Numero 119 – vintro 2017

Ni volas Dion !

Neniu sukcesis neniigi kuraĝon kaj forton, kiuj dis-tingas la karakteron de poloj. La pola martiro Episkopo Miĥaelo Kozal bone tion esprimis per la vortoj: „Disde malvenkiĝo per armilaro pli forte timigas la dekadenco de la spirito ĉe homoj”. Dum kvar jardekoj de la komunismaj reĝimoj, Pollando kaj aliaj malliberigitaj nacioj de Eŭropo rezistadis al brutala kampanjo, kies celo estis la neniigo de libereco, de via kredo, viaj rajtoj, via historio, via identeco – de ĉio, kio konstituas la kvintesencon de via kulturo kaj homeco.

Dum la tuta tiu tempo tamen vi neniam perdis la spi-riton! La tiranoj provis vin rompi, sed Pollandon ili romp-faligi ne povis. Kaj kiam alvenis la dua de junio 1979 kaj kiam sur la Placo de la Venko dum la unua Sankta Meso kun la pola Papo ariĝis unu miliono da poloj – en ĉi tiu tago ĉiu komunisto en Varsovio devis ekkonscii, ke la opresa sistemo baldaŭ rompiĝos. Ili ekkomprenis tion ekzakte en ĉi momento, kiam dum la prediko de la Papo Johano Paŭlo la Dua la miliono da poloj – viroj, virinoj kaj infanoj ko-mencis la preĝon.

Ili ne petis riĉecon. Ili ne petis privilegiojn. Per la vortoj de kanto ili eldiris tri sincerajn vortojn: „Ni volas Dion„. Per ĉi tiuj vortoj la pola nacio alvokadis la pro-meson pri pli bona estonteco. Poloj retrovis en si mem la novan kuraĝon, por kontraŭstari persekutantojn. Kaj ili re-trovis la vortojn, por anonci, ke Pollando denove estu Pollando.

Kiam mi staras ĉi tie hodiaŭ antaŭ ĉi plena de kredo nacio, ĉiam estas aŭdigataj tieaj revenantaj eĥe voĉoj. Ili portas la mesaĝon, kiu hodiaŭ estas same vera kiel antaŭe. La pola nacio, la usona nacio kaj la nacioj de Eŭropo ĉiam vokas: Ni volas DION!

Donald TRUMP

La Prezidento de USONO

 

Jen estas fragmento de la mesaĝo eldirita sur la Placo de la Familio Krasiński en Varsovio la 6-an de julio 2017.

 

El: MICHAEL, Edycja Polska, N-ro 93, aŭgusto-septembro 2017, paĝo 19                              Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony