Numero 106 – decembro 2014

Ni ne timu sanktecon

Homilio de Stanisław Wielgus, ĉefepiskopo senjoro de varsovia ĉefdiocezo, aŭdigita la 11an de aŭgusto 2014 en Radecznica.

 

Kun granda ĝojo mi akceptis la inviton de Honor-indaj Patroj Bernardenoj, por hodiaŭ aktive partopreni la duan jam pilgrimadon de la aŭskultantoj de Radio Maria kaj de la telespektantoj de Televizio Trwam al la sanktejo de S. Antono el Padovo en Radecznica, kie antaŭ 350 jaroj havis lokon ununuraj en la mondo, agnoskitaj de ekleziaj aŭtoritatoj, aperoj de S. Antono el Padovo, amata jam de jarcentoj far milionoj da homoj el tuta mondo, granda pat-rono kaj protektanto de personoj afliktitaj kaj damaĝitaj.

Sankta Antono estis kaj estas ne nur konsolanto de sennombraj kristanoj turnantaj sin per lia perado al Dio pe-tante helpon en la plej diversaj aferoj kaj intencoj.

Sankta Antono konsistigas ankaŭ por ĉiu el ni belan imitindan ekzemplon en nia migrado al sankteco, al kiu ni ĉiuj estas vokitaj.

 

Dio konstante estas kun la homo

 

Sankta Johano Paŭlo la Dua en sia instruado senĉese rememorigis al ni, ke ni strebu al sankteco. Li vokis nin al publika kredkonfeso en la vivo ĉiutaga kaj familia, en labo-ro, politiko, lernado, edukado kaj kultivata arto. Li emfazis, ke la Krista religio estas ununura mondreligio, ĉar nur ĝi transpaŝis ĉiujn limojn: geografiajn, rasajn, naciecajn, kul-turajn, sociajn, ekonomiajn kaj ĉiajn aliajn.

Li daŭre rememorigis al homoj pri la senĉesa ĉeesto de Dio en la historio de nacioj kaj de ĉiu individua homo. Li parolis, ke eĉ en la plej profunda malfeliĉo, malespero kaj en la plej granda senbrideco de diabla barbareco Dio konstante estas kun la homo; ĝuste kun tiu, kiu plej suferas, kiu estas persekutata, priĵetata per insultaĵoj, malestimata kaj turmentata.

Sankta Johano Paŭlo la Dua admonis la nuntempajn naciojn, por ke ili ne allasu al kontestado de la Dia ĉeesto en ilia vivo, ĉar la neĉeesto de Dio kondukas ĉiam al mal-pleno, al manko de ekzistosenco, al timo antaŭ futuro kaj al malespero, kovrata hodiaŭ vaste per primitiva, stulteta kaj foje blasfema distro, proponata de diversaj komunikiloj kaj institucioj interŝanĝe kontraŭ kredo kaj religiaj travivaĵoj. Ĉar la feliĉon, dignon kaj vivosencon – predikis la sankta Papo – garantii povas nur Dio. Tiu, kiu ne estimos Dion, ne estimos ankaŭ la homon kaj ties dignon kaj la fundamen-tajn rajtojn.

En la turnopunkto de jarmiloj nia granda Sanktulo Johano Paŭlo la Dua vokis tiujn naciojn, kiuj rompis jam ĉiujn Diajn ordonojn kaj piedpremis ĉiajn moralajn valo-rojn, por ke ili konvertiĝu, ke ili komencu serĉi Dion, ke ili komencu adori Lin. Li daŭre ripetadis, ke gloro de homo estas la vivanta Dio, kaj gloro de Dio estas la vivanta kaj sankta homo.

 

Kulturo la motoro de historio

 

Laŭ opinio de sankta Johano Paŭlo la Dua, ne poli-tiko kaj ekonomio estas la motoro de historio, kiel parolas nuntempaj politikistoj kaj multnombraj ĵurnalistoj, sed la kulturo. Kaj la koro de kulturo estas kulto de tio, je kio ni kredas. Se ni ne kultas la veran Dion, sed interŝanĝe kon-traŭ tio ni kultas monon, sekson, famon, politikan signifon, alkoholon, narkotaĵojn, diversajn miskutimojn, senĉesan amuzon kaj aliajn nuntempajn idolojn, tiam konsekvenco de tiu pagana kulto fariĝos la satana civilizacio de morto, hodiaŭ pli kaj pli ĉirkaŭanta la nuntempajn sociojn.

Plej grava el ĉiuj ordonoj de Dekalogo estas la unua ordono, kiu vokas nin, ke ni adoru nur la ununuran Dion kaj ne interŝanĝu Lin je la nuntempaj idoloj. Tiu ordono vokas nin, ke ni deturniĝu disde minacanta al ni nova pa-ganismo, en kiun tiom ofte ni falas, kaj revenu al kulto de la vera Dio. Ekde jarcentoj kaj ĝis hodiaŭ la Eklezio diras al ni, ke ni ne timu la sanktecon, al kiu ni ĉiuj estas vokitaj.

En lastaj jardekoj la Papoj levis al la honoro de la al-taroj multegon da sanktuloj kaj beatuloj. Estas tre bone. Ĉar ili estas la plej granda trezoro de la Eklezio. La sankt-uloj estas por ni agadmodeloj, niaj gvidantoj en malfacila vivo kaj grandaj perantoj en niaj preĝoj direktataj al Dio.

La sanktuloj ludis gravegan rolon en konstruado de grandioza civilizacio eŭratlantika kaj unueco de Eŭropo kaj mondo. Ne politikistoj, ne bankieroj, ne revoluciuloj kaj ne diversaj estroj, sed grandaj sanktuloj, kiel S. Aŭgusteno, S. Tomaso de Akvino, honorata ĉi tie aparte S. Antono de Pa-dovo, S. Vojteĥo, Sanktaj Cirilo kaj Metodio, S. Bonifaco, S. Patriko, S. Francisko el Asizo, S. Dominiko, S. Ignaco kaj miloj da aliaj sanktuloj konstruadis la veran, bazitan sur mizerikorda amo kaj vero, aŭtentikan eŭropan unuecon, en kiu gravas antaŭ ĉio la amo, boneco, paco kaj justeco.

Estas sanktuloj kaj antaŭ ĉio sanktuloj, kiuj konstru-adis la verajn, kaj ne ŝajnajn nur, pontojn inter nacioj, ĉar nur ili havis purajn intencojn, purajn konsciencojn kaj pu-rajn manojn. Aspirante al unu Eŭropo, ili ne intencis for-preni de kiu ajn popolo nek liberecon, nek ilian lingvon, nek kutimojn, nek kulturon, nek teron, nek iun ajn materian bonaĵon. Ili deziris nur, ke ĉiu nacio, akceptante kaj plipro-fundigante la kredon je Kristo, kiel eble plej bone dis-volvadu siajn valorojn kaj siajn provizojn, ke ĝi estu libera kaj nedependa, ke ĝi ne estu servisto premegata de la pli-fortaj.

 

Detruado de la Eklezia aŭtoritato

 

Rolo de la Eklezio estas konvertadi la homajn korojn kaj gvidi la homojn al sankteco. En la nuntempa mondo disvastiĝis falsa kompreno de la Eklezio. Multaj politikis-toj, ĵurnalistoj kaj aliaj personoj rigardas la Eklezion kiel politikan forton, kiel pure homan institucion, kiu servas al portempaj celoj, kiu dezitas la povon kaj monon. Tio estas tute falsa bildo de la Eklezio.

La Eklezio ekzistas ĉi tie kaj nun. En difinitaj kondi-ĉoj politikaj, sociaj kaj ekonomiaj. Al realigado de siaj celoj ĝi bezonas sindonajn homojn kaj difinitajn rimedojn. Ĝi bezonas kirkojn, diversajn domojn kaj diversajn instala-ĵojn. Ĝi bezonas ankaŭ monon por ĉion tion finkonstrui kaj teni. Ĝi bezonas oferojn, por ke povu sin vivteni pastroj, por ke estu ebla la karitata agado, zorgo pri homoj malsa-naj kaj bezonantaj monhelpon.

Sed la Eklezio ne povas esti traktata ekskluzive kiel karitata institucio. Ĉar ĝi estas la Mistika Korpo de Sinjoro Jesuo kaj ĝia ĉefa tasko konsistas en tio, por ĉiujn homojn gvidi al sankteco.

En la nuntempa mondo la katolika Eklezio troviĝas en senĉesa fajro de kritiko. Estas surkraĉata kaj kalumniata. Ĉiu malforto de ekleziuloj, kiuj ankaŭ ja estas pekemaj kaj bezonas konvertiĝon, estas ĝeneraligata kaj kiel eble plej larĝe disvastigata. Temas pri tio, por detrui la aŭtoritaton de la Eklezio, por forpreni de ĝi la influon sur homajn kon-sciencojn kaj sur la homan vivon, privatan kaj publikan.

 

Vaste uzataj sloganoj

 

Unu el konstantaj, daŭre ripetataj, precipe en la mal-dekstrulaj-liberalaj komunikiloj, postulatoj estas postulo, ke la Eklezio ŝanĝadu la fiksitajn de Dio kredoverojn kaj moralajn principojn, ke ĝi ŝanĝu la katolikan instruon pri familio, geedzeco, divorcoj kaj seksa etiko; ke ĝi agnosku veraj t.n. homoseksualajn edzecojn; ke ĝi konsentu abor-ton, gravedigon „in vitro” kaj eŭtanazion; ke ĝi limigu sian agadon al zorgo pri handikapitoj, senhejmuloj kaj malsan-uloj; ke ĝi ĉesu influi la edukadon de junularo kaj infanoj; kaj ankaŭ ke ĝi konsentu foriron disde la Dia instruo. Ĉar tion ĝi ne faras, ĝi estas ofte nomata obskureco, malamiko de homo kaj bremso en la homara progreso.

Tio estas nenio nova. Ekde la dekoka jarcento tiaj ri-proĉoj estas starigataj al la Eklezio. Ĉar ĝi estas malhelpo por la sendiaj fortoj, kiuj celas ekregi la konscion kaj kon-kretan vivon de ĉiuj nacioj. Fortoj, kiuj volas regi naciojn. Kiuj volas eduki al si obean, senpensan konsumanton, kies vivo turniĝados ĉirkaŭ laboro, aĉetaĵoj kaj fiziologiaj ple-zuroj. Tiuj fortoj en la nuntempa mondo ekregas tiujn insti-tuciojn, kiuj havas decidan influon sur la formadon de homa konscio kaj sur la leĝaron, kaj do precipe sur la supe-rajn lernejojn kaj bazlernejojn, sur la parlamentojn kaj sur la amaskomunikiloj, kiuj estas tre efika instrumento serv-anta al propagando de sendiaj ideoj kaj al ŝtonumado de homoj defendantaj la leĝon de Dio.

 

Ni ne timu

 

Antaŭmilita konata angla verkisto Lewis surskribis en unu el siaj libroj, ke diablo en malnovaj tempoj havis multe pli da laboro ol nune, ĉar li sola devis tenti ĉiun ho-mon. Hodiaŭ, skribas Lewis, diablo havas multe pli facilan laboron, ĉar li trovis al si potencajn partianojn kaj helpan-tojn en personoj de iuj, devenantaj plejofte el nekristanaj aŭ ateismaj familioj, konataj ĵurnalistoj, difinitaj blasfemaj ar-tistoj, maldekstrulaj politikistoj kaj aliaj konataj, opiniataj aŭtoritatoj, precipe aŭtoritatoj por junularo. Ĉiuj ili priĵe-tas la Eklezion per insultaĵoj, postulas absurdajn reformojn en la instruo pri kristana moraleco kaj laŭvorte ŝprucigas malamon al episkopoj kaj sacerdotoj.

Ankaŭ estas nenio nova. Kiam Kristo instruis en Pa-lestino, tre ofte forpelis diablon el demonhavantoj. La diab-lo ne volis forlasi demonhavanton. Li bavis, blasfemis, malbenis kaj insultis, sed laŭ ordono de Kristo li devis cedi.

Ni estas en simila situacio. Renkontas nin insultoj, akuzoj kaj malamo flanke de la nuntempaj helpantoj de sa-tano, sed kiam kun ni estos Kristo, kiam nia konscienco es-tos pura, kiam ni preĝos kaj iros konfesi kaj komuniiĝos, tiam ĉiam ni venkos satanon. Ĉar tie, kie estas Kristo, ne povas havi influon satano.

Ni firme ekstaru ĉe Kristo. Ni ne timu. La diablaj fortoj ne venkos nin. Sed ni estu fidelaj al Kristo kaj al Lia Evangelio.

En iama liturgio la sacerdotoj eldiradis latinajn vor-tojn: Crux stat dum volvitur orbis. Tio signifas: Kvankam la mondo ŝanĝiĝas – la kruco staras en la sama loko. Jes, kvankam la mondo ŝanĝiĝas, la Dia leĝo, la Diaj ordonoj, la kristana moraleco ne ŝanĝiĝas. Kaj la Dia leĝo havas pri-oritaton antaŭ la starigata homa leĝo. Ĉar la homa leĝo kondukas al totalismo, se ĉe ĝia fundamento ne estas la Dia leĝo. Tial la homa leĝo, se estas kontraŭa al la Dia leĝo, ne estas deviga por la kristano.

 

Per lango eblas vundi pli ol per ponardo

 

Se ni pripensus la kaŭzojn de malbono kaj malfeli-ĉoj, kiuj tuŝas milionojn da homoj kaj iliajn familiojn, do ni konkludus, ke en evidenta plimulto da kazoj tiu malbono, tiuj tragedioj kaj malfeliĉoj rezultis el tio, ke iu malobeis ian ordonon de Dio, ke anstataŭ Dion elektis al si idolon en la formo de mono, famo, sekso aŭ aliaj teraj bonoj; ke iu iun mortigis aŭ batis, aŭ mortigas sin mem kaj sian fami-lion per alkoholo, narkotaĵoj kaj aliaj miskutimoj; ke irante per aŭtomobilo sub influo de alkoholo aŭ narkotaĵoj, efek-tivigis mortigon aŭ kripligon survoje; ke iu iun perfidis; ke forlasis edzinon, edzon kaj infanojn; ke iu iun priŝtelis aŭ trompis; ke\iu iun kalumniis kaj priklaĉis, forgesante pri tio, ke per lango eblas vundi ankoraŭ pli ol per ponardo; ke iu maledifis aliajn, blasfemante aŭ vulgare malbenante, kaj tiel donante ateston pri la stato de sia animo, ĉar – kiel skri-bis s-ta Aŭgusteno – la animo de homo estas tia, kia estas lia parolo.

Senĉese en la historio de la Eklezio aperadis uzurpa-toraj, orgojloplenaj ĝiaj reformatoroj, kiuj kritikis la Ekle-zion kaj postulis ŝanĝojn. Efikoj de tio estis disonancoj, he-rezoj, kaj eĉ sangaj kaj sendiaj militoj religiaj.

 

Reformo de konsciencoj

 

La Eklezio estas dia-homa socio. Kie estas homo, tie estas ankaŭ malforto kiel efiko de la origina peko. Tie estas ankaŭ peko kaj malamo. Tial la Eklezio bezonas senĉesan reformon. Sed ne reformon de la kredo kaj kristana moral-eco, sed reformon de la homaj konsciencoj kaj de la homa konduto. La reformon de la Eklezio oni devas komenci de si mem, de sia persona konvertiĝo. De la humila pentofaro kaj kompenso pro pekoj. Pri tio devas memori ĉiu el ni.

La veran reformon de la Eklezio iam efektivigis kaj hodiaŭ efektivigas humilaj homoj, tiaj kiel s-ta Francisko, s-ta Dominiko, s-ta Vojteĥo, s-ta Faŭstina, s-ta Patrino Te-reza el Kalkuto kaj milionoj da aliaj sanktuloj, iamaj kaj nuntempaj. Sed ne reformas vere la Eklezion homoj malhu-milaj kaj konvinkitaj pri sia grandeco. Senkonsidere tion, ĉu ili estas klerikoj aŭ laikoj. Ili deziras signifon, famon, senĉesan estadon en la amaskomunikiloj, kaj ne bonon de la Eklezio. Episkopoj kaj sacerdotoj estas hodiaŭ far tiuj t.n. malfermitaj katolikoj kaj far maldekstrulaj ĵurnalistoj kaj politikistoj senĉese timigataj, ke se ili ne faros en la Eklezio liberalajn ŝanĝojn, tiam homoj foriros de la Ekle-zio kaj ke jam amase foriras.

Ĉi loke oni devas diri, ke tio estas granda malfeliĉo, se iu foriras de la Eklezio, ĉar li riskas sin al eterna damno. La rolo de la Eklezio estas instrui homojn, gvidi ilin al savo kaj senĉese averti ilin antaŭ tiu malfeliĉo, kiun konsistigas damno.

Pro tiu kaŭzo la Eklezio agas konforme al la vortoj de s-ta Paŭlo, kiujn li direktis al Timoteo kaj plue direktas al ĉiu membro de la Eklezio: „Mi vin petegas – vokas s-ta Paŭlo – antaŭ Dio kaj Kristo Jesuo, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn… prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku, admonu, konsilu… Ĉar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon, sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laŭ siaj de-ziroj. Kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj”.

Pri tio devus memori ĉiuj t.n. reformatoroj de la Ek-lezio kaj homoj, kiuj vivas tiel, kvazaŭ la Disinjoro ne ekzistus, kvazaŭ Li ne lasus al ni la Dekalogon kaj la Evan-gelion. Ili forĵetis geedzecon, kvankam ofte devenas el ka-tolikaj familioj, ili divorcas kaj vivas sen geedziĝo. Ili ak-ceptis, ke la seksa vivo estas ekskludita el la principoj de kristana moraleco. Bedaŭrinde tiuj homoj eraras. Kaj for-gesas pri tio, ke iam ili devas respondi antaŭ la Dia Juĝo por siaj agoj. Ili devus memori pri la vortoj, kiujn Sinjoro Jesuo diris al s-ta Faŭstina: „Antaŭ ol Mi venos en la mon-don kiel Justa Juĝisto, nun Mi venas kiel Princo de paco kaj de favoro”. Ni elprofitu nian vivon laŭ Dia volo, por ke ni ne renkontiĝu kun severa juĝo en la momento de morto, kiu – kiel ni scias – povas sekvi en ĉiu momento.

La devo de la Eklezio estas daŭro ĉe la Dia Vero, kaj nome ĉiupreze. La Eklezio ne estas teatro nek kino, estas nek politika partio, nek televizio, nek reklama firmao, nek kiu ajn el homaj institucioj, kiuj diversmaniere logas al si adeptojn.

La Eklezio, tiel kiel Kristo, sin turnas al ĉiu kun la vortoj: „Ĉu vi deziras komenci vivi aliel, vivi laŭ Dio, kon-forme al la Dia volo entenita en la ordonoj, en la devoj de stato kaj devoj de profesio?” Se iu respondos: „Ne. Mi vivos tiel, kiel al mi plaĉas”, do la Eklezio devas diri: „Vi mem findecidis pri via sorto”.

Kiam post la mirakla plimultigo de pano kaj fiŝoj la homoj, kiuj spertis ĉi tiun miraklon, deziris fari Lin reĝo, Kristo diris: „Vi volas fari Min reĝo, ĉar Mi donis al vi pa-non. Sed tiu pano, kiun vi manĝis, ne donos al vi eternan vivon. Mi deziras doni al vi nutraĵon, kiu certigos al vi eternan vivon, kaj tiu nutraĵo estas mia korpo kaj mia san-go. Kiu volas vivi eterne, tiu manĝu mian korpon kaj trinku mian sangon”.

Miloj da aŭskultantoj ne finkomprenis Kriston. Lev-ante la ŝultrojn, ili komencis foriri de Li, dirante: „Nekom-prenebla estas Lia parolo. Ne eblas ĝin aŭskulti”. Ili ne ek-kredis al Li. Malgraŭ ke apenaŭ hieraŭ ili travivis tiel gran-dan miraklon faritan de Kristo. Kaj Kristo, rigardante la forirantajn de Li amasojn, ne kuris post ili kaj ne vokis: „Atendu, atendu. Vi Min malbone komprenis, ĉar Mi pen-sis pri io alia ol pri mia, viva, vera korpo”. Li ne retenis ilin ĉar Li pensis efektive pri sia vera korpo. Kaj Li konsentis ilian foriron, se ili senkondiĉe ne ekkredos al Li.

Eĉ la apostoloj estis maltrankvilaj. Ili ankaŭ ne fin-komprenis. Kaj Kristo, vidante ilian hezitadon, demandis: „Ĉu vi ankaŭ volas foriri?” Li estis decidita finrezigni eĉ pri tiuj plej proksimaj al Li homoj, se ili senkondiĉe ne ek-kredos je Liaj vortoj. La apostoloj tamen ne foriris, kaj Petro en ilia nomo respondis: „Al kiu ni iru? Vi havas la vortojn de Vivo kaj Vero”.

Simile la aferon starigas la Eklezio ankaŭ hodiaŭ. Se vi ne ekkredos, se vi ne akceptos la evangelian veron, do foriru. Sed vi foriros  je via respondeco.

 

La donaco de firmigado

 

Mi ege ĝojas, ke mi povas hodiaŭ adresi mian vorton al ĉiuj membroj de la Familio Radio Maria, ĉeestantaj ĉi tie kaj ĉe la riceviloj de Radio Maria kaj de Televizio Trwam. En niaj malfacilaj tempoj, kiam la teroro de relativismo ampleksas antaŭe kristanajn naciojn, la pola socio pridona-cita estas per granda donaco firmiganta la spiritan vivon de milionoj da poloj. Tiu donaco estas Radio Maria kaj Tele-vizio Trwam, fonditaj kaj disvolvitaj de la karisma, tute sindona al Dia afero kaj senĉese pro tio ofendata de la serv-antoj de malbono, patro direktoro Rydzyk kaj ĉiuj liaj gran-diozaj – klerikaj kaj laikaj – kunlaborantoj.

Dum la hodiaŭa Sankta Meso, kaj ankaŭ en niaj ĉiu-tagaj preĝoj ni rekomendu ilin per propeto de la Plejsankta Patrino kaj Sankta Antono al Dia protekto. Ni ne forgesu en niaj preĝoj ankaŭ pri milionoj da poloj kaj polinoj sub-igataj al sendia propagando de malbono. Ni petu, ke la ĉio-pova Dio firmigu ilian kredon kaj helpu ilin en la gvidado de ĉiutaga vivo plena de evangelia amo. Amen.

 

(Magazino de ND, 16-17 aŭg 2014, p. 9; tr. SP)

___________________________________________________________________________________

 

Julian Saar

 

Ridu ni tiel, kara amik’,

ke tutan mondon rido konkeru.

Ploru ni tiel, kara amik’,

ke zorgo tuj malaperu.

Tiel parolu ni, kara amik’,

ke fortan eĥon vortoj generu.

Tiel silentu ni, kara amik’,

ke koro pro pensoj ekŝvelu.

 

(El „Estona Soveta Poezio”, p. 140)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony