Numero 126 – aŭtuno 2019
Nova valora editaĵo
Aperis libreto – kolekto de pollingvaj 33 etaj vers-aĵoj de la famkonata pola poetino Maria Pawlikowska-Jasnorzewska (1891-1945), filino de la fama pentristo Woj-ciech Kossak kaj fratino de Jerzy Kossak ankaŭ fama pen-tristo kaj de Magdalena Samozwaniec. En Esperanton tra-dukis la versaĵojn Kazimierz Strzelecki.
La nomita poetino debutis en la konata periodaĵo „Skamander”, sed malgraŭ siaj kontaktoj kun la poetoj de tiu poezi-torento ŝi ellaboris sian, propran stilon konciz-forman, invers-puentan kaj ĉambran. En la tridekaj jaroj de la 20a jarcento ŝi kreis meditadajn versaĵojn pri trapasado de la tempo, sed ankaŭ pri fascinado je la naturo kun Di-kredemaj motivoj en la kolektoj: “Dormanta teamo” (1933) “Baledo de konvaloj” (1935). Ŝi kreis ankaŭ teatraĵojn, ekzemple: “Amanto de Sybilla Thompson” (1936), ankaŭ kontraŭtotalismajn groteskojn “Strangulino” (1938). Ŝiaj verkaĵoj estas alte taksataj ĝis la nuna tempo.
La libreton (tre plaĉan) eldonis la konata Esperanta Societo FLAMO en Toruń.
Inĝ. Rafał Tuszyński