Mi pretas!
Mi pretas!
En urbo Liverpolo, en Anglujo, antaŭ kelkaj jaroj, iun vintran, nuban matenon, ŝipkapitano trairante la urbo-stratojn direktis sin al haveno, kiam li rimarkis malriĉe ves-titan knabon, rigardantan en unu el plibonaj restoracioj en la urbo.
La kapitano metis sian manon sur la ŝultron de knabo kaj amike demandis lin: Kion vi faras ĉi tie, junulo? La knabo per konfuzita kaj bedaŭroplena voĉo ĝemis: Mi volis nur rigardi tiujn bonajn manĝaĵojn. Nu jes – diris la kapi-tano – mi havas nur 30 minutojn por oferi, antaŭ foriro de mia ŝipo, sed, mia eta amiko, se vi estas pure vestita, lavita kaj bone kombita, ni povas kune eniri tien kaj ion manĝi. La knabo vigle kaj dum nura palpebrumo reordigis per fin-groj sian taŭzitan hararon kaj respondis kiel laŭ komando: Mi pretas! La kapitano prenis lin je la mano kaj enkondukis en luksan restoracion.
Kiam ili komencis manĝi, la kapitano faris kelkajn demandojn al la knabo: Kie estas via patrino, knabo? Ŝi mortis, kiam mi estis 4 jarojn aĝa – sonis respondo. Kaj, kie estas via patro? – la kapitano daŭrigis. Mi ne vidis lin ekde la morto de mia panjo. Kiu do zorgas pri vi? – kun miro demandis la kapitano.
La knabo kun esprimo de malĝojo en la okuloj res-pondis: Kiam la panjo ankoraŭ vivis, ŝi fininstruis min preĝi kaj diris al mi, ke Jesuo prizorgos min. Tion ŝi diris al mi tuj antaŭ sia morto. La kapitano kun nekaŝita kortuŝo diris: Mi havas nur kelkajn minutojn ĝis foriro de mia ŝipo, se vi volas, mi povas kunpreni vin. Ho kapitano! Jam mi pretas! La kapitano respondis: Do, iru, mia etulo – vi estos mia filo. Ili ambaŭ ekiris al la haveno. Sur la ŝipa platfor-mo la kapitano prezentis etan alveninton al la tuta ŝipanaro per ĉi tiuj vortoj: Tiu ĉi knabo estos por mia dispono, ekde hodiaŭ ni nomos lin „Mi pretas”. Oni vestis novan ŝipanon per marista vesto kaj enkondukis lin en novajn devojn. Tiel li komencis sian servon ĉe la kapitano.
Nemulte da tempo pasis, kiam la eta maristo grave malsaniĝis. Dum unu el vizitoj de la kapitano, li konfesis al tiu, ke li fartas tre malsana kaj malforta. La kapitano prenis la knabon sur la brakojn kaj premis lin forte al sia koro, ĉar ne estis por li indiferenta. Kiam la knabo ekdormis en la brakoj, la kapitano delikate lin denove enlitigis. Post kelkaj tagoj la ŝipa kuracisto konfesis al la kapitano, ke li faris ĉion eblan por la knabo, sed timas ke tio estas morta mal-sano. Doktoro! – ekvokis la kapitano – savu lin, ĉar mi ne povas lin perdi!
Sanstato de la knabo malpliboniĝadis de tago al tago. Iun matenon, la kapitano rimarkis en la okuloj de sia eta helpanto proksimiĝantan morton. La knabo diris al sia am-ata protektanto per mallaŭtigita kaj malforta voĉo: Kapi-tano, mi vin amegas. Vi estas bona por mi, sed mi devas vin forlasi; mi iras al Jesuo kaj al mia panjo. Jes, mi vidas ŝin kaj mi vidas anĝelojn, kaj mi aŭdas ilian kantadon. Kapitano, Jesuo vin ankaŭ amas kaj volas vin ankaŭ savi. La mutiĝinta kapitano elbalbutis: Mi pripensos tion, mia kara. Sed kiam? – demandis la knabo. Mi kredas, ke post nelonga tempo, kiam mi pretos. Sed, kiam vi pretos, kial vi ne volas nun? – insistis la etulo. La kapitano surgenue falis kaj ekvokis: Mi pretas!
Duonhoron poste, unu el maristoj eniris neatendite kajuton kaj ekvidis la kapitanon genui kaj preĝi kun la knabo en siaj brakoj. Manoj de la knabo ĉirkaŭis lian kolon, sed estis jam malvivaj. Lia spirito foriris al Dio post la sukcesa batalo, kiun li devis fari kontraŭ sia amata kapi-tano, ĝis fine konkeris lin por Kristo.
La menciita kapitano lasis sian profesion kaj ŝipon, sur kiu li laboris kaj iris prediki la Evangelion de Kristo al malriĉaj, perdiĝantaj pekuloj. Li rakontadis al ili pri la eta decidema knabo, kiu ĉiam pretis kaj sukcesis alkonduki lin al la Savanto.
„Eĥo el Afriko kaj el aliaj kontinentoj” 11/1993
Tradukis Maria Rzadki