Numero 125 – somero 2019

Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi

La unua ordono de Dekalogo, do „Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi“ (vd. Eli 20:3; Rea 5:7) ordonas rezig-non pri ajnaj diaĵoj krom la Ununura Dio. Por hebreoj, estantaj historie la unuaj adresatoj de Dia Leĝo, tio signifis averton antaŭ akceptado de la kredoj kaj kultoj de najbaraj popoloj: egiptanoj, kanaanidoj kaj aliaj. Povus ŝajni, ke por ni, nuntempaj eŭropanoj, tiu averto jam ne estas aktuala. Principe hodiaŭ al neniu jam venas en la kapon, por doni dian honoron al ĉielaj korpoj, al animaloj, aŭ al diaĵoj ima-gataj en la ŝtonaj aŭ lignaj statuoj. Certe, ekzistas hodiaŭ en Pollando la novpaganaj movadoj provantaj rekonstrui la kredojn de iamaj slavoj. Tio estas tamen grupoj tre mal-multaj, konsistigantaj prefere la religian folkloron.

Ĉi tiu ordono, estanta konkretigo de la supera ordono de amo al Dio super ĉio (vd. Rea 6:5), devus esti la kon-stanta punkto en la konscienc-ekzameno ankaŭ por la kre-dantaj kaj praktikantaj katolikoj. Fakte, tre facile ni povas en la praktiko de nia vivo doni la dian honoron al iu aŭ al io ekster la Ununura Dio. Temas pri tio, por ke la deklarata buŝe kredo je Dio havu la tradukon al vivkonkretoj. Dume la fakta dio en la vivo povas fariĝi ekz. mono. Ĝuste ĝi po-vas esti tio ĉirkaŭ kio turniĝas niaj pensoj kaj ĉirkaŭ kio koncentriĝas niaj zorgoj. La alia dio povas esti sano. Kiom-foje eĉ la piaj katolikoj dum bondeziroj diras: „Kaj antaŭ ĉio mi deziras al vi sanon, ĉar la sano estas plej grava; kiam ne estas sano, tiam estas nenio“. La rekta konsekven-co: se la sano estas plej grava, tiam Dio ne estas jam la plej grava, kaj do ĝenerale jam ĉesas esti Dio. Dio povas estiĝi laboro aŭ kariero, tre facile estas al ili subordigi la tutan sian vivon kaj perdi la vivsencon tiam, kiam laboro finiĝos aŭ kiam kariero fiaskos. Diigi oni povas ankaŭ la alian ho-mon. Tre facile estas kalkuli kun iu en vivo multe pli ol kun Dio kaj kun Liaj ordonoj. Oni povas ankaŭ por si mem fariĝi dio kaj tio estas eble la plej ofta situacio. Ofte tute senkonscie ni starigas en la centro nin mem, niajn planojn, projektojn kaj nemalofte ni atendas, ke Dio estos kvazaŭ por niaj servoj, ke Li benos tion, kio estas nia intenco kaj nia volo. Ĉiuj tiuj situacioj estas al ni tre proksimaj, pro tio estas necese, ke ni estu pretaj por la konstanta kontrolo de nia propra vivo en la lumo de la unua ordono.

En kunteksto de la unua ordono oni nepre devas tuŝi ankaŭ la problemon de okultismo, aŭgurado, kredo je su-perstiĉoj kaj horoskopoj. Oni devas tre klare diri, ke ĉiuj ĉi praktikoj estas la pekoj de idolkulto kaj la rompo rekte de la unua ordono de Dekalogo. Kaj tio estas afero, kiu plej multe rilatas al ni, polaj katolikoj. En Pollando laŭ la indi-koj de antaŭ kelkaj jaroj estas registritaj ĉirkaŭ 100 mil ge-aŭguristoj kaj ĉi nombro pli ol trifoje superas la nombron da sacerdotoj diocezaj kaj klostraj. Evidentas, ke el iliaj servoj profitas ankaŭ la praktikantaj katolikoj. Kial ĝi estas la peko de idolkulto? Plej mallonge dirante, ĝi estas la ma-niero serĉi la asekuron de sia vivo sen Dio, ekster Dio kaj eĉ kontraŭ Dio. La kredanta homo preĝas en Psalmo: „Eĉ se mi irus tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbo-non, ĉar Vi estas kun mi“ (Psa 23:4). Dume nia malfacileco konsistas en neakcepto de ajnaj „malhelaj valoj“ en nia vivo, t.e. de momentoj da necerteco, malfacilaĵo, sufero, manko de asekuro. Kaj tio estas momentoj neeviteblaj, kio pli, tre gravaj el la vidpunkto de disvolvo de la kredo, ĉar ĝuste en ili maturiĝas nia fido je la patra providenco de Dio. Naskiĝas tamen granda tento iri laŭ kurta vojo kaj se Dio ne donas al mi tujajn respondojn laŭmezure de miaj atendoj, mi elserĉos aliloke respondojn al la turmentaj min demandoj, tiel por povi havi rilate al ĉio klarecon kaj la senton, ke ĉiujn aferojn en mia vivo mi havas sub mia kon-trolo. Havi ĉion sub la kontrolo signifas tamen fakte fariĝi mem dio de sia vivo kaj negacii la Ununuran Dion. „Ne ek-zistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi“.

 

Sac. Maciej Zachara MIC

 

El: Z Niepokalaną. Pismo Stowarzyszenia Pomocników Mariańskich w Polsce [Kun la Senmakula. Revuo de la Asocio de Mariaj Helpantoj en Pollando], vintro 4 (96) 2018, paĝo 11.

 

Elpoligis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony