Numero 107 – printempo 2015

Misokazo

En mia lando estas popolkutimo, ke sur la ĉapeleto de novnaskita bebo devas esti metita ora monereto fiksita per ruĝa fadeno. Laŭ superstiĉo, tio garantias sanon kaj precipe preventas la malbonefikan rigardon al la bebo.

Ĉe ni oni ofte faras reformon de mono laŭ banka kaj ŝtata konsidero. Foje, dum interŝanĝo de mono, mi estis de-vigita kontroli tian entreprenon en regiono. En vilaĝestrejo mi trovis vicon da atendantaj homoj. Juna belulino gaje montris al atendantoj ĵus ricevitajn, ŝajne orajn, belegajn novajn monerojn. Ĉiuj rigardis ilin kun intereso.

Mi alproksimiĝis kaj turnis min al la posedantino de moneroj, dirante: „Propradire decas meti moneron per ruĝa fadeno sur ĉapeleton de via bebo, kontraŭ malbonefika rigardo!”.

Ŝi honteme ofendita tuj ekrigardis min: „Kial vi sin-joro venis de urbo? Ĉu por primoki min? Jam sufiĉas al mi aludoj de ĉiuj samvilaĝanoj! Mi ne bezonas viajn primo-kojn! Mia koro kaj animo tagnokte lamentas, ke pro mal-sano mi perdis mian kapablon naski! Ŝajne mi persone kul-pas, mem ĵetas min al mokoj de vi senkoraj homoj!”

Mi ege konfuzita pardonpetis, sed la virino plorante eliris. Kiam mi plenumis miajn taskojn, mi petis la vilaĝ-estron senkulpigi min ĉe la virino.

Eĉ hodiaŭ, kiam mi vidas en parko aŭ surstrate patri-non, kiu surbrake portas bebon, tiras aŭ puŝas bebĉareton, mi ĵetas rigardon al bebĉapeleto, nepre al brilanta monero ligita per nedisigebla ruĝa fadeno, kaj intuicie mi rememo-ras la supre priskribitan misokazon. Ofte mi pensas pri de-likata patrina sento, kiun ni devas ĉiam estimi.   Ivan Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony