Numero 118 – aŭtuno 2017

„Mi” fronte al „vi”

En nia tempo disfalas institucioj, komunumoj kaj asocioj. Ĉiam pli ofte homoj ne komprenas sin reciproke, renkontiĝas hazarde kaj disiras indiferentaj por si. Ĉiu fide-leco estas necerta, problema, starigita sub demandosigno. Ni suferas manke de persona komunikado, sed ni ne kura-ĝas ekkredi, ke „nur tie ni estas senmortaj, kie ni amas vere”. Ne mirige do, ke ni vivas en necerteco, skeptikeco kaj spirita krizo. Ĉu tio estas nura kulpo de tempo, en kiu ni devas vivi?

*

„Mi estas libera kaj mi regas min mem. Mi povas nun procedi konforme al propraj konvinkoj. Mi jam ne plu estas objekto, peono sur ŝaktabulo, kiun oni movas laŭ pro-pra plaĉo. Mi bedaŭras, ke li foriris de mi, ĉar li estis la unua amo en mia vivo, sed mi ne povis permesi tion, ke li traktu min…”.

„Nur danke al unu, unika amo al kunulino de sorto kaj pro tiu miraklo, ke mi estas amata, mi povis kapabli al vivo… Rigardante malantaŭen ŝajnas al mi, ke multe pli facile vivi danke al tia amo”.

Karl Jaspers

„Mi ne scias, kio aŭ kiu starigis demandon. Mi ne scias, kiam ĝi estis starigita. Mi ne memoras, ke mi ne do-nus al gi respondon. Sed unufoje al iu – aŭ al io – mi res-pondis: jes. De tiu momento devenas mia certeco, ke la ek-zisto estas sencoplena kaj ke mia vivo en humila subiĝo havas celon. De tiu momento mi scias jam, kion signifas „ne rigardi malantaŭen” kaj „ne zorgi pri morgaŭa tago”.

Dag Hammarskjold, sekretartio de UNO

*

Ne sufiĉas „esti”, ĝui la vivon, preni ĉion, kio havas ian valoron, sed oni devas ligi personan kontakton kun „vi” ĉar nur en tiu ĉi kazo ni venkas la propran egoismon kaj ni kapablas al amo. La homo el naturo estas socia esto kaj tial serĉas kontakton kun alia homo: li volas ion personan al tiu oferi. La dialogo, por iĝi bazo de unueco, devas esti inter-persona interŝanĝo, kie oni donas kaj ricevas.

La homo, estiel estulo racia kaj libera, konas la celon de siaj agadoj, estas konscia pri si en pensado, en volado, en sentado. Li scias ankaŭ tion, ke el naturo li estas esto ne-plena, limigita en siaj eblecoj, direktita al aliuloj. Estiel estulo konkreta, spirite difinita kaj kapabla al decido li de-ziras ekstari fronte al aliuloj en ia pozicio. Ni parolas en tiu ĉi kazo pri la natura malfermiteco al „vi”. Evidente, ke en iuj kazoj la homo povas ankaŭ enfermiĝi, sed tio estas ankaŭ la specifa respondo, kiu akcentas diferencojn en la komunikado kun „vi”. La kompleta fermiĝo antaŭ „vi” estas por ni neebla, ĉar ni bezonas helpon de aliuloj, por ke ni ĝenerale povu ekzisti.

La ekligo de persona kontakto kun „vi” konsistigas la bazon de persona komunikado, de renkonto en amo, de dialogo. Nur tiu speco de renkonto povas venki la senton de soleco, kiu sin dolore sentigas al ĉiu el ni. Malo de ko-munikado estas la fremdiĝo, kiu kaŭzas rompon de inter-persona ligo.

La dialogo, kiel aŭtenta interpersona renkonto, povas okazi sole sur la ebeno de amo. En tiu ĉi kazo alvenas al renkontiĝo de du valoroj, kiuj sin reciproke riĉigas laŭ spi-rita vidpunkto. Nur tiam realiĝas la vivo. Tiu dialogo bazi-ĝas sur la konfido, kiu havas nenian rilaton kun la scienca teorio, probabla opinio aŭ hipotezo. Tamen, por ke alvenu al tiu renkonto, devas esti plenumitaj certaj kondiĉoj. Inter aliaj: – personoj devas interkonatiĝi,

– oni devas esti preta ekhelpi al alia homo, por riĉigi lin laŭ spirita vidpunkto.

La dialogo postulas, ke la homo malfermu sin al alia persono, ke li sin deklaru fronte al aliaj. En la plej strikta senco de la vorto „dialogo” signifas interŝanĝon de vortoj. Ne estas bagatelo diri „ion” al iu. Danke al eldirataj vortoj ni fariĝas „iu” por aliaj, ni okupas fronte al ili difinitan po-zicion, ni deziras transdoni al ili „ion” el ni mem. La fakto mem de dialogo estas esprimo de certa bonvolemo, inter-ŝanĝo, atendo. Tra eldirataj vortoj ni reciproke manifesti-ĝas al ni, ni ĉeestas unu fronte al alia, ni ligas spiritan kon-takton. Danke al dialogo „mi” kaj „vi” eniras en komunik-adon. La interpersona komunikado okazas tiam, kiam per-sono estas alvokita de alia persono kaj pozitive respondas al tiu alvoko.

Oni devas signi, ke antaŭ ĉio Dio estas „Vi” por homo kaj kun Li necesas ligi personan kontakton per amo. La dia „Vi” estas plej aŭtenta, vera kaj absoluta. La dialogo inter Dio kaj homo estas principa kaj fundamenta dialogo. En la momento de kreo Dio alvokis homon al intima dia-logo kun si kaj per tio mem iĝis „Vi” por li. Kiam homo rompas la kontakton kun Dio, li elpaŝas kontraŭ si, rompas la aŭtentan kontakton kun aliaj kaj perdas la vivosencon. La homa persono apartigita disde Dio fariĝas terura por si mem kaj por aliaj.

Dio okupas esceptan sintenon fronte al homo. Li unua parolas al li, sin revelacias al li per sia Filo, alvokas lin al dialogo. Dio atendas respondon flanke de homo. Kaj en tio konsistas nia escepteco inter kreitaĵoj, ke ni povas libervole kaj konscie respondi al la alvoko de Dio: amo por amo. La kapablo de respondo al la alvoko de Dio decidas pri nia homeco.

Atentu la principan momenton: por ligi kontakton kun Dio, ne sufiĉas ekkredi, ke Li estas Kreinto, sed oni devas rimarki en Li Elaĉetinton. Kaj se ni volas aliri la plenecon de homeco, tiam ni ne povas diri pri Dio „Li”, sed ni devas okupi fronte al Li personan sintenon. Necesas tamen memori, ke la dia „Vi” ne dependigitas de nia „mi”. Ne homo „kreis” Dion, sed Dio estigis homon. Kio pli: la aŭtenta renkonto kun alia homo povas efektiviĝi sole fronte al Dio. Kaj ĉi tie ni aliras la esencon de kristanismo: la amo al Dio verigita per la amo al alia homo.

Neniu el ni estas soleca insulo. Ĉiutage ni eniras di-versajn kontaktojn kun aliaj homoj. Tamen ne ĉiu kontakto inter homoj estas interpersona kontakto. Por ke sekvu ko-munikado inter personoj, oni devas trairi de „li” al „vi”. Ekzistas principa diferenco inter parolado „pri persono”, kaj parolado „al persono”. En la unua kazo li fariĝas objek-to, anstataŭe en la dua li fariĝas partnero de dialogo. Iuj opinias, ke la tuta krizo de nuntempa civilizacio konsistas en la „objektigo” de homo kaj en maleblo ligi la spiritan kontakton kun „vi”.

La interpersona komunikado estas fundamenta homa ago, ĉar ni ne povas finrealigi nin mem izole de aliaj. La kontakto kun aliaj ne estas danĝero por mia libereco, lim-igo de mia aŭtonomio, invado en mian privatan vivon. La kontakto kun „vi” ebligas supervenki sin mem, ebligas malkaŝon de la plej profundaj sekretoj de propra „mi”.

La elementa kondiĉo de aŭtenta dialogo estas estimo por la persona digno de interparolanto kaj iro direkte al objektiva vero. La homa persono posedas personan dignon, sendepende de la morala valoro de siaj agoj. Tiu digno estis donita al li senpere de Dio kaj neniu povas ĝin tra-streki. Pro tiu kaŭzo ni posedas certajn necedeblajn rajtojn de homa persono. Ni ne povas forgesi pri tio en nia teknik-igita jarcento, kiam ekonomiaj faktoroj determinas neunu-foje la moralajn sintenojn. En tiu ĝuste momento ni divor-cas de kristanismo, kiu antaŭ ĉio sin deklaras por la digno de homa persono, ĉar ni estas kreitaj laŭ la bildo kaj simil-eco de Dio.

La dialogo fariĝas interpersona komunikilo nur tiam, kiam „mi” komencas alvokon „vi” kaj libervole malfermi-ĝas al alia homo. Ne ĉiu alvoko povas „malfermi” la alian homan personon, kiu estas fermita en sia plej profunda inti-meco de Dio mem. En tiuspecaj kontaktoj oni devas trairi de sinteno „prenanto” al sinteno „donanto”, tio signifas oni devas esti preta doni ion el si al alia, por riĉigi lin laŭ spi-rita vidpunkto. Ne mirige do, ke nur amo konsistigas la ĝustan ŝlosilon al malfermo de alia persono.

Oni devas konsenti, ke la nuntempa civilizacio, kun kiu ni kunigis tiom da espero, donis al ni novajn kreaĵojn ligitajn kun la nuntempaj vivkondiĉoj: ĝeneralan nesent-emon, absurdo-senton, spiritan disrompiĝon. En la epoko de komputiloj, kiuj en kelkaj sekundoj solvas komplikajn problemojn, homo la kreanto de tiuj komputiloj ĉesas kom-preni sin mem. En tiu situacio estas necese veki la perso-nan vivon en la hodiaŭa homo, la konscion pri aparteco disde la materia mondo kaj la senton de propra digno. Nur tiam la homo disvolviĝas spirite, kreskas en aliaj dimen-sioj, kapablas al amo.

La kristanaro opinias, ke la homo povas finrealigi sin sole en amo, kies esencon konsistigas la totala sindono por aliaj. Evidente, ke tiu amo estas alvoko, je kiu oni respon-das per tuta sia vivo, estas dinamika realo kiu subiĝas al disvolviĝo, estas tasko kiun ĉiu el ni realigas laŭmezure de propraj spiritaj eblecoj. Tio signifas, ke al amo oni devas ankaŭ alkreski.

Plej granda malamiko de amo estas la egoismo, kiu enfermas nin, malakrigas nian sentemon je alvoko de aliaj, vidigas en aliulo danĝeran konkuranton al antaŭeco. La natura gravito al si, kiu estas efiko de la origina peko, devas esti supervenkita surbaze de graco. La homa persono devas simple konscie engaĝiĝi en la propran disvolviĝon. La egoismo, kiu mortigas en ni la sentemon je alia homo, ĉiam kreas la danĝeron, ke „vi” estos degradita al rolo de utila objekto, kaj tio jam estas profanado de homa digno, kies dolora ekzemplo estas la prostituo.

La amo, kiel spirita ligo inter du homaj personoj, dependas antaŭ ĉio de persona maturiĝo de partneroj, de ilia kapablo supervenkadi sin mem, de la sentemo je alia homo. Ne eblas doni tion, kion oni ne havas. La vera amo ne damaĝas, ne celas sin mem, ne starigas antaŭkondiĉojn. Kaj ankoraŭ unu: la morgaŭan amon – oni vivas hodiaŭ. Ĉu vi pravigas min en ĉi tio?

 

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 36; tr. SP]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony