Numero 122 – aŭtuno 2018

Nikolao Kopernik – kuracisto

Nikolao Kopernik estas konata en la mondo kiel fama astronomo. Dum sia vivo-tempo li estis, tamen, pli konata kiel kuracisto. La 17-jarcenta historiisto Szymon Starowolski asertis, ke Kopernik, kiel kuracisto, estis omaĝata kiel la dua Eskulapo. Li konis diversajn kuracilojn, elprovadis ilin, mem preparis kaj sukcese uzis. Speciale dankemaj al li, estis malriĉuloj, kiuj ŝat-egis lin kaj omaĝis kiel idolon.

Tiu ĉi konstato estas tiom pli signifa, ke Kopernik tiu-tempe estis unusola kuracisto en Varmio. Malgraŭ tio, ke tiam daŭris la periodo de Renesanco, tiama medicino utiligis plu mezepokajn praktikojn. Medicino tiama estis plena de magiaj kaj terurigaj imagoj kaj konvinkoj. Ekzistis tiam ankaŭ ega ligiteco de medicino kun la astrologio, kiu havis malmulton komunan kun la astronomio.

Post siaj universitataj studoj en Jagelona Universitato (1491-95), kaj post siaj juraj studoj en Bolonjo (1496-1501), Koperniko forveturis, en 1501 – laŭ konsento de Varmia Kapi-tulo, kune kun sia frato Andreo, jam duan fojon, al Italio, al Padovo, por studi medicinon. Supozeble postulis tion lia protek-tanto (onklo) – episkopo Watzenrode kaj membroj de tiea varmia kapitulo, kiuj volis havi personon edukitan en medicino.

Padovo estis tiam la plej grava centro de studado pri medicino en Eŭropo. La studado daŭris tiam tri jarojn. La kvara jaro destinita estis por praktikado de medicino sub protekto de unu el profesoroj. Oni sekvis tie rekomendojn de tiel grandaj scienculoj kiel: Hipokrato, Galeno, Aviceno. Jam tiam oni studis tie kirurgion kaj oni faris sekciojn bezonatajn tiukampe. Ne estas certe, ĉu Kopernik akiris titolon doktoro pri medicino, kvankam Marteno Kromer kaj aliaj nomis lin doktoro. Tutcerte tamen akiris titolon doktoro pri kanona juro (31 majo, 1503) en Feraro.

Jam ĉe la fino de 1503 Kopernik revenis al Varmio. Li iĝis kuracisto por varmiaj episkopoj, kaj liaj medicinaj servoj estis opiniataj valoraj, efikaj. Kopernik restadis en Fromborko, sed laŭ bezonoj faris vojaĝojn kiel kuracisto, eĉ al Reĝurbo-Kroleviec, Lidzbark Warmiński ktp.

Kuracista famo de Nikolao Kopernik estis vasta, ekzem-ple en Lubavo li kuracis sian lernejan kolegon episkopon Tiedmann Giese, vizitis ankaŭ Gdanskon. Postrestis ĉirkaŭ kvardek libroj medicinaj, kiujn li uzis, plimulto pri praktika kuracado. Post lia forpaso la librojn transprenis Varmia Epis-kopejo. Bedaŭrinde, en la deksepa jarcento la librojn rabis svedoj kaj portis ilin al Svedio rezulte de la historia invado.

Ekzistas libro supozeble de lia aŭtoreco titolita “Regi-men sanitatis D. Copernici Canonici Varmensis per Annum ad omnes Menses” [Preskriboj sanigaj de Doktoro Kopernik Varmia Kanoniko por tuta jaro laŭ monatoj]. La libro prezentas astrologi-medicinajn konsilojn, tre popularajn en mezepoka medicino de la tempo de Salerno-lernejo, kie unuan fojon ili aperis. La libro prezentas laŭepokajn opiniojn kaj metodojn. Kopernikaj medicinaj metodoj certe ne estis tiel revoluciaj kiel tiuj de la astronomio. Kopernik traktis medicinon kiel kutiman, homan devon servi al homfratoj laŭ siaj eblecoj.

Oni emfazu tamen, ke krom astronomio kaj medicino, Kopernik okupiĝis pri pluraj aliaj branĉoj ekz.: poezio, karto-grafio, kalendar-reformo, administrado, ekonomio, – verkis ankaŭ libron pri monsistemo. Li okupiĝis ankaŭ pri konstru-projektoj, armilaro kaj defendis la olŝtinan kastelon kontraŭ kruckavaliroj. Li estis vere renesanca geniulo.

Esperanto-Societo “Flamo” en Toruń akiris originalan nepublikigitan tekston de gdanska profesoro d-ro hab. Eŭge-niusz Sieńkowski titolitan: „Nikolao Kopernik kiel kuracisto”  kaj laŭ permeso de la aŭtora familio eldonis la libreton pol-lingve kaj liveris al kelkaj gravaj bibliotekoj en Pollando kaj al pariza pola biblioteko.

 

Prilaboris Romuald Skaliński

Surbaze de la libreto de Prof. Eugeniusz Sieńkowski: „Mikołaj Kopernik jako lekarz”, Toruń 2010.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony