Numero 101 – septembro 2013

MILDECO KAJ NE-PERFORTO

Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron. (Mat 5:5)

 

La tero pri kiu parolas Jesuo estas la „promesita lan-do”; tamen ne pri tiu lando – Palestino –, kiun la hebreoj konkeris en la tempoj de Moseo kaj de Josuo, revenante al la lokoj de Abrahamo kaj de la patriarkoj, sed la nova lan-do kaj la novaj ĉieloj pri kiuj al ni parolas Sankta Petro kaj la Apokalipso: nome, la estonta patrujo.

Kaj tamen la mitoj estas jam ĉi tie, sur la tero, kon-kerantoj. Ili tenas en siaj manoj ĉies koron.

Ĉi feliĉego ŝajnas kontraŭdiri alian diron de Jesuo: la regno de la ĉielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas ĝin. (Mat 11:12).

La perforto al kiu ĉi tie aludas Jesuo estas la perforto kontraŭ ni mem, kontraŭ egoismo, kontraŭ la peko, kontraŭ la nekredemo. La regno de la ĉieloj – nome – ne estas donaco: oni devas ĝin meriti kaj oni devas suferadi por ĝin konkeri.

Kontraŭe, la invito kaj la voko al la feliĉego de la mildeco indikas sintenon novan de la disĉiplo de Jesuo rilate al la fratoj; la superfortuloj ne taŭgas por konstrui la regnon de Dio.

Ni iru al la radikoj de ĉi realaĵo: kiam Dio havis sian kunpuŝiĝon kun la mondo – pere de la enkarniĝo de Lia Filo Jesuo – li sin vestis per malforteco kaj mildeco. Li vo-lis naskiĝi en staltrogo kaj ricevi la saluton de la paŝtistoj. Li ĝenis neniun potenculon. Li volis sin trudi al neniu kaj imponi sur neniu.      Kaj kiam Li komencis prediki, sin trov-ante en kontakto kun la homamaso, Li plejamis la kun-estadon kun la etuloj, kun la humiluloj, kun la malriĉuloj, kun tiuj, kiuj havis nenian rolon. Tiele Li sin difinis: milda kaj kor-humila. (Mat 11:29).

Aliflanke, jam Maria, Lia patrino – lumigita de la Sankta Spirito – kantis antaŭ Elizabeta la triumfon de la mildeco de Dio sur la perfortemo de la mondo:

Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro. Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, kaj Li altigis humilulojn. Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.

(Luk 1:51-53)

Dio supervenkis – pere de la mildeco de Maria kaj de Lia Filo – la tri fierajn perfortaĵojn de la mondo:

* la kulturan arogantecon

* la politikan povon

* la ekonomikan povon.

Kulturo, politiko kaj ekonomiko estas nerezigneblaj por laŭjusteca kunvivado inter la homoj, sed oni ilin devas serĉi kun humileco kaj mildeco, alimaniere ili fariĝas rimedo de subpremado de la homo sur la homo, ia formo de sklaveco kaj de regemo.

La tuta vivo de Maria – kiel tiu de Jesuo – estis ko-hera kun ĉi tiu spirito de mildeco. Maria estas ĉiam dis-kreta, ankaŭ kiam en Kanao ŝajnas, ke ŝi devigas iamaniere Jesuon de li petante miraklon; ŝi nur petos la servistojn „fari tion, kion Li diros al ili”. Pere de sia mildeco, ŝi rice-vas.

Maria neniam aperas protagonisto, la nura escepto estas sub la kruco. Kaj tamen „ĉiuj generacioj ŝin prokla-mos beata”.

Ricevas ĉiam pli multe tiuj, kiuj postulas pli mal-multe. Niaj koroj spontanee malfermiĝas al la mildkoruloj, kaj kontraŭe ili fermiĝas kaj rigidiĝas fronte al la sintrud-emuloj.

Jesuo sendas en la mondon siajn disĉiplojn, kiel ŝaf-aron inter lupoj. Lia diro valoras laŭ tio, ke ŝafo restas ŝafo kaj ne cedas je la tento uzi la armilojn de la lupo.

Carlo Carretto (pr. Karlo Kareto), komentariante la epizodon de la lupo de Gubbio (pr. Gubjo), skribis (en sia tre trafa, eta biografio de Sankta Francisko el Asizo laŭ la titolo Io,Francesco [Mi,Francisko]), ke la miraklo de Fran-cisko konsistis en tio, ke li konvinkis la loĝantojn de Gub-bio bone konduti al la lupo, al tiu donante manĝaĵon; la lupo tiamaniere mildiĝis, kaj ĝi ne plu prirabadis la ŝaf-ejojn.

Sugestia interpreto! La veraj mirakloj, kaj – ni povas tion diri, la plej malfacilaj – estas humilaj gestoj, kiuj rila-tas bonecon kaj mildecon…

La devo esti mildaj estas devo de ĉiuj. Sed ja estas en la familio, pro la instruoj de la karesmo de paĉjo kaj panjo, ke la infanetoj havas la okazon lerni ne fariĝi per-fortemuloj.

En etoso de mildeco, ili kreskadas serenaj kaj seku-raj, dum – kontraŭe – antaŭ streĉoj kaj perfortoj ili fariĝas timemuloj kaj nesekuraj: la malgajajn konsekvencojn kon-cerne la karakteron, oni konstatos pli malfrue, dum kaj junaĝo kaj la aĝo matura…

Milda ne signifas malforta; malforteco estas malku-raĝo kaj originas de la manko de amo.

La amo plifortikigas, plikuraĝigas, sed pere de la armilo de la alrideto kaj de la konvinkemo. Antaŭ ĉio, ĝi plagiatas la konsciencojn (plagiato estas perforto subtilega, sekve ege danĝera).

La forto de la mildeco ne kuŝas nur en la maniero aŭ en la metodo: ĝi estas la forto de la vero kaj de la amo: ĝi imponas per si mem, ĝuste pro ĝia kohereco kun la vero. La vero, je stato pura, estas ĉiam vero de amo.

Kiu kredas en la forto de la vero kaj de la boneco vivas en paco profunda. Pro tio, tiu neniam povas ekscitigi kaj restas ĉiam primajstranto de si mem. En silento, laŭ-kondute diskreta kaj malaplomba, sen pretendoj.

Superfortulo plilaŭtigas sian voĉon por doni al siaj vortoj kaj al siaj agoj surogaton de tiu aŭtoritatemo morala, kiun li ne posedas.

Se la edzo hejmenvenas incitiĝinta kaj koleriĝema, la edzino povas fariĝi por li serenigilo, se ŝi lin bonvenigas montrante ĝojon kaj afablon.

Ĉiuj kvereloj naskiĝas de momentoj de nekontrolita koleremo; kelkfoje iu ne sukcesas sin regi. Kaj estas la filoj, tiuj, kiuj pagas, tiuj, kiuj antaŭ scenoj de perforto suferas kaj estas traŭmatizitaj.

La tiom multe malŝatata profesio de dommastrino estas kontraŭe – se ĝi estas travivata en milda simpleco – la unua profesio familia, kaj ĝi estas la plej meritplena.

La dommastrino estas tiu, kiu gardas la etoson dolĉan kaj afablan de la familio, kaj ŝi kapablas esti bona, serena kaj trankvilega, antaŭ ĉiaj provokoj: ĉar al ŝi intere-sas protektadi, defendi, kreskigi la pacon kaj la konkordon inter la hejmaj vandoj.

Nur tiu, kiu kapablas silenti kaj cedi, havas sufiĉajn rimedojn por rekonkeri la ŝajne perditan grundon.

Se vi plilaŭtigas la voĉon, la alia rebatas. Se vi silen-tas kaj pardonpetas, la alia rimarkas, ke li transcendis, kaj ne plu scias al kiu sin turni. Li estas senarmiligita.

Restariĝas la paco, revenas la rezon-kapablo… Oni povas sin reciproke kompreni, oni rekomencas ami… Kaj – laŭ vi – tio estas malmulto?

Pere de ĉi tiuj mitoj oni povas konstrui la urbon, re-starigante la pacon en la familioj.

Resume: heredi la teron!

 

(el Restu, parto de K.E.C. – Bulteno)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2024: Elżbieta Gnejek Anna Renner Aleksandra Królikowska   Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony