Numero 115 – vintro 2016

Mi elektis Jesuon

Interparolo kun la 28-jara Geralda Xhameta el Albanio,

kiu en aprilo estis baptita en Romo;

partoprenantino de la Mondaj Tagoj de Junularo

en Krakovo, julie 2016.

 

Kia estas Via sperto je la kredo?

 

Malfacila. Tio estis longa vojo por konvertiĝo. En la kristana kredo mi trovadis la respondojn je multaj miaj duboj kaj demandoj, kiujn mi havis. Preskaŭ kvar jarojn antaŭe mi ekkonis la komun-umon Sant’Egidio, en kiu mi trovadis la sperton pri la kredo, ĝian esprimadon en la konkreta maniero, direktatan al homoj.

 

Ĉu plifrue Vi sentis la deziron pri Dio, ĉu Vi serĉadis Lin?

 

Mi havis iujn demandojn, sed neniam mi trovis iun, kiu hel-pus al mi proksimiĝi al la katolika religio. Mi havis nur tiajn religiajn ekzemplojn, kiuj pli apartigadis homojn disde homoj, ol unuigadis ilin. Mi devenas el muzulmana familio, tamen mi estis nekredanta. Por ili ĉiam estis la problemo, ke mi ne ekkonis Dion. Nun finfine mi retrovis Lin.

 

Kiel Vi perceptas la terorismajn atakojn, kiuj ĉiam pli ofte okazas lastatempe en Eŭropo?

 

La terorismajn atakojn faras homoj, kiuj perdis valorojn kaj ne scipovas finkompreni, ke ĉiuj nacioj povas kunvivi en paco. Islamanoj ne kredas je la vera Dio, sed nur je la malsana ideologio. Ili estas blasfemuloj, ĉar la kredo estas por ili specifa ekskuzo por iliaj teruraj agoj. Ili ne komprenas, ke por la kredantaj muzulmanoj la nomo de Dio signifas pacon.

 

En septembro 2014 Albanion vizitis la Sankta Patro Francisko. Kiel li estis akceptita de Viaj samlandanoj?

 

Lia veno al nia lando estis por mi mem la granda ĝojo. La apostola vojaĝo de la Sankta Patro al Albanio estis tre grava por mia lando, ĉar Albanio ĉiam estis loko de la kunekzistado de diversaj konfesioj. 75 procentoj da partoprenantoj de la renkontoj kun la Papo tio estis muzulmanoj, kiuj plenigadis placojn kaj lokojn de la ren-kontoj kun li. En Albanio estas nur 25 procentoj da kristanoj, el kio la plej grandan grupon konsistigas ortodoksoj. En mia lando ekde ĉiam tamen estis tiel, ke proksime al moskeo troviĝis la katolika kaj ortodoksa preĝejoj kaj neniam ĉi tio estis problemo. Dum la kris-tanaj aŭ muzulmanaj festoj la fideluloj de aliaj konfesioj reciproke bondeziras al si.

 

Kial Vi decidis veni al Krakovo por la Mondaj Tagoj de Junul-aro?

 

Ĉi tiu jaro estas por mi precipe grava, ĉar en aprilo en Romo mi akceptis la bapton en la katolika kredo kaj mi iĝis la spirita filino de Papo Francisko. Mi volas de nun profundigadi mian kredon, por ĝin pli kompreni. Mi volas ankaŭ ĉiam aŭskulti tion, kion diras la Sankta Patro. Liaj vortoj direktitaj hieraŭ al la gejunuloj dum la bon-venigo sur la krakova herbejo Błonie forte enfalis mian koron. Krome mi jam unufoje estis en Krakovo kaj la urbo mem tre plaĉis al mi, mi volis ankoraŭfoje veni ĉi tien.

 

Kio konvinkis Vin por la katolika kredo kaj kiel al ĝia elekto reagis Viaj gepatroj?

 

Mi kredas, ke la vivekzemplo de Jesuo estas la plej homa, do por esti la vera homo, oni devas imitadi ĉi tiun ekzemplon. Miaj ge-patroj estimas mian elekton, estas kontentaj, ke mi elektis la kato-likan kredon, ili partoprenis ankaŭ en mia bapto. Ili estas tre feliĉaj, ke mi proksimiĝis al Dio, ĉar kiel mi jam diris plifrue, mi ne estis kredantino. Mi ne volas konverti ilin al la katolika kredo, sed se tio estus ilia deziro, mi helpados al ili finkompreni, kio estas la kristana kredo.

 

Dankon por la interparolo.

 

Piotr Czartoryski-Sziller; Esperantigis: Stanisław Śmigielski

El taggazeto Nasz Dziennik, 30-31 julio 2016.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony