Numero 126 – aŭtuno 2019
Ni preĝu por malamikoj
„Jen estas la Nacio baptita en la spaco de sia historio, hodiaŭ rigardanta en la morgaŭon (…)
Kiel ekipaĵon por la estonteco ĝi prenas la instron pri alta digno de ĉiu homo: grandioza aŭ malestimata, potenca aŭ mallerta kune kun la indiko: Amu vian proksimulon (Mat 22:39). Kaj nome ĉiun! Tiun, kiu havas la korajn okulojn, kaj tiun, kiu havas la vitrajn okulojn. Tiun, kiu havas la fervoron en la brusto, kaj tiun, kiu portas en sia koro ŝtonon. Tiun, kiu havas al vi la etenditan manon, kaj tiun, kiu vin pikas perokule. Ĉiun! (…)
Mi ĉiam instruas vin, ke tiu venkas – eĉ se li estus faligita kaj piedpremita – kiu amas, kaj ne tiu, kiu en la malamo piedpremas. Ĉi lasta malvenkis. Kiu malamas – tiu jam malvenkis!
Kiu mobilizas malamon – malvenkis! Kiu batalas kun Dio – malvenkis! Kaj venkis jam hodiaŭ – eĉ se kuŝus surtere piedpremita – kiu amas kaj pardonas, kiu – kiel Kristo – fordonas sian koron, kaj eĉ vivon, por siaj mal-amikoj”.
El la homilio de Kardinalo Stefano WYSZYŃSKI,
la 24-an de junio 1966
El la taggazeto: Nasz Dziennik, n-ro 24 (6380), 29-a de januaro 2019, paĝo 2.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski
_______________________________________________________________________________
Vian grandecon ne montras tio kion vi havas,
sed tio kion vi donas.