Numero 112 – printempo 2016

Nova kultura revolucio

Nenio do mirinda, ke en la batalo kontraŭ la kristan-ismo la potencohavuloj transprenas la praktikojn el la san-ga revolucio iniciatita fare de Mao Zedong. La 21-an de julio per la ordono de lokaj ordonpovuloj estis incendita la kruco de la protestanta preĝejo en la urbo Taizhou ĉe la orienta marbordo de Ĉinio. La fotoj el ĉi okazintaĵo disvas-tiĝis per la ĉina Interreto. Interretanoj komentadis, ke tiujn ĉi praktikojn utiligas nur teroristoj de la Islama Ŝtato. Ili re-memorigis, ke en pasinteco en Ĉinio estis bruligitaj preĝ-ejoj kaj krucoj dum la ribelo de la boksistoj (armita popola ribelo en la nord-orienta Ĉinio en la jaroj 1899-1901, direk-tita kontraŭ alilandanoj kaj la dinastio Qing) kaj dum la periodo de la kultura revolucio (1966-1976). „Hunvejbinoj (la komunista junulara organizo aganta en Ĉinio dum la kultura revolucio) faris tion laŭ la ordonoj de la komun-istaj ordonpotenculoj. Tiel same estas detruataj preĝejoj kaj krucoj hodiaŭ laŭ la ordonoj de la potenculoj el Pekino” – skribis unu el la interretanoj. Similaj ekbruligoj de la kru-coj kaj preĝejoj en Zhhejiang – la plej kristana provinco en Ĉinio – estis multaj. En majo tio okazis en la urbo Linŝui kaj antaŭ kelkaj semajnoj en Dongyang.

La pastoro Bob Fu, la fondinto de la kristana organ-izo China Aid Association (CAA), opinias, ke la situacio de la kristanoj en la Ŝtato de Mezo estas la plej malfacila ekde la periodo de la kultura revolucio. La 23-an de julio de la nuna jaro (2015) la pastoro, depoziciante antaŭ la aganta Komisiono ĉe la Usona Kongreso por Ĉinio, diris interalie, ke ĝis la fino de junio de la kuranta jaro oni forigis perforte pli ol 1500 krucojn en la provinco Zhejiang kaj pli ol 1300 kristanoj, kiuj strebis malebligi la detruadon de preĝejoj kaj krucoj, estis arestitaj.

Komunistaj decidantoj anoncis, ke komence de sep-tembro estos malplenigitaj aŭ detruitaj 15 „neleĝe” ekzis-tantaj preĝejoj en la urbo Wenling en la provinco Zhejiang.

La ĉinaj kristanoj tamen ne estas pasivaj. Tie, kie ankoraŭ konserviĝis krucoj, estas organizataj 24-horaj gardostaradoj. La malgranda grupo, laŭkutime 3-4-persona, havas la taskon alvoki fidelulojn, kiam en proksimeco aperos kompanianoj, por forigi la krucon. Tie, kie la krucoj jam malaperis, okazadas protestoj, en kiuj partoprenas la kredantoj tenantaj propramane faritajn krucojn ruĝkolore pentritajn. Kiel diras la pastoro Bob Fu, la ĉinaj komunistoj penas denove krucumi Kriston, sed ili renkontas ĉiam pli grandan kontraŭstaron kaj eksciton, kaj malgraŭ la repreza-lioj la nombro de kristanoj kreskas.

 

El la semajnrevuo Gazeta Polska, n-ro 35/2015,

                                               esperantigis Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony