Numero 121 – somero 2018

Nia Patrujo Cent jaroj de la reakiro de suvereneco fare de Pollando (1918-2018)

La vorto ‘patrujo’ tre proksimas al ĉiu sincera polo-patrioto. Certe ĉiu el ni memoras bone almenaŭ la komen-cajn vortojn de tielnomita „Roto”, kiun ni lernis en la baz-lernejo:

„Nek teron de l’gepatra hejm’, nek lingvon de l’nacio

iam forlasos nia gent’ Piast-reĝa familio.

Jugo fremdula for de ni! Tiel nin helpu Di’!”

Ĉi-jare ni travivas la centan datrevenon de la re-akirita sendependeco de Pollando. Valoras demandi, kiel aspektas nia zorgo, nia amo al la surtera Patrujo? Ŝajnas, ke oni devas rememori la vortojn de sankta Johano Paŭlo la Dua, kiu en 1979 vokis: „Antaŭ ol mi foriros de ĉi tie, mi petas vin, por ke vi la tutan spiritan heredaĵon, kiu nomiĝas ‘Pollando’, ankoraŭfoje akceptu kun la kredo, espero kaj amo – tia, kiun plantas en ni Kristo en la sankta bapto; – por ke vi neniam ekdubu kaj laciĝu, kaj ne senvolontiĝu, – por ke vi mem ne subtranĉu tiujn radikojn, el kiuj ni el-kreskas.” (Krakovo, 9 jun 1979).

Tiu ĉi voko de la sankta Papo estas plu aktuala. Dum jarcentoj niaj antaŭuloj ĉiam kun amo eldiradis la vorton ‘Patrujo’, zorgis pri ĝia bono, prospero, defendis landli-mojn… Bedaŭrinde, kaŭze de la tri dispartigoj Pollando perdis sian sendependecon favore al Rusio, Prusio kaj Aŭstrio. Kvankam la bataloj por libereco estis likvidataj de la okupantoj, tamen en la koroj restis espero je Dia helpo kaj la helpo de Dipatrino. Sur multaj bildoj Dipatrino ame alpremas la blankan aglon al sia koro. Jen paroliva signo.

Kiam Pollando ne ekzistis sur la mond-mapoj, ĉiam Dipatrino restis fidela al nia nacio, liverante al ni fidon kaj kuraĝon, indikante sian Filon, kiu ĉiam venkas. Tio devus nin stimuli al zorgo pri nia Patrujo; precipe hodiaŭ kiam la amo kaj sindono al la Patrujo malfortiĝis en iuj koroj, kaj la lokon okupis egoismo kaj zorgo pri propraj aferoj. Zorgo pri la historio kaj sorto de Pollando estas nia devo, ĉar ni devas transdoni al pluaj generacioj la amon al tiu lando, por kiu multaj samnacianoj verŝis sian sangon. Tio kreas kaj subtenas patriotismon.

En la historio de Pollando ne mankas ekzemploj de heroaj poloj, kiuj scipovis defendi la Patrujon. Hodiaŭ ni devas zorgi, ke la libereco, sendependeco daŭru kaj estu certigita. Zorgo pri la justa hejmo signifas ankaŭ zorgon por konservi la heredaĵon, kiu elkreskis el la evangeliaj kri-stanaj radikoj. Ni ĝojas pro la reakirita libereco, sendepen-deco, sed ni devas kune agadi por la bono de Pollando, por ke ĝi evoluu en justeco kaj paco. Grava elemento de nia zorgo estas preĝo por la Patrujo. Tiun taskon entreprenas multaj personoj kiuj apartenas al preĝo-komunumoj. Tiuj ĉi preĝoj kunigitaj kun spiritaj oferoj, suferoj, kaŭzas, ke poloj povas farti bone en sia Patrujo, ke ĉiu samnaciano havas sian lokon…

Nune, kiam ni festas la centjaran jubileon pri la re-akiro de sendependeco, ni denove aŭskultu la vokon de la pola Papo, kiu la 9an de junio 1979, en krakovo diris:

„Mi petas vin ĉiujn: – ke vi havu la fidon eĉ spite al ĉiu via feblo, ke vi serĉu ĉiam la spiritan forton ĉe Tiu, ĉe kiu tiom da generacioj de niaj patroj kaj patrinoj ĝin trov-adis, – ke vi neniam deturniĝu de Li, – ke vi neniam perdu tiun spiritan liberecon, al kiu Li „liberigas” la homon, – ke vi neniam malestimu tiun Amon, kiu estas „la plej granda”, kiu esprimiĝis pere de la Kruco, kaj sen kiu la homa vivo havas nek radikon, nek sencon. Mi petas vin pri tio pro memoro kaj pro la potenca propeto de Dipatrino de la Hela Monto kaj de ĉiuj ŝiaj sanktejoj sur la pola tero, pro la memoro de sta Vojteĥo, kiu pereis por Kristo ĉe la Balta Maro, pro la memoro de sta Stanislavo, kiu mortfalis sub reĝa glavo sur Skałka [Roketo]”.

Neniu el ni vivas por si mem. Ni vivas por Dio kaj por nia Patrujo. Do ni devas preĝi, laŭdi Dion kaj laŭ nia ebleco agadi por la bono kaj gloro de nia Patrujo. Vivu Pol-lando! Ĝi ne pereis kaj ne pereos!

 

Laŭ artikolo de p. Adam Stankiewicz MIC, titolita „Modlitwa za Ojczyznę”, aperinta en „Pielgrzym Licheński”, p.34-35, prilaboris Romuald Skaliński el Toruń.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony