Numero 113 – somero 2016

Mi estas demando…

„Ĉar ĉe mi estas la volo,

sed ne la elfaro de la bono”(Rom 7:18).

 

Kara junularo!

 

Ĉu vi ŝatas solvi krucvortojn, enigmojn? Mi propo-nas al vi la solvon de krucvorto – ĉi preĝeje kaj en la vivo. Vi profitos, finlernos pensi, akiros premion, atingos feliĉon en la ĉielo kaj ĉi surtere, en formo de ĝojo, kontento, inter-na paco.

Mi do demandas: – Kiu estas homo? Kiu vi estas? Vi diros – mi estas lernanto, junulo, mi laboras. Nur tiom? Estas tro malmulte. Kiu estas homo? Tia ordinara demando, kaj tamen… ni povus diri, ke estas la plej miriga kreito, kiu pensas pri vestoj, ordenoj, distingiloj, pri sindediĉo pro ia signalvorto, idealo k.s.

  1. Vi estas demando por ĉirkaŭantaro. Kiu ĝi estas, kiu estas mi, vi mem? Ni aŭskultu eldirojn. Por la kuracisto kiu vin esploras, vi estas „morba kazo”, por la instruisto en lernejo – vi estas lernanto ktp.

Ĉu homo estas nur tio? Iu diris, ke ne estas „grizaj homoj”. Ĉar tiu laŭdire „griza homo” havas sian, ofte tre riĉan vivostilon, mondon de diversaj travivaĵoj, ofte multe interesan.

Vi estas demando por la ĉirkaŭantaro. Mi rigardas vin, mi observas vin kaj neunufoje diras: – Kio el li elkres-kos? Vi estas demando – ĉar vi vekas ravitecon de admiro, aŭ vi ravas aliajn, mirigas per via vivo, konduto.

  1. Vi estas demando por Dio mem. Eble tio estas troa diro, ĉar Dio konas vian estontecon, vian valoron kaj sor-ton, sed aliflanke atendas vian eldiron ĉiutage, demandas vin, legitimas en multaj situacioj pere de okazintaĵoj, ho-moj, situacioj.

Kiu vi estas fronte al Li, fronte al proksimuloj, fronte al vi mem? Ĉu Lia infano kaj estonta heredanto, ĉu sklavo aŭ eble malamiko. Iu proksima, simila al Li? Ĉu malprok-sima, en kiu jam nenia simileco rimarkeblas, ĉar la bildo jam tiel detruita, polvokovrita, ke la konservado estas tre malfacila.

Kiu vi estas fronte al Dio? Similan demandon oni starigis al Sankta Johano. Li konfesis kaj ne kaŝis: „Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Ebenigu la vojon de la Sinjoro”. Esprimis sian opinion Sanktega Patrino: „Jen mi estas la servantino de la Sinjoro”. Esprimis sian opinion Sankta Stanislavo: „Al superaj aferoj mi estas kreita”. Es-primis sian opinion Sankta Francisko: „Mia Dio kaj mia ĉio”.

Esprimu vian opinion ankaŭ vi, juna amiko. Ĉiu el ni asertas ĉiutage, ke en ni estas du homoj, ke ni estas deman-do, krucvortenigmo por aliaj kaj por ni mem. Ni estas kruco mem. Ni konsistas el kontrastoj. Malfortaj, kaj sam-tempe tiel fortaj. Ni naskiĝas mallertaj kaj ni atingas gran-dan floradon de fizikaj kaj mensaj kapabloj. Konstruitaj en formo de kruco. Kunigo de du mondoj en unu – mondo de materio kaj mondo de spirito. Ŝajne spiritaj kaj tiom multe korpaj.

Kara junularo! Eble vi aŭdis pri stranga pastro religi-ulo en Italio, konata en la tuta mondo – pri Patro Pio, kapu-ceno. Li estis stranga homo. Li havis stigmatojn sur sia korpo; eĉ je distanco li legis en la homaj animoj kaj konsci-encoj. Estis superŝutata ĉiutage per leteroj kaj petoj el la tuta mondo. Miloj da homoj veturadis al li, aŭskultis lian meson, pekkonfesis kaj malfermis antaŭ li siajn korojn. Kiu li estis?

La katolika Eklezio ne esprimis sian opinion pri li, nek kondamnas lin, nek proklamas sankta. La Eklezio aten-das*. Iu diris, ke li estas demando por la hodiaŭa mondo, farita de Dio mem. Demando farita al homoj en la 20a jar-cento. Demando por tiuj, kiuj serĉas grandecon inter steloj en kosmo kaj sur ekrano. Demando sen respondo. Respon-do estos tuta lia vivo. Estos ankaŭ juĝo de la Eklezio en estonteco.

Demando por ĉiuj estas Kristo, estis ĝi la plejsankta Patrino. Estis demando por Dio, por homoj, por si mem. Sed demando kun respondo. Ankaŭ sanktuloj estis deman-do. Esprimis sian opinion ankaŭ patro Maksimiliano Kolbe savante la vivon de samsortulo. Demando farita de Dio ankaŭ vi estas. Vi estas demando kaj vi devas esprimi vian opinion per via vivo. La legitimilo kun foto kaj loĝloko ne sufiĉas. Respondo – via koro.

Ĝuste la koro. Ĝi estas meze, sur kruciĝo de du vojoj. En ĝi okazas ĉiuj dramoj de la vivo: bono kaj malbono, amo kaj malamo, feliĉo kaj tragedio, sankteco kaj peko.

Per la koro Kristo solvis la enigmon de homa vivo. Per la koro traborita surkruce. Se la vivo kaj homo estas krucvorto, ekvacio kun multaj nekonatoj, do tia ĉefa konato danke al kiu vi povas trovi nekonaton – estas amo. La amo al Dio, al homoj, al si mem. Ankaŭ per amo vi devas espri-miĝi. Ĉiu demandas pri ĝi kaj pri ĝi vi demendu vin mem. Kaj tiam vi estos ne nur demando, sed ankaŭ respondo. A.

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.7, tr. SP)

 

* Patro Pio estas kanonizita de Johano Paŭlo 2a, la 16an de junio 2002 en Romo.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony