Numero 114 – aŭtuno 2016

Mizerikordaj kiel la Patro (preĝo)

Sinjoro Jesuo Kristo,

Vi instruis nin, ke ni estu mizerikordaj kiel nia ĉiela Patro, kaj Vi diris al ni, ke kiu vidas Vin, vidas ankaŭ Lin.

Montru al ni vian vizaĝon kaj ni estos savitaj.

Via rigardo amoplena liberigis Zakĥeon kaj Mateon de monsklaviĝo, kaj publikulinon kaj Magdalenan de seĉ-ado feliĉon ekskluzive en kreitaj aĵoj.

Tiu rigardo kaŭzis, ke Petro ekploris post perfido, kaj la pentanta bona krimulo ekaŭdis certigon pri la para-dizo.

Permesu al ni tiel aŭskulti la vortojn, kiujn Vi eldiris al Samarianino, kvazaŭ ilin Vi eldirus al ĉiu el ni:

Se vi scius la donacon de Dio!

Vi, kiu estas videbla Vizaĝo de nevidebla Patro, Dio, kiu malkaŝas sian ĉiopovon antaŭ ĉio per la pardono kaj mizerikordo: kaŭzu ke la Eklezio en la mondo fariĝu vid-ebla vizaĝo de Vi, sia Sinjoro resurektinta kaj glorplena.

Vi volis ankaŭ, ke viaj servantoj estu garnitaj per malforto tiucele, ke ili povu montri pravan kunsenton al tiuj, kiuj daŭras en nesciado kaj eraro; ĉiu persono, kiu sin turnas al ili, sentu sin atendata, amata kaj spertu la pardo-non de Dio.

Sendu vian Spiriton kaj sanktigu nin ĉiujn per lia unkto, por ke la Jubileo de Mizerikordo estu favorjaro de la Sinjoro, kaj ke via Eklezio kun renovigita entuziasmo povu aŭdigi la mesaĝon de savo al malriĉuloj, anonci liberecon al kaptitoj kaj subpremitoj kaj restarigi vidpovon al blind-uloj.

Ni petas pri tio per propeto de Maria, Mizerikorda Patrino, Vin, kiu vivas kaj regas kun la Patro kaj la Sankta Spirito en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony