Numero 124 – printempo 2019

Ne trompiĝu!

„Nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek malmoruloj, nek viruzaĉantoj, nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj heredos la regnon de Dio” (1 Kor 6:9-10).

 

La pekoj de malĉasteco apartenas al tiu kategorio de pekoj, kiuj plej suferigas Jesuon, ĉar ili mortigas la amon kaj kondukas al la plej granda malfeliĉo, kiu estas la etern-eco de infero. La strategio de satana agado estas la daŭra kontestado de Dekalogo, de moralaj principoj, de instruado de la katolika Eklezio – kaj do de tio, kion diris la Sinjoro Dio pri la temo de peko.

En la priskribo de origina peko la simbolo de ordo-noj estas la Dia malpermeso manĝi fruktojn de “la arbo de sciado pri bono kaj malbono” (Gen 2:9). Dio malpermesas fari malbonon, ĉar Li amas la homon kaj deziras gardi lin kontraŭ la plej granda malfeliĉo, kiu estas la spirita morto kaj la terura sklaviĝo de satano: “ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos” (Gen 2:17). La Sinjoro Dio pri-donacis nin per libereco kaj enskribis en niaj koroj (en nia ĝardeno de Edeno) la enhavon de sia leĝo (kp. Rom 2:15). Danke al tio ĉiu homo scias en sia konscienco, kio estas bono, kaj kio malbono. Sen iu ajn devigo li povas elekti bonon kaj iri laŭ la vojo de ordonoj al pleneco de feliĉo en la ĉielo. La satano kontraŭe sugestas al homoj, ke estas ne-nia senco observi la ordonojn, kaj certigas: „Tute ne, vi ne mortos! Sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi manĝos la frukton de ĉi tiu arbo, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon” (Gen 3:4-5). La ruza satana tento pentras antaŭ homoj la senlimajn perspek-tivojn de feliĉo kiun ili partoprenos nur tiam, kiam ili mal-obeos al Dio kaj agos spite al Liaj ordonoj.

En la amaskomunikiloj sindonaj je servado al fortoj de malbono, oni instigas malkaŝe al pornografio, kokroj, praktikado de samseksemeco, al malĉasto, antaŭedziĝa kunvivo, al kontraŭkoncipado, abortigo, masturbado ktp. Tio tamen ne liberigas la homon de respondeco, ĉar la sola vera kaŭzo de peko estas nia libera volo. Se la homo kon-scie kaj libervole faras pekon, nenion protektos lin de la tragikaj konsekvencoj de tia elekto: „Ĉar la salajro de peko estas morto” (Rom 6:23).

Agrablaj estas la komencoj de peko, kaj la fino ĉiam tragika. Ĉiu mortala peko jam ĉi-surtere kunportas la vesti-blon de infero, ĉar alkondukas al spirita ruino la pekfarin-ton mem kaj detruas la amligilojn kunigantajn lin kun Dio kaj kun aliaj homoj. Ne la morto de korpo, malsano, mize-ro, malsukcesoj, militoj kaj diversaj kataklismoj, sed la konscia kaj libervola farado de la pekoj de malĉasteco kaj daŭrado en ili sen konvertiĝo kaj pekkonfeso estas la plej granda malfeliĉo de homo. Tiel Sinjoro Jesuo parolis al la mistikulino A. Lenĉevska: „La mortala peko mortigas Min en la sanktejo de animo de la homo kiu pekis. Se li daŭras en la peko, Mi estas senviva en lia animo kaj lia animo estas senviva. Tio estas tia stato, kia estis post Mia morto surkruce, ĉar efektive krucumante Min en si, li krucumas sian animon” (SP 160).

Por Sinjoro Jesuo ne estas situacioj senesperaj, ne ekzistas por Li sklavigoj nek pekoj, el kiuj Li ne povus nin liberigi. Tial ne timu kaj iru al Jesuo, kiu atendas vin en la sakramento de pentofaro. Ĵetiĝu en la brakojn de Lia amo, konfidu al Li ĉiujn viajn pekojn, malfortojn kaj inklinojn al malbono. Tiam Jesuo efektivigos la miraklon de pardono de ĉiuj viaj pekoj.

Estu pacienca. Sinjoro Jesuo certe vin sanigos el ĉiuj vundoj kaj instruos vin ami, sed neniam perdu koron! Se vi faros mortalan pekon, tuj iru konfesi ĝin. Lernu humilecon, t.e. la veron, ke vi mem per propraj fortoj, sen Jesuo, sen persista preĝo, abnegacio kaj asketeco vi kapablas fari ne-nion bonan. Vi pekas per orgojlo, kiam vi neglektas preĝon kaj ne leviĝas el ĉiu grava peko per pekkonfeso. Vi pekas per orgojlo, kiam vi rezignas pri la batalo por pura koro, kiam vi ne permesas al Jesuo, por ke Li vin liberigu el ego-ismo kaj instruu ami. […]

Sac. M. Piotrowski TChr

Miłujcie się! N-ro 2018-04, p. 62; tr. SP

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony