Numero 113 – somero 2016

Nova vivo en Kristo

Paŝtita Letero de la Episkoparo de Pollando

por la Jubileo de 1050-jariĝo de Bapto de Pollando

 

Karaj Fratinoj kaj Fratoj!

 

Dum la hodiaŭa solenaĵo de Jesuo Kristo, la Reĝo de la universo, atingas nin la vortoj de la profeto Danielo pri la Filo de homo, al kiu „estis donita potenco, gloro kaj reg-no, kaj (al kiu) servis (…) ĉiuj  popoloj, gentoj kaj lingvoj. Lia regado estas regado eterna, kiu neniam havos finon, kaj lia regno neniam detruiĝos” (Dan 7:14). Ĉi tiu profet-aĵo plenumiĝis rilate la personon de Kristo, kiu estas „fidela Atestanto, unuenaskita el la mortintoj kaj Reganto de la reĝoj de tero” (Apo 1:5).

 

  1. La Bapto de Pollando

 

Kristo – kiel Komenco kaj Fino de la tuta homa historio – kaŭzis, ke antaŭ 1050 jaroj sur la pola tero estis starigita kruco, la emociiga signo de lia venko super peko kaj morto.

En la jaro 966 Mieŝko la Unua akceptis bapton kiel homo libera. Kvankam ĝi estis donita al unuopa persono, tamen ĝi donis la komencon al la komuneco kun aliaj bap-titaj personoj. Pensante pri konsekvencoj de la bapto de Mieŝko, ni povas paroli pri „nacio de baptitoj”, pri „la bapto de nacio”, tiel do ankaŭ pri la Bapto de Pollando (kp. Primaso Stefano Wyszyński, „Por Pasko de la Jaro de Mil-jariĝo de la Bapto de Pollando”, Gniezno 1966).

La duko Mieŝko per tio mem enkondukis siajn sam-gentanojn en la mondon de la latina kulturo kaj faris ilin civitanoj de la komunumo de kristanaj popoloj. Lia baptujo fariĝis la lulilo de naskiĝanta nacio, restante la signo kons-truanta ĝian identecon. La bapto enkondukis nian nacion en la novan mondon, kiu esprimiĝas per la nova kulturo, novaj institucioj, strukturoj kaj juraj preskriboj. La sperto de kre-do transmetis sin forte al la sintenoj moralaj, videblaj an-kaŭ en la mastruma, politika kaj kultura vivo. La sociaj konsekvencoj de la Bapto de Pollando aperis pli poste, ko-mencante de la familio ĝis la nacio,kaj eĉ ĝis la koumnumo de nacioj, kiun hodiaŭ konsistigas por ni Eŭropo.

 

  1. Jubileo de la 1050-jariĝo de la Bapto de Pollando

Dum la Paska Vigilio de la jaro 966, kiam la reganto de Polanoj ekstaris antaŭ baptujo, oni ekkantis ĉi unikan, antikvan himnon: „Ĝoju jam, vi, anĝelaj legiaroj en ĉielo, ĝoju, vi, servantoj de Dio. Eksonu sonoriloj anoncantaj sa-von, kiam Reĝo tiel granda venkas. Ĝoju, vi, tero, priradiita per tiom grandega brilo (…), eksentu, ke vi estas libera de mallumo, kiu la mondon kovras!” („Exultet”).

Kaj de tiam – ĉiujare dum la Paska Vigilio – la Ekle-zio en Pollando kantas ĉi tiun himnon tuj antaŭ la renovigo de la baptaj promesoj; belegan himnon, plenplenan de la ĝojo el savoverko, koncentritan je Kristo, kiu liberigas nin al la amo al Dio kaj al homoj.

En la momento de sankta bapto de ĉiu el ni, ĉi tiu sava evento fariĝas la decida momento de nia persona spi-rita biografio. La sankta bapto estas fundamento de tuta kristana vivo kaj pordego al vivo en la Sankta Triunuo. Ĝi estas ne nur mergo en la sanktakvo, sed la vera mergo en la morto kaj resurekto de la Sinjoro, en lia venko super la malbono. Estas la vera fonto de vivo eterna por ni.

La kredoplena rigardo al ĉi tiu decida evento en nia historio kaŭzas, ke la travivo de la Jubileo de 1050-jariĝo de la Bapto de Pollando ne limiĝas al konsiderado de prob-lemoj kun karaktero socia, kultura aŭ nacia. Tiuj ĉi aferoj estas certe gravaj, sed ja ne ĉi tiujn demandojn ekaŭdis Mieŝko la Unua, kiam li ekstaris ĉe la baptujo. Plejunue oni demandis lin, ĉu li malkonfesas satanon kaj lian vanan glo-ron. Poste, ĉu li kredas je Dio la Patro ĉiopova, je lia unu-nura Filo – Jesuo Kristo, enkarniĝinta, krucumita kaj resu-rektinta, je la Sankta Spirito, je la sankta, katolika kaj apo-stola Eklezio, je la komuno de la sanktuloj kaj je la re-leviĝo de la mortintoj. Al ĉiuj ĉi demandoj Mieŝko respon-dis: „Mi kredas!”. La saman kredkonfeson ankaŭ ni ripet-adas post 1050 jaroj.

 

  1. Jarmilo de la Bapto de Pollando

 

Festi la Jubileon de la Bapto de Pollando tio signifas atesti per la propra vivo pri Kristo. Tian kuraĝan ateston en la nefacila tempo de Popola Pollando donis katolikoj en la jaro 1966, dum la solenado de la miljaro. Helpis en tio la naŭjara Granda Noveno, alivorte la animzorga programo prilaborita fare de la Diservanto Pastro Kardinalo Stefano Wyszyński. Ĝia ĉefa devizo sonas ĝis hodiaŭ en niaj oreloj: „Fideleco al Dio, Kruco, Evangelio, Eklezio kaj al ĝiaj Paŝ-tistoj”.

La grandega spirita laboro, akompana al Jarmilo de la Bapto, finiĝis per solenaĵoj sur Hela Monto la 3-an de majo 1966. Ĉi-tage oni konfidis al Dipatrino nian nacion por laŭvicaj 1000 jaroj. Sen tiu Jarmilo estus malfacile imagi sekvan kvaronon de jarcento de la pola historio: la pontifikadon de Sankta Johano Paŭlo la Dua, la grandan movadon „Solidareco” kaj en la jaro 1989 reakiritan liber-econ.

Post kvindek jaroj paŝtistoj de la Eklezio kune kun arigita fidelularo ripetos ĉi tiun akton sur Hela Monto la 3-an de majo 2016, konfidante Polojn en Patrujo kaj ekster ĝiaj limoj al nia spirita Patrino kaj Reĝino.

 

  1. Ekumena defio

 

La bapto estas evento, kiu ne estas fermebla nur en la kunteksto de la katolika Eklezio. Sankta Paŭlo skribas, ke „[…] en unu Spirito ni ĉiuj estas baptitaj en unu korpon” (kp. 1 Kor 12:13), kreante unu, sanktan, universalan kaj apostolan Eklezion.

Tial la bapto faras kristanojn, sendepende de ekzist-antaj inter ili dividoj, la membroj de unu Korpo de Kristo. Kreas la unuecon, kiu ne limiĝas ekskluzive al indiferenta toleremo kaj reciproka scio pri ni mem, sed plenumiĝas en la interŝanĝo de spiritaj donacoj.

Ni dankas al Dio por la akceptita komence de la jaro 2000 fare de la Katolika Eklezio kaj Eklezioj arigitaj en la Pola Ekumena Konsilantaro „Deklaro pri la reciproka reko-no de bapto kiel la sakramento de unueco”. Ĝi estas sen-precedenca en Eŭropo kaj mondo, inspiras alpreni pluajn paŝojn al la unuiĝo de kristanoj. La unueco de Eklezio estas la volo de Kristo. (…)

 

  1. Eksterordinara Jubileo de Mizerikordo

 

La travivataj de ni solenaĵoj de 1050-a datreveno de la bapto de Pollando kuniĝas en la komenciĝanta liturgia jaro kun ankoraŭ unu cirkonstanco, kun Eksterordinara Ju-bileo de Mizerikordo. (…)

Sankta Patro Francisko  rekomendis, ke la Ekster-ordinara Jubileo de Mizerikordo komenciĝu la 8-an de decembro 2015, en la soleno de la Senmakula Koncipiĝo de Plejsankta Virgulino Maria, kaj finiĝu la 20-an de nov-embro 2016 en la soleno de Kristo, Reĝo de la universo.

En ĉi tiu tempo ni kunigos la intencojn de Sankta Patro kun la tutpollanda akto de akcepto de la reĝado de Kristo kaj la submetiĝo al lia Dia povo. Ni faros tion en apudkrakovaj Łagiewniki la 19-an de novembro 2016, en antaŭtago de la soleno de Jesuo Kristo, Reĝo de la uni-verso. (…)

Por la benata tempo de renovigo de nia bapta ident-eco en la Jubilea Jaro elkore ni benas ĉiujn baptitojn kaj tiujn kiuj preparas sin al la bapto.

 

Subskribis: Paŝtistoj de la katolika Eklezio en Pol-lando ĉeestantaj en la 370. Plena Kunveno de la Konfe-renco de Pola Episkoparo en Varsovio, la 6-an de oktobro 2015.                               El: Michael, okt-nov-dec 2015.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

___________________________________________________________________________________

 

La homo trovas vojon

tra l’ spaco ĝis stelaroj,

sed tre maloftan fojon

al domo de najbaro.

*

La internacia juro

estas sistem’ de sekuro

kies valido tuj ĉesas

kiam apliko necesas.

Alsendis A. Kronshage

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony