Numero 126 – aŭtuno 2019

Ni kaj ili

„Kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu honoros sian patron kaj servos siajn gepatrojn kvazaŭ siajn mastrojn” (Sir 3:7).

 

Kara junularo!

 

Ĉu vi volas aŭskulti strangan litanion? Vi ĉiuj konas ĝin, recitas ĝin, sed ne en preĝejo. Tio estas literaturo por gepatroj kaj sub adreso de gepatroj. Jen kelkaj alvokoj:

– Gepatroj devus zorgi pri tio, por certigi al infanoj materiajn bonaĵojn.

– Gepatroj devus helpi al infanoj, interesiĝi pri ili.

– Gepatroj devus kompreni infanojn, doni al ili bo-nan ekzemplon…

Litanio longa, ne finiĝanta, sed mankas en ĝi sinba-tado je la brusto, konfeso de sia kulpo, iomete da pento. „Adoleskantoj akuzas”, postulas komprenon, indulgon, amikecon… Gepatroj „devas”, „devus” k.s. Sed kial ili for-gesas, ke la gepatroj ankaŭ rajtas postuli de ili indulgemon, komprenon de iliaj kondiĉoj, zorgoj, konfidon, agnoskon de iliaj rajtoj, bonan volon. Ja la 4a Ordono validas ne nur por la gepatroj, sed prefere por la infanoj. „Kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu honoros siajn gepatrojn”. Ni kaj ili. Plen-kreskuloj – kontraŭ infanoj. Gejunuloj – kontraŭ plenkre-skuloj. Problemo malnova kiel la mondo mem, ĉar Sokra-to tiel parolis, ke plenkreskuloj ĉiam havas plendmotivon kontraŭ gejunuloj, ke riproĉas al ili mankon de respekto, senprudenton. Hodiaŭ tiu problemo eble estas ankoraŭ pli viva, aktuala. Ĉar ĉie dum jaroj oni aŭdas plendojn – en lernejo, hejme, en gazetaro. Ni aŭskultu tiun dialogon de du generacioj:

Kion vi parolas pri la gepatroj?

– Mi ne ŝatas mian hejmon. En mia familio ekzistas granda malharmonio de karakteroj. Mi estas alia ol ĉiuj ho-moj kaj tial ili opinias, ke kion mi faras, tion mi faras mal-bone…

– Mi volas esti memstara, komenci la vivon denove. Mi multe legas, mi opinias ke por homo iom interne for-mita ne estas libroj nekonvenaj. Mi agnoskas neniajn ordo-nojn nek malpermesojn…

– Mia panjo estas kverelemulino. Estas terure, ke mi devas tiel paroli pri ŝi. Kiel infano mi havis por ŝi nenion krom abomenon. Ne estis festotagoj kaj vigilio sen kvere-loj. Ĉe ni hejme la oblato kuŝis kutime netuŝita sur kristala bazo. Konis ŝin najbaroj…

– Mi havas 17 jarojn. Mia panjo volas vidi min alia. Ŝi ŝatus, ke mi estu tia, kiel knabinoj en ŝia tempo, ŝi ordo-nas al mi porti robojn kiujn neniu portas. Ŝi opinias, ke mi devas obei ŝin blinde. En aliaj aferoj estas same.

– Mi jam ne povas elteni! Kiel tio laciga, kaj pleje tiu malkonfido, tiu suspektemo. La panjo ne kredas al mi. Ŝi kondutas kiel komandanto de milico…

Ne finiĝantaj akuzoj, riproĉoj, foje pravaj, ofte troig-itaj.

Kaj kion diras pri vi la gepatroj?

Mi preterlasas tiujn stereotipajn diraĵojn: „Ah tiu ju-nularo, kia ĝi difektita, ne estimas pliaĝulon… Kaj se oni rimarkigas, do ĝi ankoraŭ kriaĉas… Tio estas ja skandalo, por kuri en tia aĝo post knaboj; apenaŭ videblas lipharoj, kaj jam brando, cigaredoj kaj knabinetoj. Dum nia tempo”.

Sed estas ankaŭ aliaj, pli profundaj: „Kiel ŝi traktas min! Mi ja peze laboras kaj ŝi daŭre havas plendmotivon, ke ŝia kolegino havas novan kostumon… ke alia havas pin-glojn… – Manjo – mi diras – ĉu vi ne vidas? Ĉu vi ne ha-vas konsciencon? Al mi ja tiel peze… Kaj ŝi ne parolas al mi kaj kelkfoje eĉ ion spite finfaros…”

– Mi estas vidvino, – diras alia – mi havas tri infa-nojn je vivteno. Mi ne kapablas vivteni kaj nutri kaj vesti la tri infanojn, kaj filino havas terurajn postulojn. Ŝi lernas, ricevas stipendion, sed destinas ĝin nur por siaj nilonaj ŝtrumpoj. Mi ne havas forton por klarigi al ŝi… Kaj se mi diros al ŝi, ke mi ne havas monon eĉ por pano, tiam ŝi re-agas: „Oni ne devis havi tiom da infanoj”.

Mi spektis iam radioemisiaĵon en televido pri eduk-ado. Tio estis diskuto de gepatroj kaj junularo. Faladis aku-zovortoj el du flankoj. – Oni devas serĉi komunajn ligojn serĉi tion kio kunigas kaj ne kio dividas. Certagrade mi pravigas vin, ke iafoje gepatroj estas ne sur nivelo, ne kom-prenas vin, ne scipovas gajni vian konfidon. – Miskom-prenoj komenciĝas de bagateloj, de ŝtrumpoj aŭ pantalono, de suspekto. Ekestas atako je laŭdira via libereco per aŭd-igo de „prediko” aŭ batado. Vi sentas vin ofenditaj, ekata-kitaj, vi obstinas, ĉar vi volas esti vi mem, kaj ne esti trak-tataj kiel infanoj. Kaj la konflikto ĉiutage plikreskas, pli-grandiĝas…

Sed ĉu nur ili kulpas? Ĉu ankaŭ vi ne estas sen kul-po, ĉu ne tro severe vi juĝas ilin, tro egoisme? Ĉar kritiki kaj aŭskulti tion, kio dividas, estas tre facile. Sed tio kon-dukas al nenio. Vi mem rekonas, ke vi estas ribelantaj, amarsentaj, vi agnoskas neniajn malpermesojn aŭ ordonojn, ĉion vi mem volas ekkoni, eĉ tion kio brulvundas. Vi ser-ĉas konfidon, amikecon, komprenemon, kaj vi forgesas pri interrilato de nia flanko. Vi forgesas, ke ili estas plenkre-skaj, kaj vi maturiĝas. Ili estas jam formitaj kaj vi nur prenas la formon. Laŭvorte kaj metafore.

Ili estas jam elĉerpitaj kaj lacaj de vivo, por vi tiu vivo iĝas kolora kaj gustoplena, ili rememoras sian junecon kaj vi komencas ĝin travivadi. Ili kaj vi. Vi kaj ili. La du mondoj troviĝantaj sub unu tegmento. Unu kaj la alia povas fariĝi komenco de granda, vera amikeco, konfido kaj amo, sed povas ankaŭ fariĝi komenco de konflikto, kiu vin finfine disigos kaj malproksimigos de vi mem. Tio depen-das de vi. Vi forgesas, ke „Okulon, kiu mokas la patron kaj malŝatas obeadon al la patrino, elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj” (Sen 30:17). „Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon” (Rea 27:16). Kaj s-ta Paŭlo alvokas: „Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro” (Kol 3:20).

La Sankta Skribo avertas gepatrojn antaŭ troa indul-gemo: „Trodorlotu vian infanon, kaj ĝi konfuzos vin, kun-ludu kun ĝi, kaj ĝi ĉagrenos vin” (Sir 30:9). „Eduku vian filon kaj faru lian jugon peza, alie vi falos pro lia sen-honteco” (Sir 30:13). „Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino” (Sen 1:8).

Feliĉe estas familioj, estas gejunuloj, estas reprezen-tantoj de du generacioj, kiuj scipovas solvadi konfliktojn per konfido, bonvolemo kaj reciproka amo. „Je vivteno de mia paĉjo estas familio konsistanta el sep personoj, tial ni klopodas niajn elspezojn limigi al minimumo”. „La gepa-troj ne postulas de mi multe, ili nur deziras, ke mi kiel eble plej rapide finu lernejon. Ili perfekte scias, kion mi faras, kie mi restadas, ĉar mi havas neniajn sekretojn antaŭ ili”. „Ofte mi mem devas mastrumi, precipe dum ferioj, kaj mi bone scias, kio estas la lerta mastrumado pri mono. Mi ne miras al panjo, ke ŝi ĉiam kalkulas al ni – tio instruas ŝpar-emon!”. „Ĉe mi hejme ne ekzistas regularo, kion mi rajtas kaj kion mi ne rajtas. Mi mem perfekte scias. Miaj aferoj estas iliaj aferoj. Mi ĉiam demandas ilian konsilon. Neniam okazis al mi, ke ili primokus min”.

Mi deziras ankaŭ al vi tian atmosferon de amikeco kaj reciproka harmonio! Amen.

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.74, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony