Numero 108 – printempo 2015

Mi ne scipovas preĝi!

„Pro tio Mi diras al vi: Kredu, ke vi ricevos ĉion, kion vi petas preĝante, kaj vi ĝin havos” (Mar 11:24).

 

Kara junularo!

 

Kio estas unuo antaŭ nulo, tio estas preĝo en la homa vivo. Jes. Vi povas surskribi tutan vicon da nuloj – ili nenion signifas, sed nur kiam eĉ se antaŭ unu nulo vi metos unuon aŭ alian ciferon, tiam tiu nulo akiras grandan valo-ron. Same estas ankaŭ en la vivo. Vi povas longe vivi, multe fari, sed se vi ne lokos preĝon antaŭ ĉio tio, tiam via vivo estos vico da nuloj fronte al Dio, fronte al eterno. Kaj inverse, vi povas vivi mallonge, sed kiam vi kunigos ĉion kun preĝo, tiam ĉio akiras grandan valoron.

Preĝo. Pri ĝi mi volas hodiaŭ paroli al vi, sed ĝi ne aperu kiel timigilo – ne senanima genuado, finlerninta for-mulo, ĉar tion scipovas ankaŭ proverba ĉina muelilo aŭ gramofondisko. Ne.

 

Kio ĝi estas?

 

Mi povus rememorigi la konatan difinon, ke ĝi estas „levo de pensoj kaj sentoj al Dio”, „interparolo” kun Li, „renkonto” kun la Plejaltulo. Estas renkonto de du koroj kaj spiritoj, via renkonto kun Dio. Estas kvazaŭ ŝalto kaj reguligo de sia animaparato al ondoj „ultrakurtaj”, al voĉo de Dio. Ne timu ĵamadon. Tio al vi ne minacas. Via spirita akumulatoro elĉerpita de vivo, ne troŝargiĝos. Kio pli, ĝi fariĝos fonto de energio, lumo, vivo, ĝojo kaj interna ekvi-libro. La preĝo estas tiel necesa kiel spiro.

 

La preĝo ne estas kantado de kantoj, ne genuiĝo aŭ ago sin krucosigni. Ĉar eblas iradi tutan vivon al preĝejo, diri ĉiutage kutimajn preĝojn kaj eĉ unu sekundon ne preĝi. Paradokso, ĉu ne? Kaj tamen tiel estas. Ĉar la preĝo estas ago plej interna, estas forigo de fremdeco inter homo kaj Dio loĝanta en li. Estas retrovo de amiko en soleco. Sed…

 

         Kion ni faris el ĝi?

 

Iu diris, ke la primitiva homo interparolis kun la kos-mo, la mezepoka homo – kun Dio, kaj la moderna homo interparolas nur kun homo… „Kaj ne sukcesas interkom-preniĝi” – ni povus ankoraŭ aldoni. Eŭropo hodiaŭ ne pre-ĝas, ne scipovas preĝi kaj ne volas preĝi. Hontigas nin la paganoj.

Pola verkistino, Winowska, rakontas, ke iam ŝi inter-parolis kun iu arabo pri kristanismo. Ŝi klopodis al li pruvi, ke islamo multe ĉerpis el kristanismo kaj ke aspiras ĝin per propra interna logiko. „Eble vi pravas – li diris – eble vi havas plenan veron, sed ni preĝas, kaj vi jam ĝenerale ne scipovas preĝi”. Malfacile tion kontesti, se ĉiu arabo ĉiu-tage genuiĝas sur dismetita tapiŝeto, kun la vizaĝo turnita al Mekko kaj preĝas. Preĝas hindo, ĉino, polineziano, pre-ĝas la tuta mondo adorante la Disinjoron. Vekis admiron iam (en 1954 j.) la hindaj biciklistoj en la Bicikla konkurso por paco, descendante de bicikloj antaŭ sunsubiro, por iom preĝi. Nur civilizita eŭropano ne preĝas… Ne sentas bezo-non. Ĉu vere li ne sentas? Eble li ne volas senti, kaj eble pli malbone, ĉar li perdis la senson de preĝo kaj de kredo?

La kaŭzon de tiu malapero de preĝosenso oni devas serĉi en egoismo kaj fiereco. La hodiaŭa homo opinias, ke li sufiĉas al si mem. Plie, rilate al Dio li okupas postenon de juĝisto kaj prokuroro. Li pretas registri al Dio punajn mandatojn por siaj nekontentigitaj kapricoj kaj revoj. Iu granda miskompreno, inversigo de ordo, iu terura fiereco. Turniĝado ĉirkaŭ sia propra „mi” kaj skribado de nulo, unu post la alia. Forgeso pri la vortoj de Kristo: „Sen Mi vi nenion povas fari” (Joh 15:5).

 

Ni lernu preĝi

 

Vi plendas kaj lamentas: – Mi ne scipovas preĝi! Preĝo ne prosperas al mi. Mi ne sentas bezonon pri ĝi. Mi povus respondi al vi per la demando: – Ĉu vi volis kaj vo-las bone preĝi? Ĉu vi provis tion serioze? Ĉu nur tiel por vido, por kutimo? Ĉar kiu kiel amas, tiel preĝas. Verŝajne io pri via amo al Dio ne estas en ordo. Ĉar: „Dio estas Spi-rito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ spirito kaj vero” (Joh 4:24). Ĉar via animo bezonas Lin, kiel viaj pul-moj oksigenon, kiel fiŝo akvon, ĉar malforta vi estas.

„Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton” (Mat 26:41). Aŭskultu viajn samaĝulojn, kiel ili preĝas: – „Miaj preĝoj estas diversaj – parolas 22-jara Januŝ – mi opinias, ke mi ne travivis ankoraŭ du samajn. Kiam matene mi ri-gardas la ĉielan senlimon, mi estas ĝoja, gaja, mi esprimas al Dio dankon: – Vin prikantas vivo ĉia, ho laŭdenda, granda Dio… Sed estas tagoj, kiam malantaŭ fenestro la ĉielo nigriĝas. Tiam kaptas min timo, mi sentas potencon, antaŭ kiu mi devas klini la frunton: – Sankta Dio, Sankta Forta, kompatu nin… De mia loĝloko ĝis mia laborloko estas 15 minutoj da irado. Ofte mi renkontas oldulinjon. Ni preteriras. Antaŭ ol mi aliros laboron, mi meditas: – Donu, bona Dio, al tiaj oldulinjoj iom da ĝojo, iom da kontento, iom da trankvilo…”

„Mi estas kuracisto-kirurgo – parolas juna viro – ĉiu-dimanĉe mi faras bilancon de mia profesia konduto kaj kiel ĝis nun la saldo estas pozitiva. Mi estas dankema al Di-sinjoro, ke mi ne falis en rutinon, la dankemo nin ligas. Nin, tio signifas Lin kaj min. Antaŭ mi kuŝas homo. Mi ri-gardas miajn manojn kaj mi vidas, ke ili tremas. La ŝarĝo de respondeco estas peza. Mi fleksiĝas sub ĝi, sed sam-tempe mi transformiĝas en mutan peton. Kaj samtempe mi plifortiĝas – operacias. Ni operacias. Kaj poste ni kune fes-tas la ĝojon pro plilongigo de vivo…”

Ili scipovas preĝi. Lernu ankaŭ vi. Ne penu paroli delikatajn vortojn, ne serĉu preĝlibreton, parolu kiel amiko al amiko, kiel parolas infano al sia patrino – per penso, per parolo, per koro. Vi konvinkiĝos, ke vi gustumos kaj kion vi petos – vi ricevos. Proksimiĝu kun fido al la trono de graco, por ke vi ricevu kompaton kaj atingu gracon en kon-vena tempo. Amen.

 

P.d-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p. 113, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony