Numero 111 – vintro 2015

Nova Urbo

Internacia novaĵletero de Fokolar-Movado            Aprilo 2015

‘Nova Urbo’

UNUECO TRANS ĈIUJ KULTUROJ

 

En ĉi tiu numero de „NU” ni kore rememoras la homon, kiu grave kontribuis ke nia E-lingva versio de la tre disvastiĝinta inter-nacia magazino aperas same kiel tiuj aliaj en kelkdeko da lingvoj. En ĉijara aprilo p. Korytkowski celebrus sian 70an naskiĝdaton.

Georgo Korytkowski (1945-1998)

Franciskano Georgo (Jerzy) Korytkowski vivis en usona urbo New Brunswick, kiam la fondinto de Fokolaro, Chiara Lubich venis oficiale al Novjorko, en majo 1997. Tiam naskiĝis la ideo – demandi ŝin, ĉu Citta Nuova / New City (la oficiala re-vuo de Fokolara Movado) povas publikiĝi ankaŭ en nia Interna-cia Lingvo. La programo de tiu mallonga vizito estis ege streĉa: Ch. Lubich estis invitita paroli en la ĉefa UN-oficejo, poste ve-turis al alia ŝtato ricevi honoran doktorecon, sekve oni planis aliajn renkontiĝojn kiel tiu kun islama komunumo kaj ties gvid-antoj. Kiel do ni povus ŝin kontakti kaj informi pri nia E-propo-no?

Tial ni ekvidis nur unu ŝancon: veturi al Mariapolis Lu-minosa (nordamerika Fokolar-urbeto) kie Ch.Lubich pasigos unu tagon kun usonaj kaj eksterlandaj gastoj. Ni telefonis al p. Georgo kaj proponis ke tiucele ni renkontiĝu eble en Luminosa (li venu el New Jersey kaj ni el Kanado). Li, entuziasma esper-antisto, tuj konsentis. J. Korytkowski studis en Romo, tie dokto-riĝis pri juro kaj pri internacia komunikado, li parolis flue la ita-lan – do ni pensis ke li estas la plej taŭga persono por prezenti nian iniciaton. Tamen tio ne estis facila, ĉar al Luminosa venis pli ol du mil homoj, ne nur el Usono sed ankaŭ el Kanado, Me-ksikio, Karaiba Insularo kaj Mezameriko. Baldaŭ post nia alve-no al Luminosa, p. Georgo interparolis kun Pasquale Foresi, unu el ĉefaj kunlaborantoj de Ch.Lubich. Poste ni ĝoje ricevis la respondon, ke „Jes, Chiara Lubich aprobis ke ni publikigu Citta Nuova / New City ankaŭ en Esperanto!” Tiun mesaĝon transdo-nis al mi Andre Weiss, kiu antaŭ jaroj migris el Luksemburgo kaj estis tiam Fokolar-gvidanto por Kanado. Do, nia veturo al Novjorko estis tre sukcesa kaj pro tio p. Georgo meritas nian dankemon.

Jerzy Korytkowski naskiĝis la 19an de aprilo 1945 en vi-laĝo Supy, bjalistoka regiono kaj en sia junaĝo lernis en francis-kana seminario. Tie oni baldaŭ malkovris lin tre talenta studen-to, ĉiam preta helpi lernadon al aliaj kolegoj. Pro lia optimismo kaj sprita humoro, ĉiuj ŝatis Georgon. En majo 1970 Jerzy iĝis sacerdoto kaj post universitataj studoj doktoriĝis pri juro kaj te-ologio. Poste oni sendis lin al Romo, kie li instruis en Internacia Kolegio kaj trovis ankaŭ tempon por esperantista agado kaj por partopreno en diversaj E-eventoj. D-ro Korytkowski verkis po-pular-sciencajn librojn kaj argumentis logike ke Esperanto estas la plej taŭga lingvopropono en la nuntempa kaoso. Tiuj libroj ankoraŭ aĉeteblas tra vaste konataj ret-vendejoj. Ili estis tradu-kitaj al kelkaj lingvoj. Jen la du titoloj en Esperanto: 1. Ekume-nismo kaj internacilingva problemo (eld. en Svislando, 1973)

  1. Internacia lingva komunikado en la Eklezio kaj nuntempa mondo (eld. Ritmo en Pollando, 1986).

Se ekzistas iu listo de E-poliglotoj, certe tie povus esti ankaŭ lia nomo. P. Georgo flue parolis en pola, angla, esperan-to, latina, rusa, hispana lingvoj kaj povis komunikiĝi en la fran-ca, nederlanda kaj germana. En 1984 li estis delegita al usona ŝtato Novĵerzejo kie celebradis Meson en tri lingvoj: angla, pola kaj hispana. Tie li laboris kiel juristo kaj ankaŭ deĵoris en hospi-taloj. Vojaĝante al Kanado, p. Georgo kelkfoje vizitis nian do-mon kaj niaj infanoj tre ŝatis lin aŭskulti. Ili tiam frekventis bazlernejon kaj ĝuis lian parolon en kelkaj lingvoj. Pastro Kory-tkowski rakontis interese pri vojaĝoj, pri diversaj landoj kaj lin-gvoj kaj kiel bone Esperanto utilas en internaciaj kontaktoj. Lia tipe franciskana simpleco kaj modesto agordis nin ĉiujn amik-ece kaj tiam Esperanton eĉ mia edzino ŝatis.

Mi ekmiris kiam p. Georgo menciis pri sia plano parto-preni Universalan E-kongreson en Aŭstralio. Tre longa distanco de Nordameriko… kaj li eĉ tiel aranĝis la vojaĝon, ke sume li povu ĉirkaŭflugi la terglobon. Mi ne sciis ke ĝi estis lia lasta granda revo, ĉar li estis malsana je ren-kancero kaj mortis sek-vajare – la 18an de decembro, nur en sia 53-a vivjaro. Kaj mi bedaŭrinde preterlasis fari fotojn kiam li ĉeestis kun ni kaj ravi-gis niajn infanojn rakonte pri beleco de la mondo kaj pri valoro de nia Internacia Lingvo. Restis nur memoro pri lia amikeca ri-deto kaj kortuŝa impreso, kiun al ni postlasis tiu serena francis-kana animo. Kaj nun, per ĉi tiu artikoleto, ni povas nur esprimi dankon ke inter tiom da valoraj homoj, kiujn ni povis renkonti per Esperanto, troviĝas ankaŭ Georgo Korytkowski.

„Ni amu homojn antaŭ ol estos jam tro malfrue”

skribis poeto.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony