Ni estis unu granda familio
Ni estis unu granda familio
Mi nomiĝas Dżesika Haręzga, mi havas 25 jarojn, deve-nas el Subkarpata Regiono, studas kaj laboras apud Varsovio. Mi decidis priskribi miajn travivaĵojn ligitajn kun la Mondaj Tagoj de Junularo [MTJ] 2016 kun la partopreno de papo Francisko.
Nekutima tempo
Mi multe dankas al Disinjoro por tiu riĉa kaj nekutima tempo! Mi havis la okazon esti volontulino laŭ ordono de varso-via arkidiocezo. Mian servadon kune kun grandiozaj volontuloj mi plenumadis en la sanktejo de Dipatrino la Gracoplena en la kvartalo Malnova Urbo. Mi konfesas sincere, ke la neordinaran spiriton kaj atmosferon de MTJ eblis eksenti ekde la unuaj t.n. Tagoj en Diocezoj!
Amaso da junaj, belaj, ĝojaj homoj paŝis sur la stratoj de ĉefurbo. Antaŭ miaj okuloj mi havis buntajn, kolorajn bildojn, ridantajn kaj dankemajn vizaĝojn…Tio estis la neordinara sento ekvidi la Eklezion vivan, junan, sen la kulturaj kaj lingvaj bari-eroj! Kiom diversaj ni estas, kaj samtempe io nin kunigas, ni havas la komunan nominativon – la kredon!
Misio kaj servo
Esti volontulino estas por mi misio, servo, donado de si, venkado super propraj barieroj kaj malfortoj, malfermiĝado al aliaj, dividiĝo per si mem kaj talentoj. Kiel mirinde estas paroli kun niaj fratoj kaj fratinoj el aliaj kontinentoj! Vere en ĉi tiuj tagoj ni estis unu granda familio en la Sinjoro! Mi sorbis tiujn apartajn momentojn pro tio, ke mi ne havis la eblecon forveturi al Krakovo kaŭze de helplaboro, sed mi oferis tion al Dio, mi tre deziris, ke la mesaĝo de Papo atingu ankaŭ min. Mi varme preĝpetis tion, ke tio estu fruktodona kaj sekura tempo por ĉiuj junaj pilgrimantoj.
Danke al Televido Trwam
Mi ne havas televidilon, do mi ĉagrenis, kiel ĝisdate mi povos sekvi ĉiujn eventojn de MTJ… Mi sukcesis danke al Televido Trwam konektita. Mi estis mirigita, ke tio eblas. Mi dankas al Dio kaj al laborantoj de tiu Televido por tia eblo. La bildoj el Ĉenstoĥovo, el Aŭŝvico enfalis en mian memoron! Mi ne forgesos la belan kaj parolivan Krucvojon, la renkonton kun volontularo, la vizitojn en papa fenestro, la vojaĝon trame, la unuajn vortojn al gejunuloj sur Błonie…
Kiam la Papo estis forlasanta nian landon, tiam mi ploris kaj ĝis hodiaŭ mi havas antaŭ okuloj tiun momenton, kiam en nuba tago la Sankta Patro eniris en aviadilon kaj forflugis…
Mesaĝo
Mi ekmemoris multe da liaj vortoj… La plej gravan me-saĝon al gejunuloj, ke ni ne estu „kanapuloj”, pigruloj kaj kom-fortemuloj. Ni devas kuraĝi revi kaj ŝanĝadi la mondon, estas multo farenda! Ni devas alkutimiĝi same al malbonaj kiel ankaŭ bonaj momentoj en nia vivo, ne ĉiam estos kolore. Ni devas ĝoji pri la vivo kaj porti Kriston al aliaj, malgraŭ malfaciloj kaj suferoj, kiuj nin trafas. La Papo tuŝis ankaŭ la aferon de sufero. Ni starigas al ni multe da demandoj en la momentoj de provo kaj malfaciloj, al multaj demandoj simple iufoje ne estas res-pondo… La Papo instigadis al kuraĝo. Mi memoras liajn tri de-terminantojn: „memoro pri la pasinteco, kuraĝo en la nuntempo kaj espero pri la estonteco”. Ni estis ankaŭ vokitaj al plenum-ado de mizerikordaj faroj ĉiutage.
Por mi la kredo ne estas nur preĝo, sed ankaŭ konkretaj agoj, pro tio la papaj vortoj tiel profunde enfalis en mian memo-ron kaj koron.
Dżesika Haręzga, Łomianki
(El Nasz Dziennik 2016/186, p.10; tr. SP)