Numero 111 – vintro 2015

Neordinara SANKTA JARO de DIA MIZERIKORDO

La 13-an de marto 2015 vendrede je la finiĝo de sia homilio dum la pentofara diservo en la baziliko de Sankta Petro ligita kun konfeso individua kaj kun pekliberigo la Papo Francisko surprizis ĉiujn anoncante la Sanktan Jaron de Dia Mizerikordo. Jen la vortoj de Sankta Patro:

„Karaj Fratoj kaj Fratinoj, mi ofte pensadis pri tio, kiel la Eklezio povas finfari pli evidentan sian mision kiel la atestanto de mizerikordo. Tio estas la vojo, kiu komenc-iĝas ekde la spirita konvertiĝo. Pro tio ankaŭ mi decidis anonci Eksterordinaran Jubileon, centre de kiu estos la Dia Mizerikordo. Tio estos la Jaro de Dia Mizerikordo. Ni bon-volu ĝin travivadi en la lumo de la vortoj de Sinjoro: „Estu kompatemaj, kiel kompatema estas via Patro” (Luk 6:36). Rilatiĝas tio precipe al konfesprenantoj. Multon da mizeri-kordo!

Ĉi tiu Jaro de Mizerikordo komenciĝos dum la nun-jara festo de Senmakula Koncipiĝo kaj finiĝos la 20-an de novembro 2016 dum la dimanĉo de nia Sinjoro Jesuo Kristo Reĝo de la Universo… Mi estas konvinkita, ke la tuta Eklezio, kiu tre bezonas la mizerikordon, ĉar pekuloj ni estas, povos ektrovi en ĉi Jubileo ĝojon, por ektrovi kaj igi fruktodona la Dian Mizerikordon, per kiu ni ĉiuj estas vokitaj donadi konsolon al ĉiu homo de nia tempo. Ni ne forgesu, ke Dio pardonas ĉiam. Ni neniam  laciĝu pro la pardonpetado”.

Unu el la plej grandaj atingoj de Sankta Johano Paŭlo la Dua dum Lia pontifikado, estis la destino de la dia paska dimanĉo al Dia mizerikordo, pri kio petis Sinjoro Jesuo la polan fratulinon Faustyna Kowalska, kiu estis kanonizita fare de Johano Paŭlo la Dua la 30-an de aprilo 2000. Dum sia lasta vizito en Pollando, en aŭgusto 2002, kaj dum la ceremonio de konsekro de la Sanktejo de Dia Mizerikordo en Krakovo Johano Paŭlo la Dua eldiris la jenajn vortojn:

„Kiel ege la nuntempa mondo bezonas la Dian mizerikordon! Sur ĉiuj kontinentoj el profundoj de la homa turmentado ŝajnas leviĝi la vokado por mizerikordo. Tie, kie regas malamo kaj la instigo al revenĝo, kie milito al-portas tioman doloron kaj morton de senkulpuloj, bezonata estas la mizerikorda amo de Dio, en kies lumo okazas la neeldirebla valoro de ĉiu homa ekzisto. Estas bezonata mizerikordo, por ke ĉiu maljusteco en la mondo trovu la finon en la lumo de vero… Simile kiel la Sanktulino Faŭstyna ni volas konfesi, ke malestas por homo alia fonto de espero, ol la mizerikordo de DIO ” (…)

Misericordia, mizerikordo, havas du latinajn radi-kojn: miseria – malfeliĉo kaj cor – koro, kaj do signifas malfermadon de niaj koroj por malfeliĉoj de aliuloj, En la Mizerikordo de Dio la Koro de Jesuo venadas je la savo en la malfeliĉo de homo. Esti mizerikorda por niaj proksim-uloj, signifas alproksimigi niajn korojn al la malfeliĉo de aliuloj..(…)

Estis iam dirite: „Homoj estis kreitaj, por ami, dum la materiaj bonoj estis faritaj, por utiligadi ilin. Se la mon-do ekestis en ĉi dependo, do tial estas amataj materiaj bon-havaĵoj, kiam la homoj estas ekspluatataj”.(…)

Ni eklernu mizerikordon tiamaniere, por estiĝi justaj en la okuloj de DIO!

Alain PILOTE

                                     Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony