Mi kredas, sed …

Mi kredas, sed …

„Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas”.

(Joh 20:29)

Kara junularo!

 

Kial mi kredas, dubas, foriras? Sub tia titolo aperis siatempe enketo en Tygodnik Powszechny [Universala Se-majnrevuo] kaj en Znak [La Signo] n-ro 10/5. Jen kelkaj citaĵoj:

„Kial mi kredas? – La kredo respondis al mi je la de-mando, je kiu nenia teologio, nenia filozofio povis doni al mi, en mia kompreno, kontentigan respondon. Ĝi klarigis al mi la sencon de ekzisto kaj la liberan volon. Donis al mi grandiozan etikon. Kaj kio eble ankaŭ grava, ĝi savis min kontraŭ malespero, kiam venadis sufero” (Znak, p.176).

„La kredo estas forto kaj helpo en la vivo. Mi vidas tion en mia kuracista laboro ĉiupaŝe. La religiaj malsanuloj ĝenerale pli serene elportas la suferon kaj morton. „Por ke vi doktoro sciu, kiel dolĉe estas morti en la katolika reli-gio” – diris al mi unu el pacientoj agoniantaj pro insufici-enco de sangocirkulado…”

„Mi estas kredanto, ĉar la donacon de kredo mi rice-vis pere de la gepatroj. Mi staras firme en la kredo, ĉar al mi estas bone kun ĝi, ĝi estas fonto de pura ĝojo kaj paco, kiujn nenie eblas trovi…”

„Principa argumento por mi estas la naturordo…”

„Mia kredo estas rezulto de pripensadoj de material-ismaj teorioj kaj de katolikaj kredoveroj. La materialismaj teorioj estas tro malmulte konvinkaj…”

„Kial mi kredas? Ankaŭ bone vi povus demandi: kial mi spiras? Same tio estas por mi per si mem komprtenebla kaj necesa por la vivo”.

„Mi kredas tial, ke mi ne povas imagi al mi la vivon sen la kredo je la Kreinto de la mondo. La naturo memor-igas al mi ĉiam, ke la Disinjoro ekzistas”.

„Mi kredas. La akcepto de kredo rezultas el la pru-dento mem. Mi ne povas imagi al mi, kiel eblas ĝuste pensi kaj ne kredi”.

Al kredo kondukis kaj ankaŭ kondukas min la vivo mem. Unuflanke ĝi estas io absurda, preskaŭ sensenca, kaj per tio mem ankaŭ minaca. Kaj aliflanke – ĝi saturita estas per belo. La absurdon de morto, sufero, milito, barbareco, ne eblas forigi per vortoj… „La homo devas havi por kio vivi kaj por kio morti” – skribis iam Norvid. Mi aprobas liajn vortojn. La kredo estas bezona por mi, donas profiton. Havante la kredon mi travivas grandan aventuron kaj ludas grandan vetaĵon pri eterna vivo”.

„Mi kredas, ĉar: „Malfeliĉa, kiu ĉion konas krom Vin, Sinjoro” – mi povas ripeti post s-ta Aŭgusteno. Kaj post la poeto; ĉar:

 

„Mi estas domo neloĝata de amo,

mi estas domo en antaŭurbo,

mi estas nur demando

respondo estas nur mia nekredo,

homa stulteco, blindeco kaj senanimeco,

vidanta nur finon de sia nazo.

Sciu, ke ekzistas alia realo,

kiu ne havas limojn de tempo kaj de spaco”.

(R. Brandstaetter)

 

         Kaj kiel akordigi kredon kun scienco?

 

En la jaro 1880 scienculo Emil du Bois Reymond menciis pri la sep enigmoj de la mondo, kiel ankoraŭ ne solvitaj. Inter aliaj: – Kia estas la ĝusta esenco de materio? Kiel ekestis nia konscio? ktp.

Haeckel starigis dogmon, ke la universo estas blinde aganta mekanismo de fizikaj kaj kemiaj fortoj, kaj materio estas eterna. Kaj preskaŭ tiutempe Skłodowska-Curie mal-kovris, ke materio ne estas eterna, ke ĝi povas transformiĝi en radiadon. Kaj Einstein venas al konkludo, ke la plej pro-funda esenco de la mondo estas senmorta, ke ĉio ripozas en ekstertempa esto. Kaj al tiuj enigmoj denove aliras novaj, almenaŭ enigmo el esploroj pri parapsikologio, rimarkoj ekstersensaj, telepatio… aŭ ekkonado de pensoj de aliaj homoj.

Scienculoj de tiu jarcento estas pli prudentaj: „Ĉiuj branĉoj de scienco finiĝas per nekoneblo, ĉiuj estas plenaj de neklarecoj, plejparte nesolveblaj, ĉiuj apelacias al mis-tero plejbone ĉion klariganta”. (F. Fermier)

„Kiel foren scienco disvolvos siajn konkerojn, ĝia branĉo ĉiam restos limigita” (M. Poincaré). Ĉiu malkovro ekscitas kaj elvokas multajn demandojn, kaj la respondo al ĉiu el tiuj demandoj venigas multegon da novaj demandoj.

Kaj Paskalo jam diris, ke „la bazoj de aĵoj estas ĉir-kaŭitaj de nepenetrebla mistero”. Kaj sur alia loko li diras: „La kredo diras al ni pri kio ne diras al ni la sensoj, sed ne kontraŭas tion, kion la sensoj vidas”. Konfirmas tion ankaŭ aliaj: „Scienco estas komenca lernejeto de la sensoj” – diros Seury.

En la jaro 1946 franca komunisto publikigis popula-ran broŝureton s.t. „Scienco kaj religio”, en kiu li skribas: „Inter scienco kaj religioj oni devas elektadi”. Tamen pro-bable li forgesis, ke elinter 8.147 nomoj de scienculoj, ekde antikveco ĝis la fino de 19a jarcento, preskaŭ ĉiuj apartenas al kredantoj. Kaj elinter 150 de la lasta jarcento 124 estis kredantoj. Neeble ilin citi. Mi mencias, krom konataj, no-mojn: Dauchy, Secchi, Lemaitre, Fermier, Fabre, Duhamel, kaj konvertitoj kiel: Claudel, Lavalliere, Chesterton, Psi-chari, Maritain, Joergenssen, Peguy, Nicole, Undset, de Chardin, Papini, Carrel, G.-Greene, Bergson, Lacomte, Waugh kaj dekoj da aliaj.

„Antagonismo inter scienco kaj religio ekzistas nur en la menso de tiuj, kiuj volas tion” (Lacomte). „Miaj labo-roj alkondukis min al Dio kaj al kredo” (Nauguere). „Mal-multa scienco malproksimigas de Dio, multa scienco reve-nigas al Dio” (Bacon). La samon kvankam iom per aliaj vortoj esprimis Pasteŭro: „Ĉar mi multe studis, tial mi kon-servis la kredon de bretono, se mi studus pli multe – mi ha-vus la kredon de bretonino”.

Ĉu vi scias, kion diris la plej granda el scienculoj de nia generacio, Einstein: „Mia religio estas humila adoro de la spirita supernatura estaĵo, kiu montriĝas eĉ en tiuj etaj detaloj, kiujn ni povas rimarki per niaj feblaj kaj limigitaj sensoj”.

Ne facile do elserĉi elinter scienculoj veran ateiston. Estas vico da ignorantoj, kiuj neniam studis tiun problemon kiuj ne maturiĝis por starigo de problemo, estas netrankvi-laj serĉantoj kaj „profitemaj”, por kiuj tio gravas. Jam Ruselo [Rousseau] diris: „Tenu vian animon en la stato de daŭra deziro, ke Dio ne ekzistas, kaj vi ekdubos pri Li”. Kaj s-ta Aŭgusteno diras: „Neniu kontestas Dion, kiu ne havas intereson por tio, ke Li ne estu”. „Se homoj havus ian intereson, ili dubus la aserton de Eŭklido kaj kontestus ĝin” (Hobbes). „La sensamo tentas la koron al deziro, ke Dio ne ekzistas, ĉar tiam Li ne ĝenas kaj ne juĝas. Jen kial tiom da deviacioj ĉe junularo, jen kial la kredo mortas, kiam naskiĝas pasio” (Duplessis).

Kiaj el tie ĉi konkludoj? Kion vi opinias? Kredo kaj scienco ne estas disigitaj per bariero, inter ili ne estas kon-traŭdiro. Ĉar fonto de ambaŭ estas la sama Dio, la sama vero. Ili havas nur malsaman sistemon de vojoj, sin regas per malsamaj leĝoj kaj principoj.

Malsamaj metodoj kaj vojoj, sed ne kontraŭdiraj. Kio pli, ili reciproke sin kompletigas, samkiel okulon kom-pletigas mikroskopo aŭ teleskopo, kiel sinjoro kaj servisto. Decas nur post la poeto ripeti:

 

„Racio homa, antaŭ Dio vi estas eta,

vi estas guto en Lia ĉiopova mano.

La mondo nomas vin senlima oceano…

Ho, vi sen la kredo estus blinda…”

(Mickiewicz)

Sekve ni ne similu al infanoj, kiuj sukcesis solvi ian krucvortenigmon, aŭ trovinte ŝtoneton aŭ konketon ĉe ma-ro, kaj opinias, ke ili ĝisfunde esploris kaj absorbis jam ĉion. Dume la oceano de Vero estas tiom granda…

– Nu, bone – vi diros – sed… materialismo, sed la „sole scienca mondkoncepto”, pri kiu ni konstante aŭdas.

Materialismo? Tio estas certagrade forsoninta simfo-nio de pasinta jarcento. Antaŭ ĉio el fiziko malaperis la bazo de materialismo – materio. Ĝuste post disatomigo evi-dentiĝis, ke ne eblas trovi limojn inter materio kaj energio. Materio fariĝis „kondensita energio”. Kaj la plej grandaj scienculoj, Jeans kaj Eddington, asertas, ke tiu energio de-vas esti direktata de ia krea penso.

Forsonis ankaŭ aliaj teorioj – de Freŭdo aŭ Pavlov, laŭ kiuj la homo pensas tial, ke li posedas cerban kortikon. Kaj la „sole scienca mondkoncepto” estas iuspeca absurdo. Ĉar la vorto „mondkoncepto” mem kroĉas la kampon de fi-lozofio, kaj se ĝi ekparolas pri religio, pri la ekzisto de Dio, de animo, – tiam ĝi, laŭ opinio de marksistoj, ne estas sci-enca. Ĉar se scienca, tio signifas justa sciencamaniere, aŭ per sperto, aŭ matematike ĉu ankaŭ kun helpo de historiaj dokumentoj. Pro tio s-ta Paŭlo avertas: „Ne trompiĝu” (Jak 1:16).„La justulo vivos per la kredo” (Gal 3:11). „Sen kre-do neeble estas plaĉi al Dio” (Heb 11:6). „Nature stultaj estas ĉiuj, kiuj ne posedas scion pri Dio kaj ne kapablas ekkoni Tiun, kiu estas, el la videblaĵoj. Ĉar el la grandioz-eco kaj beleco de la kreitaĵoj la Kreinto estas laŭe ima-gata” (Saĝ 13:1.5).

Miaj karaj!

Vi aŭdis eble plurfoje el radia laŭtparolilo la vortojn: – Atenton, atenton… Eliris el hejmo… kaj ne revenis… Kiu scius ion ajn pri la malaperinto, sciigu familion, aŭ plej proksiman polican komisarejon… Li eliris el hejmo kaj ne revenis…

Tio sugestas al mi alian hejmon, alian perdiĝinton kaj serĉantan patron. Tio memorigas al mi vin, juna amiko. Eble ankaŭ vi foriris de Dio, eble vi ekdubis sur la viva ĝir-ejo kaj perdiĝis.

Kial mi kredas, dubas, foriras? Mi kredas, sed mi renkontas diversajn malfacilojn. Tio estas temo de hodiaŭa nia instruo. Parte mi penas kune kun vi trairi la obstaklojn. Mi sentas, ke mi ne diris pri la plej grava helpo – pri graco.

Kredo estas trezoro. Kaj la trezoron oni devas gardi kaj prizorgi. Al tio necesas helpo. Necesas la graco de Dio. Tamen pri la graco oni devas peti. „Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, kaj en Via lumo ni vidas lumon” (Psa 36:10).

Tial ofte voku el fundo de la animo kun la psalmisto: „Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo” (Psa 43:3). „Sinjoro, kreskigu en ni la kredon” (Luk 17:5). Amen.

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.118, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 8.00
 w miesiącu październik: + Wacław Korab   Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 18.00
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony