Numero 122 – aŭtuno 2018

Meze de tempesto

Verdaĵo kaj floroj en la korto kaj sur altaroj de tenebra, mal-nova kirko. Figuro de la senmakula koncipiĝo de Dipatrino en blanka-blua vesto… Kaj tiu preĝo, kiun oni neniam forgesos: „Sub Vian ŝirmon ni rifuĝas…” Oni ne forgesos eĉ „meze de ventegoj, tempestoj”.

*

Septembro de la jaro 1939. Vilaĝo apud Kutno. La milito estas jam de kelkaj tagoj, sed ni ne ekiras la fronton. Ni devas instrui rekrutojn kaj kadron suboficiran. La informoj el fronto estas kaosaj. Verŝajne Vroclavo konkerita kaj nia kavalerio estas en Orienta Prusujo.

Alarmo! Ni ekiros post duonhoro! Germanoj en la distanco de ĉirkaŭ 80 km de ni… Kaj de tiam ni iras per laciga marŝo dum noktoj al Varsovio, evitante ŝoseojn ŝtopitajn de fuĝintoj. Tage ni kuŝas en arbaroj, malsataj, polvokovritaj, kun la piedoj dolorplenaj de marŝado. Soldatoj de germana nacieco dizertas, kaj estas sufiĉe multe da ili en nia bataliono. Nokte de la sesa (tago) al la sepa, ni postkuras per freneza, fortoraba marŝo inter brulantaj vilaĝoj. Dum tagiĝo ni lacaj falegas sur la teron ne zorgante eĉ pri mangaĵo. Sed post kelkaj minutoj suprenlevas nin la voĉo de komandanto: Alarmo! Marŝu senkonsidere perdojn! Eĉ se unuope! Loko de kuniĝo: Sulejówek.

Kun peno ni leviĝas kaj marŝas. Ne, tio jam ne estas marŝo. Ni iras duonkonsciaj pro malsato kaj laciĝo, tra la kamparo, lamante. Germanoj-aviadistoj malsupreniĝas kaj semas al ni el mitraloj. Kaj ni, ni ne havas armilaron! Ĝi ne estis por ni, ne sufiĉis. Ni ne scias, ĉu brulas nin interne la terura malsato, ĉu laciĝo aŭ bedaŭro… La malamikaj tankoj kuratingas nin ĉiam pli.

Majoro, estro de nia bataliono, eniĝis en taksion fuĝantan al Varsovio. – Knaboj, savadu vin! Kaj li forveturis. Kaj ni?… De fore proksimiĝas obtuza bruo. Ni komencas denove kuri. Iu somera feri-ejo. Vilaoj en ĝardenoj. Kiosko. Antaŭ ni estas pliaĝa sinjorino fune-bre vestita. En la manoj ŝi tenas dekkelke da tabuletoj el ĉokolado. – Prenu, vi knaboj… kaj diru ĉiam la preĝon „Sub Vian ŝirmon”, tiam al vi neniam nenio okazos…

Ni rapidegas tra arbaroj, trakoj, denove arbaroj. Iaj civiluloj al ni pafas el vilao. Ni trapuŝas nin tra bariloj kaj sangmakulas niajn manojn je pikildratoj. Ni estas dekkelkaj kolektitaj el la unua kaj dua kompanioj. Kondiĉe ke al Sulejówek…

La arbaro finiĝas. Ni eliras al rando de arbaro: Sur la ŝoseo staras kaj traveturas germanaj tankoj. Ni retiriĝas en la arbaron. Oni devas atendi ĝis nokto kaj tiam provi trairi la ŝoseon. Tamen ni ne sukcesis ĝisdaŭri vesperon, ĉar oni eltrovis nin plirapide. Ni mal-liberiĝis.

Dum la marŝo al Mszczonów la germanoj ĉesas nin konvoji. Plue ni devas mem marŝi. Kiam ni descendos de la ŝoseo – ni estos pafmortigitaj. En iu vilaĝo ĉe la ŝoseo ni turniĝas flanken. La germa-noj cirkulas en vilaĝo. Ni eniras en lignan kabanon kaj interparolas kun la mastro. Ni ricevas manĝon kaj la mastro foriras vilaĝon. Li iris serĉi por ni civilajn vestojn. Dum la nokto ni alivestiĝas por sekvan matenon po duope kaŝe eliri el la vilaĝo.

Feliĉe ni sukcesis. Ni renkontiĝis en arbaro. Kaj post kelkaj tagoj de vagado kaj evitado de germanaj patroloj, ni renkontas en arbaro taĉmenton de biciklistoj. Tio estas la pola militistaro! Ĉirkaŭe la verdo de arboj kaj herboj. – Dankon al Vi… Sub Vian ŝirmon

*

Mi kuŝas en ĉambro sur planko, sur sternita pajlo. Mi scias, ke jam fino de nia batalo. Estas al mi mirige indiferente, kio plu okazos por mi. Forlasis min miaj kunuloj. Mi havas neniun doku-menton. Mi ne havas eĉ unu groŝon. Kaj mi estas malsana. Forte malsana. Mi eniris ĉi tien hieraŭ ŝanceliĝante, por trinki akvon. Virino donis al mi lakton kaj demandis, ĉu mi estas soldato. Mi kapsignis.

– Mi ekkonis. Kaj mia edzo estas en armeo. Eble li jam ne revenos, mia Dio. Kaj paperojn vi havas?

– Ne. Sed tuj mi iros plu. Nur mi iom ripozos.

– Ne, ni ne forpelas, sed ĉi tien tuj eniros la germanoj, ĉar jam ili videblas. Prenu vi ĉi tiun legitimilon de mia edzo; ĝi estas sen foto.

La germanoj post momento eniris. Ordonis stariĝi. Serĉis en la ĉambro, en subtegmento. La mastrino devis por ili melki bovinon. Fine ili foriris. La virino kune kun la familio de fuĝintoj, kiu ĉi tie rifuĝis, ekgenuas. Mi ripetas post ili la vortojn de preĝo: – Sub Vian ŝirmon

*

Mi ne scias, kiamaniere mi eliĝis el tendero en Łęczyca, en kiu mi ektroviĝis en plua migrado. Post dekkelkaj tagoj, malsana, nerazita kaj ĉifonvestita mi eniris hejmen, kie oni ekrigardis min preskaŭ kun timo. Oni sciigis ĉi tie, ke mi pereis dum bombado.

Kaj poste estis arestadoj. Ĉiutage en ĉirkaŭaj arbaroj oni paf-mortigadis polojn. Nur miraklo povis kaŭzi, ke malgraŭ mia antaŭ-milita agado kontraŭgermana – oni min eĉ ne arestis.

Teroro kreskis. Oni devis antaŭ germanoj foriĝi el trotuaroj sur veturejon. Pro la pola parolo oni batis. Oni detranĉis figurojn de sanktuloj kaj krucojn. Nur en la kirko, kiel en antikvaj katakomboj, tondris la nevenkebla kanto: Sub Vian ŝirmon ni rifuĝas, sankta Dipatrino

*

Kaj poste translokado kaj multaj jaroj de espero kaj disreviĝoj pasigitaj en Podlaĥio. Iun nokton oni forprenis min el hejmo. Pasis kelkaj teruraj tagoj en malliberejo. Intervenoj ne helpadis. Mi preĝis. Malfruvespere ebria gestapano malfermis la pordon de ĉelo kaj elkondukis min al strato. Mi atendis la konatan pafon en la mal-antaŭon de la kapo.

  • Mi scias, ke vi estas senkulpa.

Mi iris en krepuskon ne kredante, ke tio estas vero…

Du jarojn poste: Estis ankoraŭ mallume, kiam mi konjektis el movado sur stratoj kaj el subaŭditaj vortoj, ke la urbo estas ĉirkaŭita. Okazadis „pacigado”: amasaj arestadoj kaj per ili – al morto aŭ al laboroj. Deklininte iom la paperon kiu malheligis la fenestron, mi rimarkis, ke militistaro kun ĝendarmaro iras de domo al domo kaj elkondukas ĉiujn virojn kaj tutan junularon. Ili eniris en mian domon. – Ho Maria, sub Vian ŝirmon… En mian loĝejon ili ne eniris.

*

Malfermita fenestro. Bonodoras matiolo. Ekplaĉas verdaĵo… Super lito pendas la arĝenta kolŝirmilo, kaj sur ĝi la Ĉenstoĥova Dipatrino inter polaj venkaj standardoj. Malsupre de kolŝirmilo la surskribo: Sub Vian ŝirmon

Tadeusz Jankowski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony