Mi revenas al Vi, Dio
Mi revenas al Vi, Dio
Mi revenas al Vi, Dio – el foro,
el silent’ profunda kiel rivero,
el pluva spaco – el hast’ laciganta –
premi al koro Viajn manojn sanktajn.
Kiu por mi vundita – suferanta
Jesu’ Kristo – milfoje sur kruc’ doloranta,
tristnokte – malhele, estu por mi kompatema!
Mi revenas al Vi, Dio – el vojo,
el abismaj valoj, tordaj senvojoj,
el ŝtonaj padoj kun dornoj, kradegoj –
amkisi Viajn vunditajn piedojn.
Kiu por mi vundita – suferanta …
Mi venas al Vi, Dio – mi vaganta,
povrul’ senhejma, Di-domon revanta,
kie Lum’ Eterna kaj la Kap-dornoj –
por silent-preĝi antaŭ Vi sen vortoj.
Kiu por mi vundita – suferanta …
Mi revenas al Vi, Dio – senvorte,
en kor’ flamigi Vian amon fortan
de kruco-supro – amon kompateman
kaj plori kun Ŝi – Patrin’ Dolorema.
Kiu por mi vundita – suferanta …
Mi revenas al Vi, Dio – el malespero,
el pek-tenebro, al Lum’ – al Vero,
por antaŭ ĉio Vin ami, Sinjoro –
la Sanktan Krucon, Resurekto-gloron!
Verkis Leszek Łęgowski, trad. Z.K.