Mi petegas Vin
Mi petegas Vin
Mi petegas Vin, plejdolĉa Sinjoro Jesuo Kristo, ke Via pasiono estu por mi forto kiu firmigas, protektas kaj defendas. Viaj vundoj estu por mi nutraĵo kaj trin-kaĵo, kiuj nutras, refreŝigas kaj ĝojigas. Aspergo per Via sango estu por mi forlavo de ĉiuj miaj deliktoj. Via morto estu por mi vivo ĉiamdaŭra. Via kruco estu por mi gloro eterna. En ĉio ĉi estu por mi la refreŝigo, ju-bilo, sano kaj dolĉeco de mia koro. Vi kiu vivas kaj regas en ĉiuj jarcentoj. Amen.
La sacerdotoj dirantaj ĉi preĝon kiel dankesprimon post la Meso, gajnas indulgencon je 3 jaroj, kiun eblas oferi por la animoj de mortintoj (Pio la 9a, 1846). Kiu diras ĝin genuante (se tio eblas), gajnas pardonon de kul-poj kaj eraroj, plenumitaj pro la homa nekapableco dum la mescelebrado (Pio la 10a, 1912).