Numero 115 – vintro 2016

Nun certe mi riskos malfavoron

Ofte mi kritikis la eldiromanieron de publicistoj, profe-soroj kaj ekspertoj, kiuj elpaŝas en televido. Hodiaŭ mi volas priklaĉi pastrojn, sacerdotojn kaj animzorgantojn.

Mi elaŭskultis unu el multaj laŭvicaj animzorgaj leteroj de niaj episkopoj. Ĝi direktata estis al la fidelularo en sankta meso. Mi rememoris miajn pretendojn pri tio, kiel parolas mul-taj ĵurnalistoj aŭ politikistoj, kiuj klopodas transdoni al ni siajn pensojn – pli aŭ malpli profundajn. Foje ili parolas per sloganoj, foje saĝe, kaj iuj – kiel oni nun kolokve difinas – el la kapo.

Estas ankaŭ pastroj, episkopoj, ĉefepiskopoj, paroĥ-estroj, vikarioj aŭ religiuloj. Sur ili pezas granda respondeco – ili parolas en la nomo de Dio. Foje ili parolas al la popolo de Dio ennome de aliaj altranguloj, kiuj surskribis leterojn. Ili le-gas la vortojn de evangelio kaj diras homiliojn – iam oni diris: predikojn. Ili legas legaĵon preskribitan por la donita meso kaj gvidas la preĝon de la fidelularo. Ĉio tio devas atingi la kunven-intojn en la preĝejo. Gravas, kiel ili tion faras. La popolo de Dio devas unue aŭdi, sed ankaŭ kompreni, kio estas al ĝi parolata. La episkopaj leteroj mem skribatas en lingvaĵo konvena por homoj altrangaj en la eklezia hierarkio. Aliflanke ofte ripetiĝas certaj frazoj kaj la fideluloj perdiĝas – ĉu tio jam estis, ĉu tio estas novaĵo. Ĉe la fino de ĉiu letero devus troviĝi alskribo: „Postskribo: Pastroj antaŭ aŭdigo devus trifoje laŭte tralegi la tekston”. Tiam ili certe finkomprenus, kion ili legas. Ili ne kurt-igadus vortojn kaj ne parolus sen vokaloj. Tio estas terura. Vi, sacerdotoj, transdonas la parolon de Dio – kien tiel vi rapidas?

En la preĝejo mi rigardas al homoj aŭskultantaj, sed ne aŭdantaj, kaj nome ne pro la difekto de aŭdsenso. Ili ne kom-prenas logikon. Evidente, ne ĉiuj pastroj tiel faras. Mi estimas multajn klerikojn, kiuj ekposedis la vorttrezoron kaj la porti-povan voĉon. Danke al ili mi kontaktas kun Dio kaj sanktuloj, al kiuj ili referencas. Mi mencias ĉi tie Johanon Paŭlon la Duan, kiu sciis kiel paroli, por trafi al ni. Mi volus, ke la pastroj prenu ekzemplon ne nur el liaj agoj, sed ankaŭ el la maniero paroli, danke al kiu kreiĝas la ligo inter sacerdoto kaj popolo. Iufoje tamen, sidante en la meso, mi fartas, kvazaŭ mi estus tie en la kadro de pentofaro.

Pastroj certe ne legas miajn felietonojn, sed eble iu el ili enrigardos ĝin. Kun ĉi espero mi pardonpetas ĉiujn, kiujn mi povis ofendi.

Katarzyna Łaniewska

 

(El semajnrevuo wSieci 2016/14, p. 92; tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony