Numero 123 – vintro 2018
Ni hastu ami homojn
Al Anna Kamieńska
Ni hastu ami homojn tiel rapide ili forpasas
restos post ili botoj kaj telefono surda
nur la negrava kiel bovino sin trenas
la plej grava tiel rapida ke subite haltas
poste silento normala do tute netolerebla
kiel soleno naskita plej simple pro malespero
kiam pri iu ni pensas sen li restante.
Ne certu ke vi havas tempon ĉar certeco necerta
forprenas de ni sentemon samkiel ĉiu feliĉo
venas samtempe kiel patoso kaj humoro
kiel du pasioj ĉiam pli feblaj ol unu
rapide foriras de ĉi tie kiel turdo silentas julie
kiel sono malgracia aŭ kiel seka riverenco
por vidi vere ili fermas la okulojn
kvankam pli granda risko naskiĝi ol morti
ni amas tro malmulte kaj ĉiam tro malfrue.
Ne skribu pri tio tro ofte sed skribu por ĉiam
kaj vi estos samkiel delfeno milda kaj forta.
Ni hastu ami homojn tiel rapide ili forpasas
kaj tiuj kiuj ne forpasas ne ĉiam revenos
kaj neniam oni scias parolante pri la amo
ĉu la unua estas lasta ĉu la lasta – la unua.
Tradukis Stanisław Płachta OFM
(El: Gość Niedzielny, 29 jan 2006)