikos, diskutos, polemi-kos. Mi ridetos favore, ekrigardos varme, kun amo. Tiel komen-ciĝas predikado de la Bona Novaĵo.
Sac. Jacek Pędziwiatr
E-igis Stanisław Płachta OFM